Al la enhavo

Trump, Vance kaj Zelensky

de Altebrilas, 2025-marto-09

Mesaĝoj: 218

Lingvo: Esperanto

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-22 09:11:31

Frano:Kiu laŭ vi devus pridemandi militkaptitojn? Eble rusaj televidkanaloj devus fari tion "por pli granda objektiveco"?
Funkciigu vian logikon!
Mi pensas, ke la pridemandado de "militkaptito" povas esti filmita per ajna filma ekipaĵo aŭ eĉ per poŝtelefono. Sed ĉi-kaze ne ekzistas aŭtentikigaj metodoj.

Rigardu la foto-video-satelitajn bildojn de la rusaj trupoj komence de la SMO. En ĉi tiu kazo, ekzistas aŭtentikigaj metodoj. Kaj por ke nordkoreaj soldatoj havu ajnan rimarkindan efikon sur la kurso de armeaj operacioj, la nombro da nordkoreaj soldatoj devas esti ne malpli ol la nombro da rusaj soldatoj en antaŭfiksita loko. La ukrainaj amaskomunikiloj skribis pri centoj da miloj da nordkoreaj soldatoj mortigitaj en batalo, sed neniu pensis pri simpla demando: kiel tiom da nordkoreaj soldatoj povis atingi la SMO-ejon nerimarkite?

Frano:
Leopold65:Ĉu vi vere ne komprenas, ke la koncepto de "partopreno de trupoj de certa lando" implicas almenaŭ organizitan regimenton de la armeo de ĉi tiu lando, kaj ne individuajn volontulojn?
Kompreneble, tiuj malmultaj koreaj volontuloj (nur ĉ.10000) estas egale disigitaj kaj enkorpigitaj al regulaj rusiaj armeunuoj kaj flue komunikas kun rusoj en Esperanto.
Pri kio vi parolas?

Frano (Montri la profilon) 2025-marto-22 10:03:37

Saluton!
Leopold65:
Uzi Vikipedion kiel argumenton egalas al agnosko de malvenko en debato! Kaj estas tre strange, ke vi ne uzis al la Konstitucio de Ukrainio. Aŭ eble vi ne legis la Konstitucion de Ukrainio? Artikolo 106 (paragrafoj 19 kaj 20) priskribas la kondiĉojn sub kiuj la statoj de "milito" kaj "militjuro" estas deklaritaj.
Temis pri la difinoj de milito kaj io nomata SMO.
Ĉu estas logike serĉi ĉi tiujn difinojn en la konstitucioj de Ukrainio, Rusio, Usono, Zimbabvo, ...?

Ĉu estas io, kion vi ne komprenas pri ĉi tiuj punktoj de Konstitucio de Ukrainio?

Ĉu tiuj punktoj iel kontraŭdiras Vikipedion?

Frano (Montri la profilon) 2025-marto-22 10:10:36

Leopold65:
Frano: Ĉu vi vere neniam aŭdis pri "peace deal"-o de Trockij kaj kompanio en 1918?
Se ni uzas ĉi tiun analogion kaj rigardas la historian situacion tiam kaj nun, estas klare, ke Ukrainio nun ludas la rolon de Sovetrusio en 1918.
Ĉu vi vere ne komprenas ĉi tion?
Rusio volas ke Ukrainio ludus la rolon de Sovetrusio en 1918.

Frano (Montri la profilon) 2025-marto-22 10:26:37

Leopold65: La ukrainaj amaskomunikiloj skribis pri centoj da miloj da nordkoreaj soldatoj mortigitaj en batalo
Bonvolu doni la fonton!
Leopold65:
Frano: Kompreneble, tiuj malmultaj koreaj volontuloj (nur ĉ.10000) estas egale disigitaj kaj enkorpigitaj al regulaj rusiaj armeunuoj kaj flue komunikas kun rusoj en Esperanto.
Pri kio vi parolas?
Ĉu vi ne komprenas? Mi diris ke Esperanto estas bona lingvo por praktika internacia komunikado.

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-22 11:33:35

Frano:
Leopold65:Uzi Vikipedion kiel argumenton egalas al agnosko de malvenko en debato! Kaj estas tre strange, ke vi ne uzis al la Konstitucio de Ukrainio. Aŭ eble vi ne legis la Konstitucion de Ukrainio? Artikolo 106 (paragrafoj 19 kaj 20) priskribas la kondiĉojn sub kiuj la statoj de "milito" kaj "militjuro" estas deklaritaj.
Temis pri la difinoj de milito kaj io nomata SMO.
Estis vi, kiu decidis okupiĝi pri demagogio serĉante difinojn, kiuj ne rilatas al juraj dokumentoj, sed ne mi.

Mi gvidas la diskuton surbaze de oficialaj dokumentoj kaj logiko. Vikipedio ne estas laŭleĝa kreinto de dokumentoj.

Frano:
Ĉu estas io, kion vi ne komprenas pri ĉi tiuj punktoj de Konstitucio de Ukrainio?
Ĉio estas klara al mi. Ekzemple, ĉar la Konstitucio de Ukrainio indikas klarajn signojn kiam milito devus esti deklarita, sed tio ne estis farita, tial Ukrainio ne estas en stato de milito kontraŭ Rusio. Ĉi tio estas logiko.

Krome, komencante la SMO, Rusio agis laŭ la Ĉarto de UN, la paragrafo "pri kolektiva defendo" (surbaze de kiu NATO estis kreita)

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-22 11:37:18

Frano:
Leopold65:Se ni uzas ĉi tiun analogion kaj rigardas la historian situacion tiam kaj nun, estas klare, ke Ukrainio nun ludas la rolon de Sovetrusio en 1918.
Ĉu vi vere ne komprenas ĉi tion?
Rusio volas ke Ukrainio ludus la rolon de Sovetrusio en 1918.
Bonvolu bonvolu doni ligon al rusaj registaraj dokumentoj konfirmantaj la vian deklaron!

Leopold65 (Montri la profilon) 2025-marto-22 11:59:43

Frano:
Leopold65:La ukrainaj amaskomunikiloj skribis pri centoj da miloj da nordkoreaj soldatoj mortigitaj en batalo
Bonvolu doni la fonton!
Mi pardonpetas: ne ukrainaj amaskomunikiloj skribis pri "centoj da miloj da nordkoreaj soldatoj mortigitaj en bataloо".

Frano:
Leopold65:Pri kio vi parolas?
Ĉu vi ne komprenas? Mi diris ke Esperanto estas bona lingvo por praktika internacia komunikado.
Bonvolu doni ligilojn al oficialaj dokumentoj, kiuj konfirmos, ke esperanto estas amase studata en la armeoj de Rusa Federacio kaj Nord-Koreio!

Frano (Montri la profilon) 2025-marto-22 12:57:31

Leopold65:
Frano:Temis pri la difinoj de milito kaj io nomata SMO.
Estis vi, kiu decidis okupiĝi pri demagogio serĉante difinojn, kiuj ne rilatas al juraj dokumentoj, sed ne mi.

Mi gvidas la diskuton surbaze de oficialaj dokumentoj kaj logiko. Vikipedio ne estas laŭleĝa kreinto de dokumentoj.
Ĉu vi trovis difinon de milito kaj SMO en iu Konstitucio?
Se, jes, do bonvolu doni ligilon. Se, ne, tiam kial vi menciis ĝin kial temas pri difino? Ĉu vi volis anstataŭigi la temon?

Frano (Montri la profilon) 2025-marto-22 13:07:48

Leopold65:
Frano:Rusio volas ke Ukrainio ludus la rolon de Sovetrusio en 1918.
Bonvolu bonvolu doni ligon al rusaj registaraj dokumentoj konfirmantaj la vian deklaron!
Se vi ne komprenis tio estis refrazo de via tezo ke "Kaj tial, estis Ukrainio kiu devas montri sian pretecon por interpaco, kaj ne Rusio".

Frano (Montri la profilon) 2025-marto-22 13:45:30

Leopold65:Ĉio estas klara al mi. Ekzemple, ĉar la Konstitucio de Ukrainio indikas klarajn signojn kiam milito devus esti deklarita, sed tio ne estis farita, tial Ukrainio ne estas en stato de milito kontraŭ Rusio. Ĉi tio estas logiko.
Mirinda kapablo vidi tion kio ne estas tie.
Unue, vi serioze diskutas pri malpermeso en la leĝo, kiu ne ekzistas.
Nun vi trovis, ke "la Konstitucio de Ukrainio indikas klarajn signojn kiam milito devus esti deklarita"
Artikolo 106. La Prezidento de Ukrainio:19) prezentas proponon al la Verĥovna Rada de Ukrainio pri la deklaro de stato de milito kaj, en la okazo de armita agreso kontraŭ Ukrainio, faras decidon pri la uzo de la Armitaj Fortoj de Ukrainio kaj aliaj armeaj formacioj establitaj laŭ la leĝoj de Ukrainio;
En Ukrainio, kiel parlamenta-prezidenta respubliko, la prezidento ne havas la rajton deklari militon. La punkto reguligas la agojn de la prezidento kiam li/ŝi havas tian intencon. Prezidento devas prezenti sian proponon al la parlamento. Tiam la parlamento faros decidon. Tamen, laŭ Konstitucio, la prezidanto ne estas devigata fari tian proponon (se li/ŝi ne volas deklari militon).
La decido uzi trupojn, kiam armita agreso kontraŭ Ukrainio okazis, estis farita de la Prezidento konforme al ĉi tiu paragrafo de la Konstitucio.
Artikolo 106. La Prezidento de Ukrainio:20) faras decidojn konforme al la leĝo pri ĝenerala aŭ parta mobilizado kaj la enkonduko de militjuro en Ukrainio aŭ en ĝiaj individuaj lokoj okaze de minaco de atako aŭ danĝero al la ŝtata sendependeco de Ukrainio;
Tiaj decidoj estis ankaŭ faritaj.

Do, la Konstitucio de Ukrainio NE indikas klarajn signojn kiam milito devus esti deklarita

Reen al la supro