לתוכן העניינים

Enigmo por la semajnfino: kial ne aresto?

של Miland, 2 בינואר 2009

הודעות: 5

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 2 בינואר 2009, 13:10:55

Virino ne havis ŝian aŭtoveturan permesilon. Ŝi ne haltis kie la vojo transiris fervojon, kaj poste ŝi ne rigardis unuvojan ŝildon kaj iris dum tri vojkruciĝoj kontraŭ la ĝusta direkto laŭ la trafikŝildo. Policanoj vidis ŝin, sed ili ne arestas ŝin. Ŝi ne konis policanon aŭ iu ajn gravulon, nek estis faranta filmon aŭ alian spektaklon. Kial ŝi ne arestiĝis?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Frankouche (הצגת פרופיל) 2 בינואר 2009, 13:31:20

Ŝi iras piede ! rideto.gif

Rogir (הצגת פרופיל) 2 בינואר 2009, 14:37:09

Ŝi jam sidis en malantaŭo de policaŭto aŭ ambulanco.

Miland (הצגת פרופיל) 2 בינואר 2009, 14:42:03

Frankouche:Ŝi iras piede ! rideto.gif
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

Frankouche (הצגת פרופיל) 2 בינואר 2009, 14:50:45

Miland:
Frankouche:Ŝi iras piede ! rideto.gif
Gratulon! Vi pravas, kaj gajnas la verdan stelon:

*
Dankon, dankon por la verda ŝtelo rideto.gif
Nun, mi havas ĝin !! lango.gif

לראש הדף