Al la enhavo

Bonan Kristnaskon

de nigrarozo, 2008-decembro-18

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

nigrarozo (Montri la profilon) 2008-decembro-18 19:18:39

Korajn salutojn, gesamideanoj,
sendepende de via denaska patrujo.
Ĉu Rusoj, Ĉinoj aŭ eksterteranoj...
bonvenon al ĉiuj en Esperantujo!

Ne gravas, interretaj navigantoj
tra la trafikaj vojoj de la Reto,
ĉu vi estas spertaj aŭ komencantoj
estu por ĉiuj, tiu ĉi poezieto;

alproksimiĝas la kristnaska tago
ĝi portu al la mondo iom da paco
kaj vivu por ĉiam la Verda Flago
tiel kiel ĝia lingvo, mirinda donaco!

Sed antaŭ ol fini, kara leganto,
lasu min plenumi la lastan taskon
nome bondeziri en Esperanto:
pacon al ĉiuj kaj...Bonan Kristnaskon.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-18 21:35:23

nigrarozo:Korajn salutojn..pacon al ĉiuj kaj...Bonan Kristnaskon.
Bravo! Bela poemo. Kaj feliĉan kristnaskon kaj novjaron al vi!

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-19 06:49:03

Tiu ĉi poemo plaĉas al mi.

Andreo Jankovskij:
Skribu bondezirojn kaj mi faros bildkartojn!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-19 15:47:51

Belega poemo! Bonan kion-ajn-vi-festas!

dbs (Montri la profilon) 2008-decembro-23 00:02:14

Plej bonaj deziroj okaze de Kristnasko kaj Nova Jaro 2009
akceptu niajn elkorajn bondezirojn
plenaj de ĝojo, feliĉo, sano kaj prospero

Trankvilan Kristnaskon
kaj multajn ĝojajn momentojn
en alvenanta jaro

Bela estas ĝojo dum la Festoj,
Varmaj estas pensoj pri geamikoj (kunuloj)
Paco, amo kaj feliĉo
ĉirkaŭigu hodiaŭ nin ĉiujn

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-decembro-23 21:18:28

Mojosa poemeto, vere tre plaĉas ĝi al mi okulumo.gif

Mi ankaŭ deziras al vi ĉion bonan, feliĉan, gajan kaj familian Nov-Jaron kaj Kristnaskon sal.gif rideto.gif

Reen al la supro