Al contingut

Grava anonco por biciklistoj!

de Konrad, 17 de desembre de 2008

Missatges: 1

Llengua: Esperanto

Konrad (Mostra el perfil) 17 de desembre de 2008 18.58.55

Saluton!

Hodiaŭ mi parolis kun gvidanto de biciklaj ekskursoj kiu estas komencanto en Eo. Li volonte organizus 3-tagan biciklan ekskurson post la UK en Bjalistoko. Vojo de eksurso estus ĉarmaj urbetoj kaj arbaregoj ĉirkaŭ Bjalistoko.

Se ni kolektus 15-20 homojn, kiuj volus biciklumi, ni organizos tiun ekskurson. Tio ne estos oficiala postkongreso, sed nur simpla Esperanta-bicikla-aranĝo, kiu okazos post la UK.

Se vi opinias, ke tio povas esti bona ideo kaj se vi volus partopreni ĝin bonvolu respondi.

Ni devas tiel rapide kiel tio eblas ekscii ĉu sufiĉe multe da homoj interesiĝas pri tiu ideo.

Tornar a dalt