Til innholdet

Enigmo por la semajnfino: ne povas operacii

fra Miland,2008 12 19

Meldinger: 9

Språk: Esperanto

Miland (Å vise profilen) 2008 12 19 23:34:50

Patro kaj eta filo veturas en aŭto kiam ĝi akcidente frapas muron de ponto. Ambulanco prenas ilin al hospitalo. La filo alportiĝas en kirurgejon. Subite la kirurgo krias, 'Mi ne povas operacii al li! Li estas mia filo!' Kio okazis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2008 12 20 00:02:41

demando.gif

Kiom da patroj havas filo?

Kiel nomiĝas operaciisto?

Ĉu la aŭto estis multekosta?

Sebasities (Å vise profilen) 2008 12 20 00:26:01

La kirurgo estas la patrino de l' filo.

Miland (Å vise profilen) 2008 12 20 16:04:25

Sebasities:La kirurgo estas la patrino de l' filo.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Miland (Å vise profilen) 2008 12 20 16:16:56

Andreo Jankovskij:Kiom da patroj havas filo..?
Bona punkto, se la patro en la aŭto ne estis biologia sed adoptinta patro.

nshepperd (Å vise profilen) 2008 12 21 03:42:42

Miland:Bona punkto, se la patro en la aŭto ne estis biologia sed adoptinta patro.
Ĉu "... en la aŭto estis NE biologia sed adoptinta ..."?

Sebasities (Å vise profilen) 2008 12 21 03:53:43

Miland:
Sebasities:La kirurgo estas la patrino de l' filo.
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*
Dankon !

Miland (Å vise profilen) 2008 12 21 12:54:35

nshepperd:
Miland:Bona punkto, se la patro en la aŭto ne estis biologia sed adoptinta patro.
Ĉu "... en la aŭto estis NE biologia sed adoptinta ..."?
Jes, efektive eble via esprimo estas pli klara, ĉar en mia uzado estas impliciita "estis" antaŭ "adoptinta": 'ne estis biologia sed (estis) adopitinta'.

rosto (Å vise profilen) 2008 12 21 16:28:25

Ĉu la patro post akcidento plu ne bezonis kirurgon?.. malgajo.gif Kompatindaj filo kaj edzino!

Tibake til toppen