Al la enhavo

Enigmo por la semajnfino: kial ne aresto?

de Miland, 2009-januaro-02

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-02 13:10:55

Virino ne havis ŝian aŭtoveturan permesilon. Ŝi ne haltis kie la vojo transiris fervojon, kaj poste ŝi ne rigardis unuvojan ŝildon kaj iris dum tri vojkruciĝoj kontraŭ la ĝusta direkto laŭ la trafikŝildo. Policanoj vidis ŝin, sed ili ne arestas ŝin. Ŝi ne konis policanon aŭ iu ajn gravulon, nek estis faranta filmon aŭ alian spektaklon. Kial ŝi ne arestiĝis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-02 13:31:20

Ŝi iras piede ! rideto.gif

Rogir (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:37:09

Ŝi jam sidis en malantaŭo de policaŭto aŭ ambulanco.

Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:42:03

Frankouche:Ŝi iras piede ! rideto.gif
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Frankouche (Montri la profilon) 2009-januaro-02 14:50:45

Miland:
Frankouche:Ŝi iras piede ! rideto.gif
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*
Dankon, dankon por la verda ŝtelo rideto.gif
Nun, mi havas ĝin !! lango.gif

Reen al la supro