Pli bone aŭ plibone?
od uživatele carlos_riveraE ze dne 27. ledna 2025
Příspěvky: 10
Jazyk: Esperanto
carlos_riveraE (Ukázat profil) 27. ledna 2025 12:49:21
Altebrilas (Ukázat profil) 27. ledna 2025 16:25:20
carlos_riveraE (Ukázat profil) 27. ledna 2025 17:42:37
Altebrilas:Jes, sed tio ne gravas. Ekzistas la verboj plibonigi, pliboniĝi, do kial ne pliboni aŭ plibona.Mi eĉ vidis "plibone" en zamenhofa ekzemplo ĉe PIV.
Mi ofte uzas la verbon "pliboni", sed mi neniam skribas "plibona" kune.
Ruttul (Ukázat profil) 27. ledna 2025 22:12:32
Gramatiko
GRAMMAR ( — Angla)
7. Adverbs are formed by adding e to the root. The degrees of comparison are the same as in adjectives, e. g., mi'a frat'o kant'as pli bon'e ol mi, „my brother sings better than I”.
GRAMMATIK ( — Germana)
7. Das Adverbium endet auf e; Komparation wie beim Adjektiv. Z.B: mi'a frat'o pli bon'e kanta'as ol mi = mein Bruder singt besser als ich.
EKZERCARO
§12
Du homoj povas pli multe fari ol unu.
carlos_riveraE (Ukázat profil) 27. ledna 2025 23:39:46
Ruttul:Fundamento de Esperanto"mia principo estas, ke kviete k nerapide estas plibone"
Gramatiko
GRAMMAR ( — Angla)
7. Adverbs are formed by adding e to the root. The degrees of comparison are the same as in adjectives, e. g., mi'a frat'o kant'as pli bon'e ol mi, „my brother sings better than I”.
GRAMMATIK ( — Germana)
7. Das Adverbium endet auf e; Komparation wie beim Adjektiv. Z.B: mi'a frat'o pli bon'e kanta'as ol mi = mein Bruder singt besser als ich.
EKZERCARO
§12
Du homoj povas pli multe fari ol unu.
zamenhofa ekzemplo ĉe PIV en la vorto "principo".
Ruttul (Ukázat profil) 28. ledna 2025 19:51:07
en la vortoj, similaj al plibonigi, pligrandigi, pliigi ktp la vorteto rolas kiel prefikso kaj ĉiam estas skribata kune.
sed la lingvo ne staras senmove, ĝi disvolviĝas - lastatempe oni ofte uzas la konstruaĵojn similajn al plibone, plirapide, plifrue. kvankam mi ne estas adepto de tiuj ŝanĝoj.
nia ĉio bertilo instruas en la POMEGO:
Por montri gradojn de komparado oni uzas pli kaj plej, kiuj normale priskribas A-vortojn aŭ E-vortojn, sed ankaŭ aliajn vortojn. Pli kaj plej kutime staras ĝuste antaŭ tio, al kio ili rilatas.
Pli«
Pli montras, ke la priskribata eco, maniero, ago aŭ simile, superas ion alian, kun kio oni komparas:
La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.FE.10 La blankeco de la neĝo superas la blankecon de la papero.
Lakto estas pli nutra, ol vino.FE.10 La nutreco de lakto superas la nutrecon de vino.
Mi havas pli freŝan panon, ol vi.FE.10 La freŝeco de mia pano superas la freŝecon de via pano.
Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn.FE.32 La varmeco de tiuj landoj superas la varmecon de la landoj, de kiuj ili flugas.
Nu, iru pli rapide!FE.26 Via rapideco superu la nunan rapidecon.
Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12 La kvanto, kiun povas fari du homoj, superas la kvanton, kiun povas fari unu homo.
Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem.FE.18 La frato amas kaj Stefanon, kaj sin mem, sed lia amo al Stefano superas lian memamon.
Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus.FE.26 La estimo tiam superus la nunan estimon.
Por montri, kion pli-esprimo superas, oni uzas la vorteton ol.
Iafoje pli rilatas samtempe al la ĉefverbo kaj al O-vorta frazparto montrante, ke la O-vorta frazparto validas pli ol io alia:
Mieno lia montris pli suferon, sed ne koleron.H.19 La mieno montris diversajn aferojn, sed suferon ĝi montris pli multe.
Vi ja, mi pensas, veturas pli pro propra plezuro?Rz.32 Estis diversaj motivoj de veturado, sed propra plezuro estis pli influa ol la aliaj.
Metsis (Ukázat profil) 29. ledna 2025 12:03:06
carlos_riveraE:Mi ofte uzas la verbon "pliboni", sed mi neniam skribas "plibona" kune.Kion signifas la verbo "pliboni"? Atentu, ke malofte eblas verbigi adjektivojn.
carlos_riveraE (Ukázat profil) 29. ledna 2025 15:19:16
Metsis:Oni povas facile krei verbon el adjektiva radiko. Do, la verbo havas la sencon "esti" + [adjektivo].carlos_riveraE:Mi ofte uzas la verbon "pliboni", sed mi neniam skribas "plibona" kune.Kion signifas la verbo "pliboni"? Atentu, ke malofte eblas verbigi adjektivojn.
Pliboni signifas esti pli bona.
Metsis (Ukázat profil) 31. ledna 2025 12:38:38
carlos_riveraE:Oni povas facile krei verbon el adjektiva radiko. Do, la verbo havas la sencon "esti" + [adjektivo].Ne ĉiam eblas verbigi adjektivojn tiel. Miaopinie "pliboni" estas unu el tiaj, kiujn oni ne uzu.
Pliboni signifas esti pli bona.
carlos_riveraE (Ukázat profil) 31. ledna 2025 14:42:14
Metsis:Mi ne konsentas. Oni povas facile kaj tute sentime fari el adjektivaj radikoj verbojn, krom tiuj malmultaj, ke pro tradicio (kiel rapida → rapidi) oni donis aliajn sencojn, kiam la lingvo estis ankoraŭ ne tute preta.carlos_riveraE:Oni povas facile krei verbon el adjektiva radiko. Do, la verbo havas la sencon "esti" + [adjektivo].Ne ĉiam eblas verbigi adjektivojn tiel. Miaopinie "pliboni" estas unu el tiaj, kiujn oni ne uzu.
Pliboni signifas esti pli bona.