Lanĉo de ŝuoj
от Frankouche, 22 декабря 2008 г.
Сообщений: 92
Язык: Esperanto
horsto (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 12:22:42
Fuzzy:Tio verŝajne estas la diferenco inter ni, mi ne povas imagi tiun vian fantazion.
Imagu tian situacion: iu nenomata lando atakis Germanujon. La ĝia loĝantaro, konsistanta de homoj kiel vi, rifuzis batali kaj tuj kapitulaciis. La malamiko facile okupis tutan landon, aboliciis ĉiujn rajtojn, rekviziciis posedaĵon profite de siaj civitanoj, duonon de la loĝantaro mortigis tuj, alian parton transloĝigis en Siberion por laboregi ĝis morto. Vi eĉ ne protestos ĉar tio estos malpermesata de la okupantoj.
Mi nek kredis ke la nenomata lando tion intencas nek mi kredas ke la mondo tion permesus. Tiu povra nenomata lando tiam havus la tutan mondon kontraŭ si.
Krome, mi ĉiam legas (de la rusoj) en ĉi tiu forumo ke la rusoj estas tre pacemaj kaj neniam atakus alian landon.
Kial vi estas en Siberio, Fuzzy?
Fuzzy:Ĉu li ne estis en tiu situacio? Lia lando estis okupata de la angloj kaj li rifuzis uzi perforton, sed tamen atingis sian celon.
Kion dirus Gandhi pri la situacio?
Se vi vere serĉas heroon, jen estas unu.
Fuzzy (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 13:06:40
horsto:Fantazion? Vidu Irakon. Irano estas sekvonta.
Tio verŝajne estas la diferenco inter ni, mi ne povas imagi tiun vian fantazion.
horsto:Ĉu "la tuta mondo" multe helpis al Irako? Povra Usono, ĝi tiom suferas pro sia agresio
Mi nek kredis ke la nenomata lando tion intencas nek mi kredas ke la mondo tion permesus. Tiu povra nenomata lando tiam havus la tutan mondon kontraŭ si.
horsto:Kiu diris pri Rusio.
Krome, mi ĉiam legas (de la rusoj) en ĉi tiu forumo ke la rusoj estas tre pacemaj kaj neniam atakus alian landon.
Kial vi estas en Siberio, Fuzzy?
dobri (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 15:24:20
Fuzzy:AlfRoland, dobri, horsto -- mi ne povas kompreni, bonvolu, ripetu denove: vi ĉiuj opinias, ke oni ne devas batalante defendi sian patrolandon de malamiko, atakanta ĝin? Sufiĉas nur krii protestojn, ĵeti ŝuojn, verki kontraŭmilitajn romanojn ktp?Jes, sufiĉas. Ankaŭ mi opinias, ke Gandhi estis pli granda heroo ol ekzemple Zoja Kosmodemjanskaja.(Mi nun ne havas ideon pri pli konvena nomo, sed vi certe komprenas, kion mi volas diri.)
Jes oni povas batali kontraŭ malamiko, sed ĉiu prudenta homo konscias, ke tio ne necesas. Homa vivo valoras pli ol politikaj interesoj.
Interalie mi aprobas lanĉon de ŝuoj, ĉar tio estis klare videbla protesto. La ĵurnalisto fariĝis mondfama sen viaj grenadoj.
Fuzzy (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 15:44:18
dobri:Rememorigu al mi, bonvolu, kiamaniere Gandhi malhelpis aŭ povis malhelpi al Hitler mortigi miajn geavojn kaj sekve min mem? Mi eĉ ne demandas pri via propra libero -- verŝajne vi persone preferus vivi sub faŝistoj, sed neniun mortiginte.
Jes, sufiĉas. Ankaŭ mi opinias, ke Gandhi estis pli granda heroo ol ekzemple Zoja Kosmodemjanskaja.(Mi nun ne havas ideon pri pli konvena nomo, sed vi certe komprenas, kion mi volas diri.)
dobri:Ĉu vi ne komprenas ke se ne haltigi agresanton, la viktimoj ege multnombriĝas?
Homa vivo valoras pli ol politikaj interesoj.
dobri:Interalie mi aprobas lanĉon de ŝuoj, ĉar tio estis klare videbla protesto. La ĵurnalisto fariĝis mondfama sen viaj grenadoj.Jes, ankaŭ mi pensas ke tio estis simple sinreklama ago.
dobri (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 16:18:24
Fuzzy:Jes, vi pravas. Certe mi preferus vivi sub faŝistoj ol morti en batalo kontraŭ ili.
Rememorigu al mi, bonvolu, kiamaniere Gandhi malhelpis aŭ povis malhelpi al Hitler mortigi miajn geavojn kaj sekve min mem? Mi eĉ ne demandas pri via propra libero -- verŝajne vi persone preferus vivi sub faŝistoj, sed neniun mortiginte.
Fuzzy:Mi dubas. Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
Ĉu vi ne komprenas ke se ne haltigi agresanton, la viktimoj ege multnombriĝas?
horsto (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 17:27:17
Fuzzy:Ĉu eble vi ne memoras vian propran demandon? vi demandis:horsto:Fantazion? Vidu Irakon. Irano estas sekvonta.
Tio verŝajne estas la diferenco inter ni, mi ne povas imagi tiun vian fantazion.horsto:Ĉu "la tuta mondo" multe helpis al Irako? Povra Usono, ĝi tiom suferas pro sia agresio
Mi nek kredis ke la nenomata lando tion intencas nek mi kredas ke la mondo tion permesus. Tiu povra nenomata lando tiam havus la tutan mondon kontraŭ si.
Imagu tian situacion: iu nenomata lando atakis Germanujon. ...
Tute ne temis pri Irako.
AlfRoland (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 19:10:21
dobri:Ĉu agresantoj? Ĉu ne "amikoj" kiuj rapidis helpi?
Mi dubas. Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
dobri (Показать профиль) 30 декабря 2008 г., 20:43:09
AlfRoland:Kara Alf!dobri:Ĉu agresantoj? Ĉu ne "amikoj" kiuj rapidis helpi?
Mi dubas. Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
Vi ŝercas. Rusaj soldatoj estis amikoj nur por kelkaj komunistoj. La aliaj sciis bone, ke tiutempe okazis agresio de ekspansiema Sovetunio kontraŭ lando, kiu almenaŭ laŭ rusa politiko ŝajnis sendependa. Fakte tiutempe mia lando dependis de Sovetunio, tial la soldatoj venis "hejmen" kaj laŭ tio ili kondutis.
Fuzzy (Показать профиль) 31 декабря 2008 г., 6:04:03
horsto:Ho, nun mi vidas -- granda diferenco inter Irako kaj Germanujo: Germanujon "la tuta mondo" devas defendi, sed ne Irakon. Kompreneble, por kio vi mortu batalante -- iu alia faros tion por vi.
Imagu tian situacion: iu nenomata lando atakis Germanujon. ...
Tute ne temis pri Irako.
Fuzzy (Показать профиль) 31 декабря 2008 г., 6:16:34
dobri:Nu, tio estas diferenco inter ni.
Jes, vi pravas. Certe mi preferus vivi sub faŝistoj ol morti en batalo kontraŭ ili.
Esperu ke sekvonta via okupanto estos ne tre kruela.
Fuzzy:Ne temas pri ĉeĥoslovakia armeo. Mi ne memoras ke ĝi iam batalis kontraŭ iu okupanto.
Se ĉeĥoslovakia armeo en la jaro 1968 provus haltigi la agresanton, tiam la viktimoj ege multnombriĝus!
Temas pri Irako: ili perdis ĝis nun ĉirkaŭ 1 milionon. Usono estas ege maltolerebla de siaj propraj vivperdoj. Laŭ mia opinio, sufiĉus mortigi nur 5000 usonanojn por Usono haltigu la militon. Se irakanoj pagus eĉ per 100 siaj vivoj por 1 usonano, ili perdus nur duonon de miliono vivoj. Eĉ se imagi ke usonanoj efektive arogus aranĝi tian masakron, irakanoj savus 500 000 vivojn -- ĉu malmulte?