Đi đến phần nội dung

kundivido de mia hodiaŭa poemo.

viết bởi EduardusPona, Ngày 10 tháng 8 năm 2025

Tin nhắn: 1

Nội dung: Esperanto

EduardusPona (Xem thông tin cá nhân) 22:32:52 Ngày 10 tháng 8 năm 2025

Mi vian aleston malkonfidis, agnoskante vian priskribon kiel promeson. Tamen, la proponata vojiro de malbonintenca restadejo en ian ĉielan lokon, min alvokadis per poguta verŝado de pimpaj notoj.
La ĉeesto apud vi, la kunspertado de miaj esperoj, revoj kaj timoj, ŝajnis kvazaŭ ĉiu vangruĝiĝo estis tiel same kiel sindevigo.
ĉiu okulado al vi estis kvazaŭ ĵuro kune donita per viaj belkoloraj irisoj.
Mi enpensiĝis pri via promeso, ĝis mian animsenton ĝi eksimilis, pli ol ĝi similas miajn dormfantaziojn. Mi penis enkaĝigi tian gustoplenan senton, kiu mian animon skuis!
Bela fantaziado ne egalas al la plena eltiro de vera bono!

Quay lại