Đi đến phần nội dung

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

viết bởi amigueo, Ngày 16 tháng 2 năm 2025

Tin nhắn: 55

Nội dung: Esperanto

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 11:54:35 Ngày 20 tháng 9 năm 2025

@t.n. Altebrilas
Ne hipokritu kaj ne ŝajnigu vin pli stulta ol vi reale estas.
Tute klaras, ke tio estas provokoj ĝuste kontraŭ Rusio, kiujn faras aŭ ukrajnoj, aŭ "polakoj", aŭ ankoraŭ iuj aliaj anti-rusiaj maliculoj.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:25:52 Ngày 20 tháng 9 năm 2025

Ek de kiam ekzistas militoj, anoj de diversaj flankoj malsame vidas tion, kio "klaras".

Tial iu inventis lingvon por ke ĉiu povu pli facile paroli kun aliflankano kaj kompreni lian vidpunkton.

Se temus pri kontraŭ-rusiaj provokoj, oni ekspektus, ke rusa enketo pli precize dirus kiu-ekzakte faris ilin.

SlavikDze (Xem thông tin cá nhân) 07:01:46 Ngày 21 tháng 9 năm 2025

@t.n. Altebrilas
Eliru por nelonge el via kutima patoseca nebulo, provu enŝalti intuicion kaj demandu vin mem, por kiu reale utilas tiuj incidentoj, kiu efektive avantaĝas-profitas pro ili.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 09:50:41 Ngày 21 tháng 9 năm 2025

Altebrilas:Se tiuj okazaĵoj, kiujn Nato taksas provokoj, estas nur eraroj, kial ili tiel multobliĝas lastatempe?

Ilia ofteco ne povas esti nur koincido.
Vi demandis la ĝustan demandon! Provu rezoni mem. Kion faras ĉi tiuj provokoj? Ili altiras publikan atenton kaj kreas certan etoson. Alivorte, ili povas malatentigi de io. Sed de kio?

Ni konsideru la temon de sankcioj. El jura perspektivo, nur la Konsilio de Sekureco de UN havas la aŭtoritaton trudi sankciojn al landoj. Tio signifas, ke inter tiuj, kiuj redaktas ĉi tiujn "sankciojn" en Eŭropo, ne estas kompetentaj juristoj (fakte, ili ne estas sankcioj, sed limigoj, laŭ jura terminologio).

Nun ni konsideru sankciojn. Pli precize, kiuj estas ĉi tiuj "sankcioj" kun la plej granda efiko? Eŭropo.

Se ni akceptas la teorion, ke ekzistas ia superreganta celo, kiu implikas rabi Eŭropon, tiam ekzistas konvinka pruvo por tio. Kaj la subita Brexit servas kiel pruvo, ke ĉi tiu celo estis elpensita pli frue...

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 10:15:08 Ngày 21 tháng 9 năm 2025

Altebrilas:
Se temus pri kontraŭ-rusiaj provokoj, oni ekspektus, ke rusa enketo pli precize dirus kiu-ekzakte faris ilin.
Rusujo plurfoje prezentis la rezultojn de siaj enketoj kaj la kolektitajn pruvojn laŭ ĉiuj juraj reguloj. Sed ili estis simple ignoritaj en Eŭropo. Kial laŭ vi estos prenita serioze rusa enketo pri ĉi tiuj provokoj?

Serioze, simple prenu regilon kaj mapon kaj mezuru la distancon de la kraŝlokoj de la aviadildronoj ĝis la rusaj trupoj. La bildigitaj dronoj estas senarma celaviadildrono "Gerbera" . Ilia flugdistanco estas 300 km. Se vi supozos, ke unu aviadildrono flugis 300 km en EU-teritorion, vi mem vidos, ke la aviadildronoj ne estis lanĉitaj de rusa teritorio aŭ fare de rusaj trupoj.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 10:46:28 Ngày 21 tháng 9 năm 2025

Altebrilas:Mi ne komprenis la amiguean. Tial mi petis al Guglotraduko traduki ĝin en la francan, kaj ree esperanten. Jen la rezulto :
Video en la itala. Parolas Alessandro di Battista.
La troigo de la minaco kaj danĝero, de Rusio al EU, servas por gajni akcepton pri la fakto, ke preskaŭ miliardo da eŭroj jam komencis nutri la usonan armilindustrion, kaj ke ŝtatoj jam komencis levi publikan konscion: 1. pri la varbado de junuloj en la armeon (malriĉaj junuloj povas gajni grandajn salajrojn laborante rekte por la armeo aŭ nerekte en armilfabrikoj), 2. pri la neŝancelebla akcepto de la redukto, aŭ eĉ la forigo, de sociaj helpoj. Oferoj postulas timon, eĉ grandan timon. La amaskomunikiloj uzas tion por distordi kaj cenzuri informojn el Rusio, laŭbezone. La plej nova ekzemplo estas la rusa dronkrizo pri Pollando kaj Rumanio.
Novkonservativaj politikoj estas efektivigataj en EU por la profito de Usono kaj riĉaj landoj. Sociekonomiaj malegalecoj ene de EU pliiĝos sub la ŝirmo de Rusio.
NePorKomencantoj

Amuza praktiko: duobla traduko.
seksiin: esti sedukata.
Du konotoj:
Por ado(leskant)oj, konotacio seksa ne estas nur retorika.
La dua konoto: anglalingvo sedukas adoojn pli ol Esperanto.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 11:43:25 Ngày 21 tháng 9 năm 2025

Leopold65:
Altebrilas:Se temus pri kontraŭ-rusiaj provokoj, oni ekspektus, ke rusa enketo pli precize dirus kiu-ekzakte faris ilin.
Rusujo plurfoje prezentis la rezultojn de siaj enketoj kaj la kolektitajn pruvojn laŭ ĉiuj juraj reguloj. Sed ili estis simple ignoritaj en Eŭropo. Kial laŭ vi estos prenita serioze rusa enketo pri ĉi tiuj provokoj?

Serioze, simple prenu regilon kaj mapon kaj mezuru la distancon de la kraŝlokoj de la aviadildronoj ĝis la rusaj trupoj. La bildigitaj dronoj estas senarma celaviadildrono "Gerbera" . Ilia flugdistanco estas 300 km. Se vi supozos, ke unu aviadildrono flugis 300 km en EU-teritorion, vi mem vidos, ke la aviadildronoj ne estis lanĉitaj de rusa teritorio aŭ fare de rusaj trupoj.
Dankon, Leopold,
Tiu simpla aritmetika kalkulo neniam venis al menso de kontrauxrusi-uloj cxu jxurnalistoj, cxu civitanoj.
Cxar plejprobable ili estas specialaj flugdrouxnoj pseuxdo-Gerbera, kaj se veraj Gerbera, ili lancxins fa rusiaj spionoj en Ukrainio. Aux fa rusiaj soldatoj ekde Belrusio.

Por favor-rusiuloj evidentas ke la drouxnoj lancxins ekde Ukrainia sojlo fa Ukrainiaj aux CIAaj maliculoj. Kio plibona povus dezirins fa Ukrainia armeo ol akcidenta rekta implikigxo de NATO en la milito?

Cxiu laux sia biaso povas miskompreni. Unuj ke Rusio testas aux provokas NATO on per falsitaj eraroj. Aliaj ke NATO men aux Ukrainio volas kreskigi rusofobion.

Pri fidindeco de jxurnalismo oni povus lerni.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 09:54:31 Ngày 22 tháng 9 năm 2025

amigueo:
Tiu simpla aritmetika kalkulo neniam venis al menso de kontrauxrusi-uloj cxu jxurnalistoj, cxu civitanoj.
Mi provis skribi la simbolon "Cx", sed la foruma skripto konvertis ĝin al Ĉ. Amigueo! Kiel vi malhelpis la skripton ŝanĝi la simbolojn?

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 11:55:52 Ngày 22 tháng 9 năm 2025

Leopold65:
amigueo:Tiu simpla aritmetika kalkulo neniam venis al menso de kontrauxrusi-uloj cxu jxurnalistoj, cxu civitanoj.
Mi provis skribi la simbolon "Cx", sed la foruma skripto konvertis ĝin al Ĉ. Amigueo! Kiel vi malhelpis la skripton ŝanĝi la simbolojn?
Kiam mi skribas de komputilo, Ĉ aperas.
Kiam de sagxtelefono, Cx aperas.
Kiel havi tiun skripton cxe telefono?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:34:19 Ngày 22 tháng 9 năm 2025

Ĉe Samsung aparato, kiam oni longe premas literon de la klavaro , aperas menueton kun diversaj diakritikaj versioj de la litero. Tio ankaŭ validas por Eo.

Ankaŭ mi uzas X sistemon kiam ĉapeloj ne estas tuj kaj facile uzeblaj.

Quay lại