پستها: 27
زبان: Esperanto
AlfRoland (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008، 10:14:34
Lorion:Mi ne komprenas...PAG = Plena Analiza Gramatiko.
Pardonu, kio estas PAG-on?
Mi lernas Esperanton depost du semajnoj. Esperanto devas esti lernata facile, tial mi kredas, ke la plej granda tempo por kritiki, estas la tempo, kiam oni lernas ĝi.
(Mi malamas prefiksojn. Tiu estas malintuica.)
Lorion, ĉu ne estas mirinde ke vi, post nur dusemajna studado, scipovas diskuti en ĉi tiuj forumoj?
Mi proponas ke vi pritraktu la sufikson "-in-" nur lingva konvencio kiu neniel esprimas seksan malegalecon.
Kiuj ecoj igas esperanton pli facile lernebla ol naciaj lingvoj? Laŭ mi interalie jenaj faktoroj:
1. Tute regula konjugacio de verboj
2. Sistemo de "tabelvortoj" (Tio, kio, ĉio ktp)
3. Prefiksoj kaj sufiksoj.
Prefiksoj kaj sufiksoj ebligas al vi krei multajn vortojn helpe de aliaj, jam konataj.
Ekzemple: arbo-o arb-ar-o, hak-i hak-il-o.
Sukcesan lernadon de Esperanto!
Rogir (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008، 15:41:56
Filu (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008، 15:51:20
Rogir:Ĉu ne estu forumparto kie ĉiuj proponoj de reformoj skribiĝu?Mian reformproponon mi metis en la humuran sekcion antaŭ ĉirkaŭ jaro... Mi subtenus tian manieron fari, almenaŭ ĝis kreo de forumo speciale dediĉita al reformemuloj.
Sebasities (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008، 16:14:51
En la popola malnova greka ("koine"),
anthrôpos = homo,
gynê = virino,
anêr = viro.
Ĉu tiu malsimileco de la tri radikoj preventas seksiman uzadon ? Nepre ne !
Filu (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008، 17:07:27
Alia ekzemplo: nigrulo. Laŭ multaj lingvoj, ĝi estas tre malamika vorto. Ĝi tamen signifas nur "nigrulo", ĉu ne? Sed ties uzaĉo per rasistoj aldonis al la vorto fian econ. Pro tio en multaj lingvoj oni kreis novan pli neŭtralan vorton por forigi tiun malbonecon. Tio estas ja respektinda, sed laŭ mia scio, oni ne tiel malbone traktis la vorton "patrino" en la Esperanta komunumo, ke indus enrubujigi ĝin kaj adopti novan esprimon por ĝi. Plu nuntempe estas laŭ mi plene respektema pridiri sian edzinon: "Ŝi estas la patrino de miaj infanoj". Ĉu ne?
nikko (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2008، 20:58:51
Fakte se reformi esperanton direkte al nubeca egaleco, kaj postuli de lingvo, ke ĝi ne povu esprimi diskriminacion kaj ofendojn, ni rezulte havos ion similan al Novparolo el "1984".
Ĉu esperanta vorto "negro" ankaŭ estas malpermesinda? Laŭ mi, malpermesi vortojn estas pinto de marasmo Nu ekzemple vi malpermesos ĝin, iukaze homoj pensos ĝin se volos.
nikko (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2008، 21:04:39
En rusa lingvo estas tri apartaj vortoj por homo, viro kaj virino
Ĉelovek
Muĵĉina
Ĵenŝĉina
Sed kiam oni parolas al junulo oni diras "Molodoj ĉelovek"="Juna homo", sed tia uzo rilate ino estus ne nur stranga, sed malregula
nikko (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2008، 21:04:39
Filu (نمایش مشخصات) 28 دسامبر 2008، 21:35:24
nikko:Nur parolanto aldonas sencon al frazo, li aldonas seksismon, rasismon ktp.Ĉefe mi aprobas. Tamen kelkfoje homoj el la pasinteco fiigis kelkajn vortojn kaj pro tio ties senco vastiĝis. Antaŭ nia naskiĝo kaj tempo, tiuj vortoj fariĝis malpli neŭtrala ol ili estis.
Ja la parolanto povas aldoni pli vastan sencon al frazo, sed se multaj poste uzus tiun saman vastigitan sencon, la prasenco povus fariĝi malsama. Kiam vorto fiiĝis, laŭ mia sperto en la franca kaj la angla, estas kutime ege malfacile rebonigi ĝin.
nikko:Lingvo tute ne kulpas.Tute konsentas mi! Homo kulpas, sed neniel la lingvo.
kaha (نمایش مشخصات) 23 ژانویهٔ 2009، 1:48:28
En la franca, "patro" estas "père" kaj "patrino", "mère". Bonvolu noti kiel similaj ili aperas... Sed el ĉiuj franclingvanoj, kiujn mi renkontis (kaj m ja multege renkontis), neniu ie ajn starigis al mi kiel trompema estas tia proksimeco inter la du vortoj. Ni nur apogas la fakto, ke ili estas tio, kio ili estas.tamen la unua certe ne estas derivaĵo de la alia.
kaj en multaj lingvoj tiuj 2 vortoj similas pro soneco, sed ne pro deveno nek pro deriviĝo.
2. Sistemo de "tabelvortoj" (Tio, kio, ĉio ktp)tabelvortoj ne igas la lingvon pli facila, laŭ psikolingvistikaj kialoj. Mi universitate faris eksperimenton pri tiu afero.
mi petis ke pluraj grupoj da personoj lernu tielajn vortojn el pluraj lingvoj:
1. tabelvortoj de esperanto, kiu estas sufiĉe regulaj
2. tiuj de la korea, kiuj estas regulaj sed iom malpli vastaj ol en esperanto
3. tiuj de la amaziĥta lingvo, kiuj estas tute malregulaj (kiel en multaj lingvoj, fakte)
Kaj klare aperis estis malsameco inter tiuj rezultoj.
Fakte, la kialo estas ke la cerbo ne enhavas la tabelenirojn (ti- ĉi- neni- ktp. kaj -o -a -am ktp.), sed la tutaj vortoj (tiam, neniu, ĉie, ktp.) pro la simpla kialo ke ili tro oftas fraze kaj ke ne eblas disvastigi la teĥnikon al aliaj vortoj (ekzemple: *aliam, *tutial, *mies, ktp...).
Tamen kelkfoje homoj el la pasinteco fiigis kelkajn vortojn kaj pro tio ties senco vastiĝis. Antaŭ nia naskiĝo kaj tempo, tiuj vortoj fariĝis malpli neŭtrala ol ili estis.mi pensas ke mi samopinias, tamen mi ne sukcesas elkapigi ekzemplojn. Havus vi ĉu iujn?
Kiam vorto fiiĝis, laŭ mia sperto en la franca kaj la angla, estas kutime ege malfacile rebonigi ĝin.ĉu ankaŭ tiam vi havas ekzemplojn? pli klarus ja.