
Trump, Vance kaj Zelensky
ca, kivuye
Ubutumwa 250
ururimi: Esperanto
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 24 Ndamukiza 2025 12:26:38
(Aŭ manifestantojn kaj porrusajn deputitojn)
Tia harfendado povas senfine kaj senrezulte daŭri . La problemo kiu interesas min ne estas "kiu pravas", sed kiel eliri el tiu situacio, kaj eventuale kiam kaj kiel la historio estus disvolviĝinta alimaniere por ke la milito ne okazus.
Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 25 Ndamukiza 2025 08:06:47
Altebrilas:Bv kompari tri karotojn kaj du semajnojn...Ho ve! Mi ne atendis tian diskriminacion de vi! Ĉu vi komprenas, kion vi skribis?
Kiujn homojn vi klasifikis kiel karotojn kaj kiujn kiel semajnojn? Kaj plej grave, kial vi faris tion? Ĉu vi decidis rememorigi la naziajn teoriojn de viaj prapatroj?
Altebrilas:Vi estas la sola ĉi tie, kiu okupiĝas pri bagatela kazistikado. Ekzistas klaraj datumoj - la nombro da homoj, kiuj voĉdonis por Janukoviĉ. Ekzistas proksimumaj datumoj - la nombro da homoj, kiuj partoprenis en la puĉo en Kievo. Do komparu ilin laŭ la reguloj de aritmetiko, kaj ne laŭ la reguloj de demagogio.
Tia harfendado povas senfine kaj senrezulte daŭri . La problemo kiu interesas min ne estas "kiu pravas", sed kiel eliri el tiu situacio, kaj eventuale kiam kaj kiel la historio estus disvolviĝinta alimaniere por ke la milito ne okazus.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 25 Ndamukiza 2025 11:02:33
Fakte, kuiristino povas aldoni ilin por fari supon, kaj aritmetike, oni povas nur aldoni kvantojn, kiuj reprezentas ilin: ilia pezo, aŭ prezo. Nur en E-kursoj por komencantoj oni rekte aldonas ilin, sed por klarigi la vorton "legomo".
Kiumaniere via komparo povas esti trafa? Oni povas kompari la rezultojn de du kandidatoj en la sama elekto, aŭ du manifestaciojn en la sama urbo.
Sed amasaj protestoj kontraŭ prezidento supozigas, ke li ricevus malpli da voĉoj se balotoj estus organizitaj.
Tial via komparo ne estas legitima.
Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 25 Ndamukiza 2025 21:29:54
Altebrilas:Dum la unuaj kursoj de aritmetiko, instruistoj avertis nin: "oni ne povas aldoni karotojn kaj kolbasojn". Ĉar iuj lernantoj ofte operaciis per ciferoj sen kompreni kion ili reprezentis.Ĉu vi mem elpensis ĉi tiun ekzemplon? Neniu instruisto pri aritmetiko (mi eĉ ne parolas pri matematiko kaj pli alta matematiko) dirus tian aferon pro unu simpla kialo: aritmetiko funkcias nur kun nombroj, sed ne kun objektoj!
Altebrilas:Estas elementa: en ambaŭ kazoj, homoj voĉdonas aŭ por Janukoviĉ (voĉdonante) aŭ kontraŭ (manifestacioj kaj puĉo). Mi notas - specife homojn, ne terpomojn aŭ semajntagojn!
Kiumaniere via komparo povas esti trafa?
Altebrilas:Ĉu vi denove proponas viajn fantaziojn pri ĉi tiu temo por diskuto?
Sed amasaj protestoj kontraŭ prezidento supozigas, ke li ricevus malpli da voĉoj se balotoj estus organizitaj.
Altebrilas:Ekskluzive en via fantazio.
Tial via komparo ne estas legitima.
Vi denove ne respondis miajn demandojn.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 26 Ndamukiza 2025 10:01:19
La aferoj kreitaj de homoj por solvi problemojn havas du flankojn:
- la internan (kiel ĝi funkcias)
- kaj la eksteran (kiel uzi ĝin)
Ĝuste uzi aritmetikon manipulante ciferojn estas unu afero. Taŭge uzi ĝin estas iu alia. Por tio oni devas certiĝi, ke la ciferoj kaj operacioj trafe reprezentas realon. Kiun realan situacion reprezentas via komparo ?
(La samo validas pri juro: la interna flanko por juristoj, la ekstera por civitanoj.)
Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 26 Ndamukiza 2025 21:18:22
Do, vi rekomencas demagogion! Tio signifas, ke vi ne scias kiel fari honestan diskuton.
Altebrilas:Viaj demandoj ne estas veraj demandoj (por ricevi informojn) sed rimedo por nevole akceptigi antaŭsupozon (vidu vian lastan).Mi ne intencas diskuti viajn fantaziojn ĉi tie, pardonu. Mi faris al vi demandojn. Bonvolu respondi ilin rekte kaj sen demagogia malplena babilado.
*Mi forigis la vian demagogian malplenan babiladon.*
Bonvolu respondi la demandojn, kiujn mi faris pli frue.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2025 08:15:10
Por mi estas vortigi niajn konsentojn kaj malkonsentojn, kaj analizi la malkonsentojn por vidi, ĉu ili estas forigeblaj.
Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2025 09:00:45
Altebrilas:Kio estas por vi honesta diskuto ? Eble ni ne havas la saman difinon.Laŭ mia opinio, honesta diskuto estas kiam kaj respondoj kaj demandoj estas donitaj sen uzi diversajn trukojn kiel demagogio aŭ anstataŭigo de signifo. Ni bezonas diskuti specifajn demandojn, kaj ne ies percepton pri ĉi tiuj demandoj.
Altebrilas:Jen, ekzemple, vi uzis la teknikon de "anstataŭigo de signifo". Se en mia mesaĝo la semantika emfazo estis sur "honesta diskuto", kiu implicas la metodon de kondukado de diskuto, tiam vi priskribis la celon de iu ajn diskuto (la elekto inter "via mono aŭ via vivo" ankaŭ falas sub ĉi tiun priskribon de via diskuto).
Por mi estas vortigi niajn konsentojn kaj malkonsentojn, kaj analizi la malkonsentojn por vidi, ĉu ili estas forigeblaj.
Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2025 10:10:04
Por mi, la celo implicas metodon. Tial gravas unue scii la celon.
Sencela argumentado nur por pruvi, ke siaj argumentoj estas malfacile rebateblaj, estas vana dialektiko.
Mi ne komprenas kiel mi minacus vin, kiel supozigas via metaforo ("mono aŭ vivo!").
Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 27 Ndamukiza 2025 11:32:45
Altebrilas:Mi ne ĉion komprenis, sed provas respondi.Kion precize vi ne komprenis?
Altebrilas:Ĉi tio estas ordinara demagogio.
Por mi, la celo implicas metodon. Tial gravas unue scii la celon.
Sencela argumentado nur por pruvi, ke siaj argumentoj estas malfacile rebateblaj, estas vana dialektiko.
Altebrilas:Mi ankaŭ ne komprenas - kie en mia mesaĝo mi skribis, ke vi minacas/is/os min?
Mi ne komprenas kiel mi minacus vin, kiel supozigas via metaforo ("mono aŭ vivo!").
P.S. Juĝante laŭ via respondo, vi tute ne komprenis mian mesaĝon. Aŭ vi komprenis nur individuajn frazojn.