前往目錄

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

貼文者: amigueo, 2025年2月16日

訊息: 458

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2026年3月5日下午1:03:56

https://en.wikipedia.org/wiki/Nord_Stream_pipeline...

(Bedaŭrinde ne estas esperanta versio)

Estas multaj versioj. La jaĥto eble estis bluf-ilo dum aliaj ŝipoj agis.

Vidu : oni ne akuzas precize iun ajn, ebligante kompreni ke povas esti iu ajn!

Leopold65 (顯示個人資料) 2026年3月6日上午9:42:46

La fonto en la rusa artikolo en Vikipedio (ekzistas versioj en aliaj lingvoj, sed ne esperanta versio).
La artikolo deklaras, ke la sola enketa teorio, por kiu oficiala arestordono estis eldonita, estas pri la jakto "Andromeda". Ligiloj al informfontoj estas ĉe la fino de la artikolo.

Altebrilas (顯示個人資料) 2026年3月6日下午1:00:45

Se spertuloj ne kapablas precize scii kiu faris tion, ordinarulo kiel mi des malpli kapablas enketi per la informoj kiujn oni bonvolas ĵeti al ni.

Sed tio, kio gravas estas kiel fari pacon kaj reformi internacian juron por ke nek miliarduloj nek diktatoroj preteratentu aŭ ĉirkaŭiru ĝin.

Kaj kiu kaj kiel faru tiajn reformojn.

Leopold65 (顯示個人資料) 2026年3月7日上午9:04:41

Altebrilas:Se spertuloj ne kapablas precize scii kiu faris tion, ordinarulo kiel mi des malpli kapablas enketi per la informoj kiujn oni bonvolas ĵeti al ni.
Spertuloj povus facile determini kiu faris ĝin. Sed neniuj spertuloj partoprenis en la enketo. La enketo ne celis solvi la veran krimon, sed manipuli faktojn kaj elpensaĵojn por kaŝi la veran kriminton. Ĝi estis politika "enketo", ne krima.

Altebrilas:
Sed tio, kio gravas estas kiel fari pacon kaj reformi internacian juron por ke nek miliarduloj nek diktatoroj preteratentu aŭ ĉirkaŭiru ĝin.

Kaj kiu kaj kiel faru tiajn reformojn.
Nia civilizo estas konstruita sur mono. Nian mondon regas bankistoj. La militoj, kiujn Trump komencis, havis ekonomian kaŭzon. La detruo de la Nord Stream-dukto havis ekonomian kaŭzon. Kaj tiel plu.

Altebrilas (顯示個人資料) 2026年3月7日上午11:20:31

Estas konstato de bedaŭrinda realo. Ne vojo por eskapi ĝin. Nek por esperigi bedaŭrantojn.

Leopold65 (顯示個人資料) 2026年3月8日上午10:21:32

Altebrilas:Estas konstato de bedaŭrinda realo. Ne vojo por eskapi ĝin. Nek por esperigi bedaŭrantojn.
Interesaj informoj pri la sekreta kialo de la usona milito kontraŭ Irano aperis.

"Israelo aĉetis 94% de usonaj kongresanoj. 82% de usonaj leĝdonantoj regule kaj malkaŝe ricevas subaĉetojn de Israelo," diras politika komentisto Cenk Uygur."

https://x.com/koelnnemez/status/203022183710840835...

Provu trovi ĉi tiun informon interrete.

Altebrilas (顯示個人資料) 2026年3月8日下午12:44:08

51% sufiĉus. Kiaj malŝparemuloj!

Leopold65 (顯示個人資料) 2026年3月10日上午8:53:11

Nova konspira teorio aperis en Usono.

"La filo de Trump aĉetas naftoakciojn valorajn je 50 milionoj da dolaroj.
Du tagojn poste, lia patro komencas militon kontraŭ Irano.
Naftoprezoj altiĝas al rekordaj maksimumoj.

✔️ Li aĉetis antaŭ ol la bomboj falis.
✔️ Li aĉetis antaŭ ol Irano fermis la Hormuzan Markolon.
✔️ Li aĉetis antaŭ ol 20% de la tutmonda naftoproduktado estis ĉesigita.
✔️ Li aĉetis antaŭ ol la krudnaftoprezoj atingis nivelojn ne viditajn ekde 2008.

Demando: Ĉu ĉi tio estas koincido, kiu transformis malgrandan investanton en miliardulon aŭ ...?"

https://i.ibb.co/KccJKNJs/image.jpg

Altebrilas (顯示個人資料) 2026年3月10日下午2:17:06

Nun la prezoj refalis...

Leopold65 (顯示個人資料) 2026年3月11日上午8:44:54

Altebrilas:Nun la prezoj refalis...
Nuna prezofalo estos mallongdaŭra, ĉar ne ekzistas objektivaj kialoj por la prezofalo - la provizo de nafto por vendo malpliiĝis, dum la postulo ne.

Laŭ mia opinio, post kaŭzado de kaoso ĉe la naftoproduktantaj najbaroj de Irano, Usono fariĝas la plej granda naftoprovizanto sur la merkato. Rusio malhelpas Usonon fariĝi monopolo. Kaj la alvoko de Trump al Putin verŝajne rilatis al la naftokomerca afero.

回到上端