目次へ

Adapto de ĉina ton-metriko en Esperanto

Terpomo11,2025年3月17日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Terpomo11 (プロフィールを表示) 2025年3月17日 23:36:14

Jam delonge estas kutime en Esperanto traduki poezion laŭ formo fidela al la originalo. Foje tio ne estas tute simpla, ĉar ekzemple la helena kaj latina poezioj baziĝas je silabo-longeco, kiu en Esperanto ne ekzistas, sed ni elturniĝis per la tradicia solvo de la eŭropaj lingvoj, ke longeco fariĝas akcento, tiel ke homera longa-kurta-kurta iĝas akcenta-senakcenta-senakcenta (KAN-tu-di-I-no-ko-LE-ron-de-LA-pe-le-I-do-a-ĤI-lo...) Tamen, kvankam esperantaj adaptoj de ĉinaj poeziaj formoj kutime atentas pri la silabokvantoj, ili preskaŭ ĉiam simple preteratentas la tonon, kiu estas egale grava. Por tiuj, kiuj iom scias pri la ĉina 平仄-metriko, kiel vi proponus adapti ĝin en Esperanto? Se vi volas, vi povus doni provan tradukon el la ĉina poezio laŭ via propono. (Se vi interesiĝas sed ne scias multe pri la ĉina tonmetriko, mi povus doni skizan klarigon.)

Altebrilas (プロフィールを表示) 2025年3月18日 13:51:15

Mi estas interesata pri metrikoj en aliaj lingvoj kaj limigoj de nia lingvo tiukampe, sed mi timas, ke mi ne povus alporti informojn...

Leopold65 (プロフィールを表示) 2025年3月19日 8:43:01

Se mi ĝuste memoras, tona emfazo havas gravan funkcion en la ĉina lingvo. Mi ne komprenas kiel transdoni la melodion de ĉina poezio per esperanto.

Frano (プロフィールを表示) 2025年3月19日 9:46:59

Mi memoras, ke Julio Baghy provis imiti la sonmanieron de la ĉina en "La verda Koro". Li ne uzis tonojn. Eĉ se Esperanto enkondukus pliajn signojn por indiki tonojn, mi dubas, ke la meza plenkreska eŭropano kapablus bone distingi ilin per orelo, kaj verŝajne tute ne kapablus reprodukti ilin.

Leopold65 (プロフィールを表示) 2025年3月19日 10:04:12

Mi interesiĝis pri ĉi tiu demando. Jen la ebloj, kiujn mi elpensis.

1. Al certaj vortoj aŭ silaboj, aldonu muzikajn signojn de notoj kun pengo responda al la tona akcento.
2. Atribui muzikan signon al certaj vortoj aŭ silaboj, indiku la muzikan intervalon (tria, kvara, kvina, ktp.) kaj direkton (kreskanta, malkreskanta) de la antaŭa vorto responda al la tona akcento.

Terpomo11 (プロフィールを表示) 2025年3月21日 5:21:15

Frano:Mi memoras, ke Julio Baghy provis imiti la sonmanieron de la ĉina en "La verda Koro".
Ĉu? Kiu poemo?

Frano:Li ne uzis tonojn. Eĉ se Esperanto enkondukus pliajn signojn por indiki tonojn, mi dubas, ke la meza plenkreska eŭropano kapablus bone distingi ilin per orelo, kaj verŝajne tute ne kapablus reprodukti ilin.
Nu, Esperanto ja ne havas tonojn. Sed ĝi ankaŭ ne havas foneman vokal-longon; tamen evoluis la kutimon adapti la helenan kaj latinan silabo-longajn metrikojn per la Esperanta akcento, longan silabon per akcenta kaj mallongan per senakcenta. Mi demandas do kiel adapti simile la ĉinan ton-metrikon kun simila sona efekto per la rimedoj, kiujn Esperanto jam posedas.

Frano (プロフィールを表示) 2025年3月21日 7:52:35

Terpomo11:
Frano:Mi memoras, ke Julio Baghy provis imiti la sonmanieron de la ĉina en "La verda Koro".
Ĉu? Kiu poemo?
En ĉapitro 8

先頭にもどる