Til innholdet

tio, kion

fra daniel S,2008 12 22

Meldinger: 5

Språk: Esperanto

daniel S (Å vise profilen) 2008 12 22 06:14:59

Saluton,

Kial oni devas diri:
Tio, kion mi manĝas, estas bona.
sed ne: tio, kiun mi manĝas, estas bone.

Kaj oni diras:
la pomo, kiun mi manĝas, estas bona
kaj ne: la pomo, kion mi manĝas, estas bona.

Ĉu "tio" ne estas tute kiel substantivo? Mi neniam vere scias kiam uzi "kiu" aŭ "kio" en komplementa frazo; ĉu iu povas klarigi tion al mi?

Dankon.

Daniel

danielcg (Å vise profilen) 2008 12 22 08:47:58

"Tio" kaj "kio" rilatas al io nedifinita, dum "tiu" kaj "kiu" rilatas al io difinita (en ĉi tiu kazo, la pomo).

Amike,

Daniel

daniel S:Saluton,

Kial oni devas diri:
Tio, kion mi manĝas, estas bona.
sed ne: tio, kiun mi manĝas, estas bone.

Kaj oni diras:
la pomo, kiun mi manĝas, estas bona
kaj ne: la pomo, kion mi manĝas, estas bona.

Ĉu "tio" ne estas tute kiel substantivo? Mi neniam vere scias kiam uzi "kiu" aŭ "kio" en komplementa frazo; ĉu iu povas klarigi tion al mi?

Dankon.

Daniel

horsto (Å vise profilen) 2008 12 22 11:05:32

Dufoje Daniel, konfuzige. La dua Daniel pravas. Eble helpas al vi ion, kion mi trovis: Ne ekzistas pluralo de 'tio'. Se vi havas frazon kiel:
la pomo, kion mi manĝas, estas bona.
provu uzi la pluralon, kaj vi tuj rimarkos ke tio ne funkcias:
la pomoj, kio??? mi manĝas, estas bonaj.
Tial vi ne povas uzi 'kion' en tiu frazo.

Miland (Å vise profilen) 2008 12 22 11:57:15

daniel S:Mi neniam vere scias kiam uzi "kiu" aŭ "kio" en komplementa frazo
Jen kelkaj ekzemploj (el la PMEG, 33.4.1) de tio, kion Danielcg skribis:

Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato.
La domo, kiun vi aĉetis, estas malbona.

Rigardu ke viro kaj domo estas klare difinitaj.

Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis.
Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.

Rigardu ke io kaj ĉio en la lastaj ekzemploj ne estas klare difinitaj.

daniel S (Å vise profilen) 2008 12 22 12:09:38

Dankon. Ĉiuj viaj respondoj helpis min kompreni. D

Tibake til toppen