訊息: 7
語言: Esperanto
Rogir (顯示個人資料) 2008年12月16日下午2:39:41
Mi jam aŭdis ke oni povas diri "la kotizo estas po 60 eŭrojn por ĉiu tago", kaj mi komprenumas kion ĝi signifas, sed estas ankoraŭ strange por mi.
Miland (顯示個人資料) 2008年12月16日下午3:05:55
Rogir:Mi ne tute komprenas la signifon kaj uzon de 'po', verŝajne ĉar simila prepozicio ne ekzistas Nederlande.Sekcio 12.3.6.8 (paĝoj 208-210) de la PMEG havas bonan klarigon.
Memorigilo; Po signifas Porcio por ĉiu membro de grupo, ekz.
A, B kaj C ricevis po unu pomo (tio estas, ke A ricevis unu pomon, B ricevis unu pomon kaj C ricevis unu pomon).
Tamen po ĉiam aperas antaŭ la numero aŭ kvanto, neniam poste: do oni ne diru 'nia flugmaŝino veturis 500 kilometrojn po horo', sed 'nia flugmaŝino veturis po 500 kilometroj en horo', ĉar la 'porcio' ĉi tie ne estas horo; ĝi estas la 500 km-a unuo de distanco veturita; do al ĉiu horo estas asociita sia 'porcio', nome 500 km-j veturitaj.
Ĉu pli klare nun?
MarkIB (顯示個人資料) 2008年12月16日下午3:20:40
EO: A, B kaj C ricevis po unu pomo.
LT: A, B ir C gavo po vieną obuolį.
Rogir (顯示個人資料) 2008年12月16日下午3:27:43
Miland (顯示個人資料) 2008年12月16日下午3:45:40
Rogir:Do ĉu mi povas diri 'Mi aŭskultas mian muzikan rapidece 1.2x ĉar tiel eblas aŭskulti po pli muzikon en tago' ?Miaopinie, ne necesas uzi po antaŭ pli; oni povus diri ekz. 'Mi aŭskultas mian muzikon 1.2-oble pli rapide ĉar tiel eblas aŭskulti pli da muziko tage.'
mnlg (顯示個人資料) 2008年12月16日下午4:40:41
Marko donis al ni ses pomojn
Estas ses pomoj entute.
Marko donis al ni po ses pomoj
Estas ses pomoj por ĉiu persono. (do entute estas p*6 pomoj).
'Po' uziĝas por distribuoj, ne por komparoj, do kiel Miland ĝuste diras, vi ne bezonas 'po' en via ekzempla frazo.
Rodrigoo (顯示個人資料) 2008年12月18日下午6:24:27
- Kiom kostas la ĉeestado en la ĉaleto?
- 30 eŭrojn.
- Dum kiom da tempo?
- Se vi pagos potage, kostos 30, sed posemajne 90
Iel ajn, kontrolu ĉi tie:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/ro...
Sammondane,
Ĥod