去目錄頁

Trump, Vance kaj Zelensky

Altebrilas, 2025年3月9日

讯息: 250

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月9日下午1:42:04

Jes. La unua estas falsa; la tri aliaj, kiuj dependas de ĝi, konsekvence estas falsaj.

Leopold65 (显示个人资料) 2025年4月10日上午7:29:50

Saluton!
Altebrilas:Jes. La unua estas falsa; la tri aliaj, kiuj dependas de ĝi, konsekvence estas falsaj.
Ho! Vi havas tre grandajn problemojn eĉ kun baza logiko! Se vi konsideras certan fakton malvera, tio ne signifas, ke ĉiuj aliaj faktoj aŭtomate fariĝos malveraj!

Mi sincere volis doni al vi la ŝancon konfesi vian eraron kaj ne malhonori vin. Sed ĉar vi mem decidis malhonori vin, tiam estas via rajto.

Do ni komencu!
Demando: Ĉu Usono provizis Ukrainion per mono por la milito?

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月10日上午10:36:12

Kial komenci per la dua?

Leopold65 (显示个人资料) 2025年4月11日上午8:16:37

Saluton!
Altebrilas:Kial komenci per la dua?
Ĉar mi volis. Vi ankaŭ konsideris ĉi tiun fakton falsa, ĉu ne?

Mi ripetas la demandon: ĉu Usono provizis Ukrainion per mono por la milito?

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月11日上午9:55:36

Ne por ataki Rusion, kiel la kunteksto implicas, sed por defendi sin kontraŭ rusa invado.

Leopold65 (显示个人资料) 2025年4月11日上午11:25:45

Altebrilas:Ne por ataki Rusion, kiel la kunteksto implicas, sed por defendi sin kontraŭ rusa invado.
Do kontraŭ kiu Usono donis monon por la bataloj?

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月11日下午2:08:00

Ĝi donis al la invadito por sin defendi kontraŭ la invadinto.

SlavikDze (显示个人资料) 2025年4月11日下午3:27:57

@Leopold65
Mi admiras vian paciencon, sed, miaopinie, vi apenaŭ sukcesos ion klarigi al evidentaj anti-rusiaj jelpantoj, inkluzive tiun mentoreman hipokritulon, kiu dum multaj jaroj vane penas "altebrili" ĉi-forume.

Leopold65 (显示个人资料) 2025年4月12日上午8:40:27

Saluton!
Altebrilas:Ĝi donis al la invadito por sin defendi kontraŭ la invadinto.
Mi klarigu la demandon: Usono donis monon al Ukrainio por la bataloj kontraŭ kiu lando?

Altebrilas (显示个人资料) 2025年4月12日上午11:39:50

Kion celas tia demando kies respondon vi jam scias?

回到上端