Al la enhavo

Koramiko

de nshepperd, 2008-decembro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nshepperd (Montri la profilon) 2008-decembro-21 03:32:42

Kial la Vortaro anglen tradukas "koramiko" kiel "boyfriend" (koramikviro)? Se amiko estas karan homon, ja koramiko inkluzivas "koramikviron" kaj "koramikinon" kaj gekoramikojn!

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-21 16:44:29

Ĉar personaj vortoj norme estas viraj, kaj inaj versioj kunhavas -in-. Vere, kiam vi bezonas paroli pri gekoramiko kaj ne mencii ĝian sekson?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-decembro-21 17:24:30

Fakte plejparte de vortoj, kiuj signifas personon, estas neŭtraj. Inkluzive de “amiko”.

Pri “koramiko” Vikipedio diras: “Teorie la vorto koramiko povus esti uzata por ambaŭ seksoj, sed praktike oni uzas ĝin nur por la viraj partneroj, ĉar por inaj partneroj oni uzas la vorton koramikino.”

nshepperd (Montri la profilon) 2008-decembro-22 00:40:29

Tio ŝajnas al mi, vere malregulan. Ja ni devas eviti esceptojn ĉiam. Devas ne esti seksdiferenco inter "koramiko" kaj... "amiko", "ĉevalo", ktp.
Do, mi pensas por uzi "virkoramikon" kiam ajn mi temus viron.

alfred14 (Montri la profilon) 2008-decembro-22 08:10:08

nshepperd:Tio ŝajnas al mi, vere malregulan. Ja ni devas eviti esceptojn ĉiam. Devas ne esti seksdiferenco inter "koramiko" kaj... "amiko", "ĉevalo", ktp.
Do, mi pensas por uzi "virkoramikon" kiam ajn mi temus viron.
mi ne komprenas la problemon
vikipedio estas tre klara!
viro= koramiko
virino= koramikino
lango.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-22 16:13:46

Mi uzas "koramiko"-n kiel neŭtrala vorto. Ekzemple:

Ŝi havas koramikinon, ne virkoramiko, ekde kiam ŝi estis 14-jaroj, ŝi havas koramikojn, kaj virkoramikojn kaj koramikinojn.

Sed nun, mi emas ekuzi la vorton "umik-": http://eo.wikipedia.org/wiki/Umiko#Umiko

Sammondane,
Ĥod

nshepperd (Montri la profilon) 2008-decembro-27 11:44:54

alfred14:mi ne komprenas la problemon
vikipedio estas tre klara!
viro= koramiko
virino= koramikino
lango.gif
La problemo, kion mi vidas, estas ke pro la adicio de du neŭtralaj vortoj "koro" kaj "amiko", ili estas transformata al virseksa vorto. Ĉi tio la Fundementon de Esperanton kontraŭas malgajo.gif.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-27 16:54:49

Rodrigoo:virkoramiko
Ĉu ne estus preferinda uzi korviramiko anstataŭ?

Notinda laŭ mi estas tio, kion diris Mutusen: praktika uzo de Esperanto faris ke ofte koramiko estas vira. La nura kielo kontraŭdiri tion estus pruvi, ke fakte neniu aŭ preskaŭ uzas tiun vorton tiamaniere. Aliflanke, juĝi pri l' ĝusteco aŭ malĝusteco de tia uzo neniel helpus nin klarigi ĉu aŭ ne ĝi estas kutima esprimmaniero.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-decembro-29 22:05:54

Ĉu ne pli bone uzi neologismojn umiko/umikino?

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-29 23:18:04

Rodrigoo:virkoramiko
Filu:Ĉu ne estus preferinda uzi korviramiko anstataŭ?
tomasoavro:Ĉu ne pli bone uzi neologismojn umiko/umikino?
Ĉu tio vere estas taŭga respondo al la demando? Mi pridemandis ne por scii, ĉu umiko pli bonas ol koramiko, sed por scii, ĉu lingve estas pli taŭga uzi korviramiko anstataŭ virkoramiko.

Tiu informo povas esti uzata ankaŭ aliloke. Ekzemple, ĉu en lernu! troviĝas virlingvohelpantoj aŭ lingvovirhelpantoj? Laŭ mi Esperanto estas ne vira sed gea lingvo, kaj konsekvente preferus la vorton lingvovirhelpanto. Tamen, mi ne certas kaj pro tio esprimis mian dubon per demando.

Reen al la supro