Naar de inhoud

Kiujn vortarojn uzas vi?

door Damir, 24 december 2008

Berichten: 7

Taal: Esperanto

Damir (Profiel tonen) 24 december 2008 04:42:57

Kiujn vortarojn? Mi uzas la Reta Vortaron, la vortaron de Lernu, Sonja's English-Esperanto Dictionary-on kiam mi serĉas malkutime uzatajn vortojn, kaj tre malofte mi uzas Traduku-on, kio estas multvorta tradukilo.

Andreo Jankovskij (Profiel tonen) 24 december 2008 14:29:32

lango.gif

Mi ankaŭ uzas "Reta Vortaro".

http://www.reta-vortaro.de/revo/

Kaj mi poiomete pligrandigas mian vortaron (E-ukraina):

http://www.ukrainio.org.ua/vortaro/

jawq81 (Profiel tonen) 25 december 2008 17:10:35

Mi ankaŭ uzas la 'Reta Vortaro' kaj la vortaro sur 'Lernu'. Sed mi ankaŭ uzas diversajn papero-vortarojn:
"Comprehensive English-Esperanto Dictionary", de Peter Benson
"Esperanto Dictionary (Eo-English, English-Eo)", de J. C. Wells (vidu http://www.amazon.com/)

Ankaŭ vi eble ŝatus "Being Colloquial in Esperanto", de David K. Jordan, kaj "Esperanto: Learning and Using the International Language", de David Richardson. Ĉi tiu libro havas Esperanto-English vortaron.

Miland (Profiel tonen) 25 december 2008 19:04:29

Mi ofte uzas Butler (Esperanto-angla) kiam Wells ne sufiĉas. PIV 2005 estas la plej bona Esperanto-Esperanto vortaro, sed bedaŭrinde multekosta.

Rodrigoo (Profiel tonen) 26 december 2008 16:26:11

Mi uzas REVO kaj Lernu. Por aliaj eksprimoj kiujn miskompreneblas per la supre menciitaj vortaroj, mi uzas PMEGO.

Sammondane,
Ĥod

tommjames (Profiel tonen) 14 januari 2009 11:34:13

CEED by Peter Benson

nikko (Profiel tonen) 14 januari 2009 11:49:55

Mi uzas vortarojn de Bokarev kaj Ŝevĉenko por StarDict. Retajn vortarojn mi malofte vizitas.

Terug naar boven