前往目錄

Novaj retaj Esperanto-kursoj

貼文者: AnthonyLondon, 2025年3月21日

訊息: 1

語言: Esperanto

AnthonyLondon (顯示個人資料) 2025年3月21日下午1:58:14

Saluton!

En aprilo, la Londona Esperanto-Klubo (LEK) lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto...

Atentu, ke la informoj en la retejo estas en la angla, sed la kursoj mem estos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj.

Du el ili estas por tutkomencantoj.

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, bonvolu sciigi ilin pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony

回到上端