Đi đến phần nội dung

Trump, Vance kaj Zelensky

viết bởi Altebrilas, Ngày 09 tháng 3 năm 2025

Tin nhắn: 250

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:54:24 Ngày 01 tháng 4 năm 2025

Leopold65:
Altebrilas:La kialoj ne estas klaraj por mi. Bonvolu diri pli.
Se la Kortumo de UN konfirmas, ke Rusio faris ĉion koncerne Ukrainion konforme al la internacia juro, tiam ĉiuj agoj subtenaj al Ukrainio de la "monda komunumo" kontraŭ Rusio montriĝos malobservantaj la internacian juron.

Se la Kortumo de UN deklaras, ke la agoj de Rusio malobservis la internacian juron, tiam ne nur la internacia juro estos detruita, sed ankaŭ ĉiuj juraj sistemoj de aliaj landoj, kiuj uzas precedencan juron, estos detruita.
Vi konfesas, ke la laŭlegeco de la rusa agado ne estas konfirmita de UN-kortumo, kaj ke vi ne scias (se... se...) kion ĝi dirus pri tio.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:40:06 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Saluton amigueo!

El la teksto, kiun vi skribis, rezultas, ke ĝi ne estis kompilita de juristo pri internacia juro: la teksto enhavas multajn jurajn erarojn kaj en la uzo de terminologio (ekzemple, en la kazo de Krimeo ne estis aneksado, sed secesio), kaj en la difino de juraj signifoj (ekzemple, la Ĝenerala Asembleo de UN ne havas la aŭtoritaton krei dokumentojn kun juraj signifoj).

La teksto, kiun vi afiŝis, tre bone ilustras la deziron de la "civilizita mondo" anstataŭigi internacian juron, kiu funkcias surbaze de leĝoj, per internacia juro, bazita sur reguloj.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:44:05 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Saluton!
Frano:Saluton!
Leopold65:Ĉu mi ripetu mian demandon al vi? Ĉu vi komprenas, kion mi demandis al vi?
Ĉu vi vere ne memoras ke vi diris: "Estas eraro en via logiko: fakto ne bezonas kondiĉojn." ?
Jen la ligilo: 2025-marto-29 08:46:14
Bonvolu priskribi la bizaran kurson de via logiko, kiu permesis al vi vidi la demandon en la frazo "Estas eraro en via logiko: fakto ne bezonas kondiĉojn"!

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:49:36 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Frano:
Leopold65:Saluton!
Hmm... Vi citis mian respondon al via mesaĝo, en kiu mi uzis la pronomon “vi” kiel adreson al oponanto, al kies mesaĝoj mi tiam respondis. Sed vi ne komprenis, kiun mi volis diri per uzado de la pronomo "vi", ĉu mi ĝuste komprenis vin?
Se vi vere ne komprenas, mi penu klarigi mian peton. Mi volis ke vi argumentu vian asertons ke ne estas fakto sed nur mia subjektiva takso ke la fakto de eksplodo estis la 26-an de aprilo kaj deklaro de Gorbaĉov pri la fakto estis la 14-an de majo.
Kion rilatas la fakto de la eksplodo (objektiva realeco) kun via altrudo de via subjektiva kompreno de la difino de la termino "milito"? Ĉu vi decidis denove diskuti jurajn terminojn sen havi juran edukadon?

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 08:58:34 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Saluton!
Altebrilas:Vi konfesas, ke la laŭlegeco de la rusa agado ne estas konfirmita de UN-kortumo, kaj ke vi ne scias (se... se...) kion ĝi dirus pri tio.
Ne. La vorto "konfirmita" implicas ke la Kortumo de UN faris decidon pri ĉi tiu afero. Sed laŭ mia scio, la Kortumo de UN ne pripensis ĉi tiun aferon. Do la demagogia metodo de ĵonglado de konceptoj ĉi tie ne taŭgas.

Frano (Xem thông tin cá nhân) 09:23:25 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Saluton!
Leopold65:
Frano:Ĉu vi vere ne memoras ke vi diris: "Estas eraro en via logiko: fakto ne bezonas kondiĉojn." ?
Jen la ligilo: 2025-marto-29 08:46:14
Bonvolu priskribi la bizaran kurson de via logiko, kiu permesis al vi vidi la demandon en la frazo "Estas eraro en via logiko: fakto ne bezonas kondiĉojn"!
Ĉu vi vere ne vidas, ke la demandosigno estas post la citaĵo kaj ne en la citaĵo mem?

Frano (Xem thông tin cá nhân) 09:40:04 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Leopold65:
Frano:Se vi vere ne komprenas, mi penu klarigi mian peton. Mi volis ke vi argumentu vian asertons ke ne estas fakto sed nur mia subjektiva takso ke la fakto de eksplodo estis la 26-an de aprilo kaj deklaro de Gorbaĉov pri la fakto estis la 14-an de majo.
Kion rilatas la fakto de la eksplodo (objektiva realeco) kun via altrudo de via subjektiva kompreno de la difino de la termino "milito"? Ĉu vi decidis denove diskuti jurajn terminojn sen havi juran edukadon?
Tre simpla rilato: ajna fakto (ojektiva realeco) ne dependas de tio ĉu estas ĝi deklarita aŭ ne.
Ĉar diskuto sen difini la uzatajn terminojn estas sensenca, ni povas ĉesi ĉi tie kaj resti kun niaj propraj opinioj.

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 10:52:26 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Frano:Saluton!
Leopold65:Bonvolu priskribi la bizaran kurson de via logiko, kiu permesis al vi vidi la demandon en la frazo "Estas eraro en via logiko: fakto ne bezonas kondiĉojn"!
Ĉu vi vere ne vidas, ke la demandosigno estas post la citaĵo kaj ne en la citaĵo mem?
Ne.

Ho! Do vi simple ne komprenis la demandon, kiun mi faris al vi...

Leopold65 (Xem thông tin cá nhân) 11:01:06 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Frano:
Leopold65:Kion rilatas la fakto de la eksplodo (objektiva realeco) kun via altrudo de via subjektiva kompreno de la difino de la termino "milito"? Ĉu vi decidis denove diskuti jurajn terminojn sen havi juran edukadon?
Tre simpla rilato: ajna fakto (ojektiva realeco) ne dependas de tio ĉu estas ĝi deklarita aŭ ne.
Jes. Sed via provo tiri vian percepton pri "milito" en ĉi tion estas logika eraro. Precipe por vi, mi provos klarigi ĝin kiel eble plej simple: la eksplodon povus esti registrita per simpla sisma sensilo, sed kiu sensilo povas registri la militan staton? Ne ekzistas tia sensilo. Ĉu vi komprenas mian klarigon?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 12:09:43 Ngày 02 tháng 4 năm 2025

Leopold65:Saluton!
Altebrilas:Vi konfesas, ke la laŭlegeco de la rusa agado ne estas konfirmita de UN-kortumo, kaj ke vi ne scias (se... se...) kion ĝi dirus pri tio.
Ne. La vorto "konfirmita" implicas ke la Kortumo de UN faris decidon pri ĉi tiu afero. Sed laŭ mia scio, la Kortumo de UN ne pripensis ĉi tiun aferon. Do la demagogia metodo de ĵonglado de konceptoj ĉi tie ne taŭgas.
Nek demagogio nek ĵonglado. Mi nur esprimas ideon per vorto.

Rusio agis laŭ sia propra iniciativo kaj laŭ sia propra interpretado de internacia juro. Paca mondo ne povas funkcii tiel.

Quay lại