Ke daftar isi

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

dari amigueo, 16 Februari 2025

Pesan: 305

Bahasa: Esperanto

Leopold65 (Tunjukkan profil) 23 Januari 2026 08.35.40

Altebrilas:La pafontoj. Neniu restos hejme se li atendas misilon aŭ bombon sur ĝin.
Rusaj trupoj ne pafas kontraŭ civilaj loĝdomoj. La escepto estas kiam tiuj konstruaĵoj gastigas armeajn instalaĵojn. En aliaj kazoj, loĝdomoj estas difektitaj de ukrainaj aerdefendoj. Se vi kredas alie, donu ekzemplon de rusaj trupoj intence pafantaj kontraŭ loĝdomo kie neniuj ukrainaj soldatoj ĉeestis!

Leopold65 (Tunjukkan profil) 23 Januari 2026 08.46.33

Kiajn novajn rekrutojn sendas la ukrainaj teritoriaj rekrutcentroj al la fronto?

==
Droguloj, maljunuloj kaj aŭtismuloj: la teritoria rekrutcentro de Odesa sendis plifortikigojn al la fronto 😀

▪️Dudek novaj rekrutoj alvenis en la sektoron Zaporiĵio:
➖11 droguloj (oficiala diagnozo),
➖4 aŭtismuloj ,
➖la ceteraj estas pli ol 60-jaraj.
▪️Ĉi tion raportis soldato de la ukraina armeo, kies filmeton publikigis la amaskomunikiloj de Odesa.
==
https://t.me/RVvoenkor/107903

dzheyru (Tunjukkan profil) 25 Januari 2026 20.22.05

Hodiaŭ, la Prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij fariĝas 48-jara✌️

Ni deziras al vi eltenemon kaj saĝon en farado de la ĝustaj decidoj en ĉi tiu malfacila tempo por la lando.
Feliĉan Naskiĝtagon, Sinjoro Prezidanto 🫡🇺🇦

dzheyru (Tunjukkan profil) 25 Januari 2026 20.37.16

Ili ankoraŭ ne estis bombitaj, sed ĉio jam disfalas okulumo.gif :
Pluraj reprezentantoj de la registaro de la regiono Murmansko... apelaciis al la Kremlino kun peto maldungi la regionan guberniestron, Andrij Ĉibis, kiel eble plej baldaŭ. La kialo estas la senkurentiĝo kaj la komunuma katastrofo en Murmansko kaj la regiono... Ni jam ne havas la forton. Kio sekvos, ĉu la lumo malaperos dum monato, ĉu homoj mortos pro la malvarmo? Ĉi tio jam okazas nun, estas viktimoj, almenaŭ sep kazoj kiam homoj mortis!”

dzheyru (Tunjukkan profil) 25 Januari 2026 20.55.52

Rusaj trupoj ne pafas kontraŭ civilaj loĝdomoj. La escepto estas kiam tiuj konstruaĵoj gastigas armeajn instalaĵojn. En aliaj kazoj, loĝdomoj estas difektitaj de ukrainaj aerdefendoj. Se vi kredas alie, donu ekzemplon de rusaj trupoj intence pafantaj kontraŭ loĝdomo kie neniuj ukrainaj soldatoj ĉeestis!
Vi parolas sensencaĵojn ; ) Ukrainio ne havas rusajn aerdefendsistemojn Pantsir, kiuj, anstataŭ protekti, fakte atakas civilulojn.

Kembali ke atas