Al contingut

Ŝtelita koko

de sergejm, 18 de desembre de 2008

Missatges: 8

Llengua: Esperanto

sergejm (Mostra el perfil) 18 de desembre de 2008 6.07.37

Enigmo el rakonto de Kir Bulyĉev.
La koko krias je 5:30 ĉiumatene, kaj ĝia krio estas laŭta kaj aŭdata en la tuta ĉirkaŭaĵo.
Ĝi estis ŝtelita kaj anstataŭita per alia koko.
La ŝtelado okazis je 23:30.
La ŝtelisto vivas en transrivera vilaĝo.
Sed li havas alibion: je 23:30 li estis hejme, kaj lia atestanto ne mensogis.
Kial la ŝtelisto ŝtelis la kokon kaj kial li havas alibion?

rosto (Mostra el perfil) 18 de desembre de 2008 6.28.29

sergejm:Kial la ŝtelisto ŝtelis la kokon
Eble lia malnova koko ne kontentigis liajn kokinojn.
sergejm:kial li havas alibion?
Ĉar li ĉio bone planis!

sergejm (Mostra el perfil) 18 de desembre de 2008 7.35.50

rosto:Ĉar li ĉio bone planis!
La ŝtelisto (Nikolaj) speciale ne planis alibion, sed kiam Zoja Platonovna, kiu gastis ĉe la mastrino de la koko kaj esploris la aferon, venis al li hejmen kaj menciis, ke ŝelado estis je 23:30 (ŝi spektis telividilon kaj aŭdis knaradon de la pordo de la kokejo), li kondukis ŝin al sia estro, kiu atestis, ke je 23:30 Nikolaj estis ĉe li. (En la rakonto estis 23:10, sed tio ne tro gravas).

rosto (Mostra el perfil) 18 de desembre de 2008 9.37.31

Laŭ mia esplorado en interreto, ĉi tio estas el rakonto "Koko krias tro malfrue". Ne eblas trovi la tekston nete, ĉar ĝi estas el nova rakontaro, kie troviĝas nekonataj rakontoj de Kir Bulyĉev. Ŝajne iu decidis fanfaroni, ke li jam legis tion. rido.gif Verdire, jes, estas interese, kial. Mi suspektis komence, ke tio estas iel ligita al horaj zonaj, sed tio shajnas tro simpla. Ankaŭ mi ne povas eĉ supozi, kial, se serioze diri, li ŝtelis tiun kokon.

sergejm (Mostra el perfil) 18 de desembre de 2008 10.29.44

rosto, mi ne deziris fanfaroni. Mi nur pensis, ke tio estas interesa enigmo, kaj menciis de Kir Bulyĉev nur pro tio, ke vi ne pensu, ke mi mem verkis la enigmon.
Tio vere estas rakonto "Koko krias kun malfruiĝo", el nova rakontaro "Fantastiko 2009" - jaro 2009 ankoraŭ ne venis, sed la libro jam delonge (ankoraŭ dum monato) estas vendata.
rosto, vi estas pli proksima al la respondo, ol mi antaŭ legado de la lasta paĝo.

sergejm (Mostra el perfil) 19 de desembre de 2008 9.08.54

Neniu krom rosto ne respondis...

La rivero estas limo inter du horzonoj.
La koko krias je 5:30, sed ĉe Nikolaj estas ankoraŭ 4:30 - tro frue, sed la koko krias laŭte, kaj Nikolaj vekiĝas. Nikolaj ŝtelis la kokon por reinstrui ĝin krii je 5:30 laŭ horzono de Nikolaj kaj poste redoni al la mastrino. Alibion Nikolaj havas pro la sama kauzo: li ŝtelis la kokon je 23:10 (je 22:10 laŭ sia horzono) kaj post unu horo estis ĉe sia estro.

Rogir (Mostra el perfil) 19 de desembre de 2008 15.44.30

Ho, mi pensis ke li ŝtelis la kokon ĉar sia hejma horloĝo estas difekta kaj signifis ke estas 23:30 kiam ne estas!

sergejm (Mostra el perfil) 19 de desembre de 2008 23.16.08

Pardonu, mi faris erareton en la respondo. Nomo de la ŝtelisto Gennadij, Nikolaj estas nomo de lia filo.
Rogir, ankaŭ mi antaŭ leginte la tuton, pensis ke Gennadij speciale ŝanĝis tempon sur la horloĝo unu horon antaŭen.

Tornar a dalt