ไปยังสารบัญ

Bonan Kristnaskon

จาก nigrarozo, 18 ธันวาคม 2008

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

nigrarozo (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2008, 19:18:39

Korajn salutojn, gesamideanoj,
sendepende de via denaska patrujo.
Ĉu Rusoj, Ĉinoj aŭ eksterteranoj...
bonvenon al ĉiuj en Esperantujo!

Ne gravas, interretaj navigantoj
tra la trafikaj vojoj de la Reto,
ĉu vi estas spertaj aŭ komencantoj
estu por ĉiuj, tiu ĉi poezieto;

alproksimiĝas la kristnaska tago
ĝi portu al la mondo iom da paco
kaj vivu por ĉiam la Verda Flago
tiel kiel ĝia lingvo, mirinda donaco!

Sed antaŭ ol fini, kara leganto,
lasu min plenumi la lastan taskon
nome bondeziri en Esperanto:
pacon al ĉiuj kaj...Bonan Kristnaskon.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 18 ธันวาคม 2008, 21:35:23

nigrarozo:Korajn salutojn..pacon al ĉiuj kaj...Bonan Kristnaskon.
Bravo! Bela poemo. Kaj feliĉan kristnaskon kaj novjaron al vi!

rosto (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2008, 06:49:03

Tiu ĉi poemo plaĉas al mi.

Andreo Jankovskij:
Skribu bondezirojn kaj mi faros bildkartojn!

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 19 ธันวาคม 2008, 15:47:51

Belega poemo! Bonan kion-ajn-vi-festas!

dbs (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2008, 00:02:14

Plej bonaj deziroj okaze de Kristnasko kaj Nova Jaro 2009
akceptu niajn elkorajn bondezirojn
plenaj de ĝojo, feliĉo, sano kaj prospero

Trankvilan Kristnaskon
kaj multajn ĝojajn momentojn
en alvenanta jaro

Bela estas ĝojo dum la Festoj,
Varmaj estas pensoj pri geamikoj (kunuloj)
Paco, amo kaj feliĉo
ĉirkaŭigu hodiaŭ nin ĉiujn

piotrek92 (แสดงโปรไฟล์) 23 ธันวาคม 2008, 21:18:28

Mojosa poemeto, vere tre plaĉas ĝi al mi okulumo.gif

Mi ankaŭ deziras al vi ĉion bonan, feliĉan, gajan kaj familian Nov-Jaron kaj Kristnaskon sal.gif rideto.gif

กลับไปด้านบน