К содержанию

Trump, Vance kaj Zelensky

от Altebrilas, 9 марта 2025 г.

Сообщений: 250

Язык: Esperanto

Leopold65 (Показать профиль) 13 апреля 2025 г., 9:42:08

Saluton!
Altebrilas:Kion celas tia demando kies respondon vi jam scias?
Ĉu mi komprenu, ke vi ne povas respondi al tia simpla demando?

Vi tre sukcese (por mi) elmeti vin, por ke mi povu uzi viajn mesaĝojn por pruvi viajn fantaziojn, mensogojn kaj erarojn en logiko. okulumo.gif

Altebrilas (Показать профиль) 13 апреля 2025 г., 16:04:39

Logiko ne sufiĉas. Kompreni intencojn eĉ pli gravas en komunikado.

Kaj tio validas por ĉiuj legantoj - aŭ legontoj - de la forumo.

Leopold65 (Показать профиль) 14 апреля 2025 г., 8:26:53

Saluton!
Altebrilas:Logiko ne sufiĉas. Kompreni intencojn eĉ pli gravas en komunikado.
Logiko sufiĉas kiam ni diskutas realajn faktojn. Ĉu vi provas turni la konversacion reen al diskuto pri viaj fantazioj? Vi ne povas scii ies intencojn krom tiuj, kiuj estis malkaŝe esprimitaj. Tial vi diskutos ne faktojn, sed fantaziojn pri faktoj.

Ĉu mi komprenu ĉi tiun vian respondon kiel agnoskon de via nekapablo pruvi viajn vortojn? okulumo.gif

Altebrilas (Показать профиль) 14 апреля 2025 г., 12:47:22

Mi ja ne povas certigi pri alikies intencoj, tial mi rekte demandas pri ili.

Mia celo estas kompreni ĉu per Esperanto oni povas atingi interkonsenton pri problemoj, kiuj dividas la landojn. Ĉu eblas havi komunan vidon pri la faktoj, pri niaj konsentoj kaj malkonsentoj?

Eble tio estas naiva kaj idealisma vidpunkto, sed kiel esperantisto, mi devas kredi je tia ebla interkonsento - aŭ almenaŭ ŝajnigi.

Leopold65 (Показать профиль) 15 апреля 2025 г., 8:29:29

Saluton!
Altebrilas:Mi ja ne povas certigi pri alikies intencoj, tial mi rekte demandas pri ili.
Mi dubas, ke tio, kion vi skribis, estas vera.

Altebrilas:
Mia celo estas kompreni ĉu per Esperanto oni povas atingi interkonsenton pri problemoj, kiuj dividas la landojn. Ĉu eblas havi komunan vidon pri la faktoj, pri niaj konsentoj kaj malkonsentoj?

Eble tio estas naiva kaj idealisma vidpunkto, sed kiel esperantisto, mi devas kredi je tia ebla interkonsento - aŭ almenaŭ ŝajnigi.
Ĉi tio estas ordinara demagogio. Ĉiu lingvo, kiun la interparolantoj komprenas, taŭgas por interkonsento. Kaj en iu ajn interkonsento estas pli grava la faktoj aŭ ies fantazioj pri la temo de diskutado.

Ekzemple, jen fakto: Rusio, plenumante siajn devojn laŭ la interkonsento kun DPR/LPR kaj laŭ la principo de "kolektiva defendo" de internacia juro, komencis la SMO. Kaj tio estis farita laŭ internacia juro.

Jen fantazio pri la temo de fakto: Rusio senkaŭze atakis Ukrainion. Kaj ĉi tio estis malobservo de internacia juro.

Dua ekzemplo: Por ĉesigi bombardos la urbojn de la DPR/LPR per tuba artilerio, Rusio puŝis la ukrainajn armetrupojn al distanco de kie obusoj ne plu povos atingi la DPR/LPR.
Cetere, ju pli longdistancaj armiloj estas liveritaj al Ukrainio, des pli la Ukrainaj Armitaj Fortoj estos forpuŝitaj.

Fantazio pri ĉi tiu temo: Rusio okupis parton de Ukrainio ĉar la kapto de Ukrainio estas celo de Putin.

P.S.
Kaj plej interesa estas, ke neniu diskutas la celojn, kiuj estis deklaritaj komence de la SMO. okulumo.gif

Altebrilas (Показать профиль) 15 апреля 2025 г., 16:08:00

La celo de Putin estas elvidebla: fari kion li volas pri Ukrainio. Sed mi parolis pri via celo en tiu diskuto.

La nocio de "fakto" dependas de landoj kaj kulturoj, ĉefe en ne sciencaj fakoj.

Leopold65 (Показать профиль) 16 апреля 2025 г., 6:51:13

Altebrilas:La celo de Putin estas elvidebla: fari kion li volas pri Ukrainio. Sed mi parolis pri via celo en tiu diskuto.
"Samurajo ne havas celon, nur vojon." (c) Yamamoto Tsunetomo "Hagakure" okulumo.gif

Mia ĉefa celo en ĉi tiu diskuto estas refuti fantaziojn pri eventoj kaj faktoj per detala analizo de eventoj kaj faktoj.

Altebrilas:
La nocio de "fakto" dependas de landoj kaj kulturoj, ĉefe en ne sciencaj fakoj.
Kaj denove demagogio. Se vi diskutos realajn eventojn, tiam ne necesos diskuti fantaziojn pri ĉi tiuj eventoj.

Leopold65 (Показать профиль) 16 апреля 2025 г., 6:53:33

Pri la profitoj de zorgema legado de dokumentoj

Leĝo de Ukrainio n-ro 743 de la 21-a de februaro 2014 estis subskribita de la Ĉefo de la Verĥovna Rada Turchynov.

Fonto

Sed la 21-an de februaro 2014, la Ĉefo de la Verĥovna Rada estis Volodymyr Vasilyevich Rybak, Turchynov estis nomumita Ĉefo de la Verĥovna Rada nur la 22-an de februaro 2014.

Fonto

Altebrilas (Показать профиль) 16 апреля 2025 г., 7:20:38

Via kopirajtita samuraja vojo estas videble harfendi pri argumentaj detaletoj de tiuj (aŭ supozitaj ties) , kiuj kontestas la oficialan version de via lando.

Nekongruo inter du datoj klarigeblas per:
- simpla eraro
- administracia logiko (ekz. dato de redaktado
/ subskribo)
- fraŭdo. Tiukaze devas esti kontesto antaŭ tribunalo.

Ĉu tia kontesto okazis ?

Leopold65 (Показать профиль) 16 апреля 2025 г., 9:09:43

Altebrilas:
Nekongruo inter du datoj klarigeblas per:
- simpla eraro
Ne povas esti simplaj eraroj en juraj dokumentoj de ĉi tiu nivelo.

Altebrilas:
- administracia logiko (ekz. dato de redaktado
/ subskribo)
Ĉu vi volas diri intencan misprezenton de faktoj?

Altebrilas:
- fraŭdo. Tiukaze devas esti kontesto antaŭ tribunalo.

Ĉu tia kontesto okazis ?
Tiuj homoj, kiuj studis la kronologion de la puĉo en Ukrainio, havis la demandojn. Sammaniere ekestis aliaj demandoj: kiu pafis al la manifestaciantoj (la polico ne ricevis armilojn tiutage); kial Turĉinov estis nomumita portempa prezidanto de Ukrainio kiam Janukoviĉ estis sur ukraina teritorio (t.e. kial Janukoviĉ ne estis forigita laŭ la leĝo en tiu tempo), kaj pluraj pli.

Subtenantoj de la nova registaro simple ignoras tiajn demandojn. Eĉ la arboj en la placo estis dehakitaj (eble ĉar kugloj blokiĝis tie kaj estis facile determini de kie pafis).

Наверх