Missatges: 121
Llengua: Esperanto
Leopold65 (Mostra el perfil) 3 d’octubre de 2025 12.29.12
Altebrilas:Mi eltiris malsamajn pli simplajn konkludojn: Se tio veras, Rusio pardonpetos pri la sinteno de siaj landanoj fiaj, kaj helpos internaciajn ĵurnalistojn kaj enketistojn malkovri kaj diskonigi la veron, por ke la kulpuloj estu punitaj. Tion oni povas normale atendi.Vi povus esti atinginta ĉi tiun konkludon se vi vivus en fantazia mondo. En la reala mondo, Rusio jam provizis abundajn pruvojn pri NATO-civitanoj partoprenantaj en militaj operacioj kontraŭ Rusio, sed neniu NATO-lando pardonpetis pro siaj samlandanoj. Kial Rusio faru tion, laŭ via opinio? La rusoj kaj belorusoj menciitaj en la raporto de la rusa eksterlanda spionservo estas perfiduloj kaj batalas en la rangoj de la ukrainaj armetrupoj kontraŭ Rusio.
Mi ĵus spektis televidan aperon de Rodion Miroŝnik (iama ambasadoro de la DPR en Rusio). Li diris:
"Ni provizas al ili (eŭropajn politikistojn) konkretajn pruvojn, sed ili rigardas preter mi kaj rifuzas aŭdi ion ajn. Kaj unu, malantaŭ la scenoj, simple diris: 'Kial vi montras al ni ĉi tion? Ni ne volas vidi ĝin. Ni jam decidis, ke Rusio estas kulpa kaj ne konsideros iujn ajn el viaj materialoj.'"
Altebrilas (Mostra el perfil) 3 d’octubre de 2025 17.49.59
La pruvoj estas pli kredindaj kiam ili venas de enketistoj ol de anoj de unu el la flankoj, kiuj kompreneble emas kaŝi malfavorajn elementojn.
SlavikDze (Mostra el perfil) 4 d’octubre de 2025 9.56.55
https://www.agoravox.fr/tribune-libre/article/troi...
Leopold65 (Mostra el perfil) 4 d’octubre de 2025 10.08.11
Altebrilas:Politikistoj ne estas famkonataj pri sia objektiveco. Tiu kvalito pli oftas ĉe iuj ĵurnalistoj aŭ juĝistoj, se ilia sendependeco estas garantiita.La korpojn de la mortigitoj en Buĉa ekzamenis ne rusaj krimmedicinaj fakuloj. Ĉu vi vidis la oficialajn raportojn pri la mortokaŭzoj? Ne. Kaj mi ankaŭ ne. Lavrov (la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj) regule demandis ĉi tiujn demandojn ĉe UN-kunvenoj, sed ne ekzistis respondoj.
La pruvoj estas pli kredindaj kiam ili venas de enketistoj ol de anoj de unu el la flankoj, kiuj kompreneble emas kaŝi malfavorajn elementojn.
Mi konkludis: NATO-landoj ne volas scii la veron. Ili jam decidis, ke Rusio estas kulpa kaj ne aŭdos ion alian.
Altebrilas (Mostra el perfil) 4 d’octubre de 2025 17.19.09
Kiuj landoj konfirmas rusian version?
Leopold65 (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2025 9.58.49
Altebrilas:Kio okazis precize, laŭ rusa versio? Aktoroj rolantaj?Laŭ la rusa versio, subtenata de faktoj, kiujn Eŭropo rifuzas agnoski, la ukrainaj soldatoj faris la krimojn. Ekzemple, filmetoj montras kadavrojn kun blankaj brakbendoj — la brakbendojn donis rusaj militaj aŭtoritatoj al tiuj, kiuj pasis la inspektadon. Estas filmeto pri "kadavroj" en kadavrosakoj subite decidantaj fumi kaj moviĝi. Estas parolado de la ukraina urbestro Buĉa, kie li ĝojas surstrate, ke rusaj soldatoj forlasis kaj diras nenion pri la kadavroj sur la stratoj. Kaj estas multe pli similaj informoj, kiujn Eŭropo ignoras.
Altebrilas:La amaskomunikiloj ne estas la instancoj, kiuj faras jurajn enketojn pri murdoj. Eŭropaj amaskomunikiloj simple ripetas la ukrainan mantron, ke la rusoj faris ĉi tiujn murdojn.
Tamen multaj okcidentaj medioj sendepende konfirmis rusajn perfortojn.
Kiuj landoj konfirmas rusian version?
Ĉiu murdenketoj komenciĝas per krimmedicina patologiisto, kiu determinas la mortokaŭzon por ĉiu kadavro. Kie estas la rezultoj de ĉi tiuj ekzamenoj?
Altebrilas (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2025 12.45.29
Unu parto en konflikto ne povas decidi mem kio estas vera, kiu kulpas kaj kiel oni punas kulpulojn. Tio nur pliampleksigos la konflikton.
Tio des pli gravas, ke ni vivas en epoko kiam facilas truki informojn, ĉefe per artefarita intelekto.
Kiam informoj mankas aŭ kontraŭdiras, oni emas taksi ilin malfavoraj al tiu, kiu havas la povon diskonigi ilin.
Tial gravas libereco de la gazetaro, respekto de oponantoj, cirkulado de ideoj, demokratio, ktp.
amigueo (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2025 17.38.14
Leopold65:La sxajno estas ke Bucha estis farso Ukrainia por akuzi Rusion monstra en momento oportuna.
Ĉiu murdenketoj komenciĝas per krimmedicina patologiisto, kiu determinas la mortokaŭzon por ĉiu kadavro. Kie estas la rezultoj de ĉi tiuj ekzamenoj?
Kaj ecx UN interesins, sed kion konkludis UN?
Independent International Commission of Inquiry on Ukraine | OHCHR https://share.google/ZkjT306T6s6kvrDMo
Altebrilas (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2025 21.23.15
Leopold65 (Mostra el perfil) 6 d’octubre de 2025 7.54.06
Altebrilas:Vi aperigas la neceson havi sendepenajn informojn, plej raciajn kaj objektivajn.Vi fakte aperigis malsaman problemon, sed vi ne rimarkis ĝin. Specife, la trudon de subjektiva percepto super objektiva. La amaskomunikiloj elsendas al la publiko ekzemplojn pri kiel percepti tiun aŭ alian fakton. Pri kia gazetara libereco ni povas eĉ paroli se la mondo glitas ĉiam pli proksimen al "1984" de Orwell? Kiam, montrante fioleton da lavpulvoro (aŭ io simila), oni povas prirabi kaj detrui riĉan landon; kiam, aŭdante deklaron pri la konscia ekstermado de loĝantaro surbaze de etneco, politikisto deklaras: "Tio estas ridinda".
Unu parto en konflikto ne povas decidi mem kio estas vera, kiu kulpas kaj kiel oni punas kulpulojn. Tio nur pliampleksigos la konflikton.
Tio des pli gravas, ke ni vivas en epoko kiam facilas truki informojn, ĉefe per artefarita intelekto.
Kiam informoj mankas aŭ kontraŭdiras, oni emas taksi ilin malfavoraj al tiu, kiu havas la povon diskonigi ilin.
Tial gravas libereco de la gazetaro, respekto de oponantoj, cirkulado de ideoj, demokratio, ktp.
Ekzistas objektiva percepto - krimmedicinaj ekzamenoj. Ŝajne, krimmedicinaj fakuloj ankoraŭ taksas sian reputacion kaj ne volas falsi la rezultojn de ekzamenoj. Sed tio klare ne daŭros.