Ke daftar isi

IG implicas "iĝ". Tamen...

dari amigueo, 7 Juni 2025

Pesan: 1

Bahasa: Esperanto

amigueo (Tunjukkan profil) 7 Juni 2025 19.37.12

Mi pensis, ke -ig- ne nepre implicas -iĝ- (ŝanĝo de stato). Eraro. Mi distingis inter ŝanĝaj kaŭzoj kaj konservaj kaŭzoj. Por mi kaŭzi egalis al igi. Eraro. -ig- estas nur kaŭzo de ŝanĝo. Por konservi staton, gramatike, oni uzas aliajn rimedojn: konservi, gardi, stabiligi, daŭrigi, pluigi staton, aŭ eviti iĝon.

Kelkfoje -iĝ- ne implicas -iĝ-!
Prenu la verbon interesi. Interesiĝi ne implicas statŝanĝiĝon. Oni ĉesas, malĉesas aŭ daŭras (!) interesiĝi pri aŭ al io. -iĝ- rolas tie kiel pasiv-eca afikso.

Ĉu kelkfoje -ig- ne implicas -ig-? (kaŭzi statŝanĝon)

Kembali ke atas