Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: ne povas operacii

de Miland, 2008-decembro-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-19 23:34:50

Patro kaj eta filo veturas en aŭto kiam ĝi akcidente frapas muron de ponto. Ambulanco prenas ilin al hospitalo. La filo alportiĝas en kirurgejon. Subite la kirurgo krias, 'Mi ne povas operacii al li! Li estas mia filo!' Kio okazis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-decembro-20 00:02:41

demando.gif

Kiom da patroj havas filo?

Kiel nomiĝas operaciisto?

Ĉu la aŭto estis multekosta?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-20 00:26:01

La kirurgo estas la patrino de l' filo.

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-20 16:04:25

Sebasities:La kirurgo estas la patrino de l' filo.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-20 16:16:56

Andreo Jankovskij:Kiom da patroj havas filo..?
Bona punkto, se la patro en la aŭto ne estis biologia sed adoptinta patro.

nshepperd (Montri la profilon) 2008-decembro-21 03:42:42

Miland:Bona punkto, se la patro en la aŭto ne estis biologia sed adoptinta patro.
Ĉu "... en la aŭto estis NE biologia sed adoptinta ..."?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-21 03:53:43

Miland:
Sebasities:La kirurgo estas la patrino de l' filo.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*
Dankon !

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-21 12:54:35

nshepperd:
Miland:Bona punkto, se la patro en la aŭto ne estis biologia sed adoptinta patro.
Ĉu "... en la aŭto estis NE biologia sed adoptinta ..."?
Jes, efektive eble via esprimo estas pli klara, ĉar en mia uzado estas impliciita "estis" antaŭ "adoptinta": 'ne estis biologia sed (estis) adopitinta'.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-21 16:28:25

Ĉu la patro post akcidento plu ne bezonis kirurgon?.. malgajo.gif Kompatindaj filo kaj edzino!

Reen al la supro