Mergi la conținut

Sekvo de "Kion vi pensas pri tiu persona nomo?"

de muriel_de_liege, 3 ianuarie 2009

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

muriel_de_liege (Arată profil) 3 ianuarie 2009, 10:04:32

Kian nomon ĉu vi preferas:

Nuria aŭ Nurja?

Ĉu iu capablas diri al mi kie estas la akcento en "Nurja"? (mi ne certas)

Kial?

Dankon al vi.

Miland (Arată profil) 3 ianuarie 2009, 10:26:17

Ŝajne vi intencis tajpi "kapablas". Miaopinie, la akcento estas sur la silabo "Nur", do Nur-ja, ĉar la nomo estas Esperantigita.

Sebasities (Arată profil) 3 ianuarie 2009, 12:56:04

En EsperAnto, la antaŭlAsta vokAlo ĉIam(1) hAvas la akcEnton. J kaj Ŭ ne estAnte vokAloj, Oni do hAvas : "NurIa" aŭ "NUrja".

(1) Krom se vi Uzas apostrOfon : tIam, la akcEnto Estas kIe ĝi Estus normAle. EkzEmple : apostrOfo, apostrOf' ; forUmo, forUm' ; ktp.

muriel_de_liege (Arată profil) 3 ianuarie 2009, 13:08:33

Miland:Ŝajne vi intencis tajpi "kapablas".
Jes, vi pravas. Dankon al vi.

muriel_de_liege (Arată profil) 3 ianuarie 2009, 13:11:41

Sebasities:En EsperAnto, la antaŭlAsta vokAlo ĉIam hAvas la akcEnton. J kaj Ŭ ne estAnte vokAloj, Oni do hAvas : "NurIa" aŭ "NUrja".
Dankon al vi. Mi konas la regulon pri akcento sed mi ne certis kiel diri "Nurja". Mi divenis "NUrja", sed mi ne certis.

Dankegon al vi.

Andrej Kurtenkov (Arată profil) 3 ianuarie 2009, 18:26:34

"Nurja" estas pli tenera ol "Nuria". rido.gif

muriel_de_liege (Arată profil) 4 ianuarie 2009, 13:47:20

Andrej Kurtenkov:"Nurja" estas pli tenera ol "Nuria". rido.gif
Ŝajnas ke mi elektas Nurja, do. lango.gif
dankon

Înapoi mai sus