Vai all’indice

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

di amigueo, 16 febbraio 2025

Messaggi: 406

Lingua: Esperanto

amigueo (Mostra il profilo) 03 marzo 2026 05:32:36

Mi dubas.
Kelkfoje rezulton estas avantagxa por iu, sed ri ne planis la originan "akcidenton". Cxu bona stelo aux efika pregxo?
Tamen, la fabrikado de moralaj justigoj estas tre konvena, kaj historie pruvita, cxe geopolitika nivelo, ne nur pri Usono.
Se invadi landon aux mortigi/elpeli popolon aux alia homarkrimo/predado estas profite, kutime iu inventas kialon kiu kulpigas viktimojn/predajxojn.
En tiu perspektivo, la "evento" gxemelaj turoj estis mirinde efika por avancigi plenumon planon submeti 7 mezorientajn landojn al Israelo (elektita potenco por la regiono). Cxu Dio komplotis kasxe? Cxu la manoj de Dio estis homaj aux sxtataj? Cxu estas kelkaj Dioj kiuj interbatalas?

Marco Rubio jxusfebruare prelegis por Euxropo.
La ideologio kiu kulpigas predanton estas malsano aux civiliza dekadenco. Venu, Euxropaj landoj, refieru predi super cxiuj aliaj, kundividu kun Usono tiun rolon. Civilizo havas kaj produkas abundajn mirindajxojn, fierindajxojn. Kaj ne hontu sed male, estu kun Usono supremaj predantoj aux lumo de judkristisma civilizo.
Preskaux cxiuj aplauxdegis, ne la eksplicitan mesagxon, sed la implicitan: ho Usono ne sovagxe predos nin aux forlasos nin malfortajn, nur sxokis nin por veki nin, por maluxokismigi nin. Ni dauxras gxiaj aliancitoj (nu, tio signifas esti protektataj aplauxdemaj vasaloj), dank al dio.

Laux mi, la solvo de la situacio por Euxropo estas reamikigxo kun Rusio kaj Cxinio, kaj samtempe fondigxo de serioza armilindustrio, kaj altnivela teknoscienco. Adoltigxu, Euxropo, tempo de infaneca naivo pasis for.

Leopold65 (Mostra il profilo) 03 marzo 2026 09:33:25

Altebrilas:Kiu kulpis, laŭ vi?
Tiuj nekonataj homoj, kiuj regas la mondon "de malantaŭ la scenoj". Post la evento (kiel konsekvenco) komenciĝis la konstruado de mondo bazita sur nekonataj reguloj kaj mensogoj. Post la evento (kiel konsekvenco) aperis la falsaĵoj de la "Blankaj Kaskoj", kaj la provtubo de Colin Puel, kaj aliaj similaj mensogoj, pro kiuj milionoj da homoj jam estis mortigitaj. Post la evento (kiel konsekvenco) aperis la BLM kaj GLAT-movadoj. La murdo la maljunan Gaddafi'n, akompanata de la rido de Hillary Clinton, kaj la invado de migrantoj ankaŭ okazis post la evento (kiel konsekvenco).

Altebrilas (Mostra il profilo) 03 marzo 2026 11:32:05

"Cui prodest" (al kiu tio profitas) estas utila demando por enketistoj, sed tio ne implicas, ke la profitonto nepre estas la farinto.

Kiuj estas tiuj regantaj nekonatuloj, kial ili agis kaj kial la viktimoj ne gravis por ili, tio estas ankaŭ respondindaj demandoj.

Leopold65 (Mostra il profilo) 04 marzo 2026 07:44:02

Altebrilas:"Cui prodest" (al kiu tio profitas) estas utila demando por enketistoj, sed tio ne implicas, ke la profitonto nepre estas la farinto.

Kiuj estas tiuj regantaj nekonatuloj, kial ili agis kaj kial la viktimoj ne gravis por ili, tio estas ankaŭ respondindaj demandoj.
Tiuj homoj preferas resti kaŝitaj. Sed ili malkovris parton de la mekanismo de tutmonda regado per dokumentoj el la arkivo de Epstein.

Kvankam ankaŭ ili faris erarojn. Usono komencis militon kontraŭ Irano sen rimarki, ke Irano jam de jaroj disvolvis kaj kaŝis senpilotajn dronojn. La baza taktiko de dronatakoj estas sendi "ondojn" de dronoj por devigi la aerdefendojn de la malamiko elspezi sian municion, kaj poste lanĉi dronatakojn. Aerdefenda misilo, kiu povas faligi dronon, kostas multe pli ol la drono mem.

La irananoj neniam pardonos Israelon pro la atako kontraŭ knabina bazlernejo, kie 171 knabinoj kaj pluraj instruistoj estis mortigitaj. Kaj mortigante Ĥomejni, kiu eldonis dekreton malpermesantan la disvolvon de nukleaj armiloj, Usono kaj Israelo tiel ĉesigis tiun malpermeson.

Do la milito tie nur ĵus komenciĝas.

Altebrilas (Mostra il profilo) 04 marzo 2026 10:08:00

Se mi resumas: unuflanke, homoj kiuj sufiĉe bone kaŝas sin por resti nekonataj, regantaj la mondon per ĉantaĝo.

Aliflanke, militistoj kaj specialaj servoj kiuj ne kapablas taksi la malamikan armilaron, kaj stategistoj kiuj ne povas imagi taktikon diskuteblan en retaj forumoj. Ĉu?

Leopold65 (Mostra il profilo) 04 marzo 2026 12:11:20

Altebrilas:Se mi resumas: unuflanke, homoj kiuj sufiĉe bone kaŝas sin por resti nekonataj, regantaj la mondon per ĉantaĝo.

Aliflanke, militistoj kaj specialaj servoj kiuj ne kapablas taksi la malamikan armilaron, kaj stategistoj kiuj ne povas imagi taktikon diskuteblan en retaj forumoj. Ĉu?
Jes. Ankaŭ notu la malkreskon de la eduknivelo de modernaj politikistoj (kompare kun tiuj de la 1950-1980-aj jaroj) kaj la simpligon de la instruplano en usonaj lernejoj (kaj ŝajne en usonaj vasallandoj). La celo "stupigi" la homaron estas klare evidenta.

Torna all’inizio