پستها: 4
زبان: Esperanto
amigueo (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2025، 19:37:12
Kelkfoje -iĝ- ne implicas -iĝ-!
Prenu la verbon interesi. Interesiĝi ne implicas statŝanĝiĝon. Oni ĉesas, malĉesas aŭ daŭras (!) interesiĝi pri aŭ al io. -iĝ- rolas tie kiel pasiv-eca afikso.
Ĉu kelkfoje -ig- ne implicas -ig-? (kaŭzi statŝanĝon)
vmel (نمایش مشخصات) 26 ژوئیهٔ 2025، 8:16:32
Ĉu vi donos ekzemplojn?
E-o estas viva lingvo, kaj kiel ĉiuj vivaj lingvoj ĝi uzas nestriktan homan logikon, sed ne striktan maŝinan.
amigueo (نمایش مشخصات) 26 ژوئیهٔ 2025، 9:03:18
vmel:Mi ne komprenas vian demandon.Mi celis kompreni funkcion de IG.
Ĉu vi donos ekzemplojn?
E-o estas viva lingvo, kaj kiel ĉiuj vivaj lingvoj ĝi uzas nestriktan homan logikon, sed ne striktan maŝinan.
Gxi implicas IGX.
Tamen, cxu oni povas uzi IG por forbloki IGX?
Gardi ion bela.
Igi ion plui bela. Plubeligi ion.
Igi ion plubela dum 10 minutoj.
En tiu lasta ekzemplo, "igi" laboras cxiuinstante dum 10 minutoj por igi ion igxi plu bela.
Tamen, kiam mi diris ke iam IG ne estis IG mi pensis pri alio (ne pri INSTIGI). Mi pripensas.
"sonĝo estas voĉo de la subkonscio, sonĝo simboligas pensojn kaŝitajn"
Tiu estas ekzemplo kie IG ne estas IG, kaj kompreneble IG ne implicas IGX.
amigueo (نمایش مشخصات) 7 اوت 2025، 13:11:08
Pli ekzakte, al mi.
Ekzempli kaj simboli sekvas saman modelon:
Azeno ekzemplas beston.
Rado simbolas sunon.
Iu ekzempligas beston per azeno.
Tiu popolo simboligas sunon per rado.
Almenaux laux
https://vortaro.net/#Simboligi_kd
(Sed do,
Rado igsimbolas sunon ig tiu popolo.
Denove ig- sencohavas! Tute fantazie.)
Tamen, dauxre mi demandas:
Cxu "simboligi" implicas ian igxon?
Kaj,
Songxo simboligas deziron, aux
Songxo simbolas deziron?