Al la enhavo

Trump, Vance kaj Zelensky

de Altebrilas, 2025-marto-09

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-14 12:51:15

Altebrilas:Ekzistas telefono, diplomatoj kaj iaj perantoj. Renkontiĝo ne nepras.
"Putin rifuzis senkondiĉe subteni la batalhalton en Ukrainio"

Vladimir Putin, komentante la unuan fojon pri la propono de provizora paŭzo, diris, ke "ĝenerale" Rusio subtenas ĝin. Tamen, "nuancoj" gravegas - garantias, ke la ukrainaj Armitaj Fortoj ne uzas ĉi tiun tempon por rearmado, dum la rusa armeo, laŭ li, havas avantaĝon ĉe la fronto, ĉefe en la Kursk-regiono.

"Ni konsentas kun la proponoj ĉesigi malamikecojn, sed ili devas esti tiuj, kiuj kondukus al longdaŭra paco kaj eliminus la komencajn kaŭzojn de la krizo", diris Putin en gazetara konferenco post intertraktado kun Belarusian prezidanto Aleksandr Lukaŝenko.

Putin diris, ke la ideo ĉesigi ĉi tiun konflikton pace "estas subtenata de ni. Tamen, laŭ li, Rusio volas garantiojn, ke la ukraina armeo ne profitos la paŭzon por daŭrigi mobilizadon, trejnadon de militistaro, akiron de armiloj ktp.
...

Plena artikolo en la rusa

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-marto-14 16:53:15

Kiel Ukrainio povus certiĝi, ke Rusio ne faros mem tion, kion ĝi timas ke la Ukrainanoj faru?

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-15 08:38:18

Saluton!
Altebrilas:Kiel Ukrainio povus certiĝi, ke Rusio ne faros mem tion, kion ĝi timas ke la Ukrainanoj faru?
Pri kio vi parolas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-marto-15 11:32:34

Pri via lasta frazo...............

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-15 12:09:21

Altebrilas:Pri via lasta frazo...............
Kio ĝuste pri la frazo tiom konfuzis vin?

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-marto-15 14:32:57

Estas vi kiu aspektas konfuzite! Mi nur faris simplan demandon.

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-16 09:44:05

Saluton!
Altebrilas:Estas vi kiu aspektas konfuzite! Mi nur faris simplan demandon.
Ĉu vi serioze?
Ĉu vi scias, kiujn kondiĉojn Rusio proponis kiel devigajn por diskuti la paŭzon proponitan de Ukrainio kaj Usono? Pri kiuj agoj de Rusio vi skribas (pli da detaloj bonvolu)?

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-marto-16 10:55:37

Ne (multaj verŝajne ne estas konataj de la publiko), diru al ni...

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-16 12:18:24

Altebrilas:Ne (multaj verŝajne ne estas konataj de la publiko), diru al ni...
Nu, se vi ne scias pri ĉi tiu informo, kial do vi pensas, ke vi rajtas paroli pri ĝi?

Ĉu vi scias, ke Zelenskij publikigis leĝon, kiu malpermesas intertraktadojn kun Rusio (Putin)?

Jen ligo al la leĝo (ukraine):
https://www.president.gov.ua/documents/6792022-442...

Altebrilas (Montri la profilon) 2025-marto-16 13:46:37

Jes, avertante, ke temas nur pri supozoj.

Mi ne sciis tiun leĝon, sed kredas, ke ĝi ne multe ĝenos Trump.

Reen al la supro