Al la enhavo

LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON

de spiritualdigest, 2009-januaro-04

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

aaronibus62 (Montri la profilon) 2009-januaro-07 13:26:59

Al spiritualdigest, mi devas diri, respondu al la vortoj de aliaj homoj! Ne simple prediku sen respondo al aliuloj! Grava problemo inter kristanoj estas esprimi siajn kredojn sen aŭskultado al la vortoj de siaj aŭdantoj, ĉu akceptemaj aŭ ne... Sed tio ŝajnas pli vera pri ĉiu homo en Usono, escepte de Barack Obama.

aaronibus62 (Montri la profilon) 2009-januaro-07 13:33:12

Grava bedaŭro estas manko de forumoj krom Lernu! por esprimi ideojn, esprimojn kaj opiniojn preter la ĉefa celo de Lernu! Certe
kelkaj esperanto-forumoj ekzistas, sed apenaŭ iu uzis ilin...
La malsukcesiĝo de Amikumu, kaj la malplimulto da novaj mesaĝoj en Ipernity ne helpas la motivon...

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-januaro-07 14:28:08

Mi, defendas lian rajton diri kion ajn li volas, tio estas ĉies rajto. TAMEN, miopinie, nek li - nek neniu - rajtas diri kion taŭgas aŭ ne al ies ajn vivoj. Se iu, laŭ sia kredo, benas min, mi dankas, ĉar estas siakrede, kaj mi ne rajtas kontesti la verecon. Sed neniu rajtas acerti ion damnan ajn pri mia vivo.

Sammondane,
Ĥod

orthohawk (Montri la profilon) 2009-januaro-07 22:44:36

aaronibus62:Spiritualdigest rajtas esprimi siajn
Mi ne neas tion (Bonvolu notu tre bone ke mi NENIAM diris al li foriru), sed kiam liaj "spiritualaj vortoj" ne estas akompanitaj per dialogo kaj speciale eĉ maltraktas la celon de la grupo, ĝi estas spamo. Kompreneble, ĉi-tie tiu ne veras; ni povas paroli pri io ajn. Sed estas "historio" kun ĉi tiu viro en variaj fakaj au lokaj grupoj, kie li faris nenion kiun traktis la grupo; nure poŝtumis liajn "vortojn." Nomu min paranojan, sed nek mi ŝatas lin nek li al mi plaĉas. Mi bedauras, se iu estos ofendita pri tio, sed jen ĝi estas.

sinjoro (Montri la profilon) 2009-januaro-08 12:14:45

Kredu al mi kara orthohawk ke mi estos la unua kiu markos liajn mesaĝojn kiel spamo kaze de lia ripetado de samaj anoncoj ridulo.gif

josell (Montri la profilon) 2009-januaro-09 01:14:32

Rodrigoo:Neniu rajtas aŭdace provi plibonigi mian vivon, kontraŭe al mia volo, nek vi rajtas diri al aliuloj tion kio gravas aŭ ne laŭ iliaj vidpunktoj. Kontroliĝu.

Sammondane,
Ĥod
La naturo kaj socio povas plimalbonigi aŭ plibonigi vian vivon kaj la mian; ankaŭ la Dio povas.

josell (Montri la profilon) 2009-januaro-09 01:38:26

AlfRoland:Mi opinias ke via preĝejo estas pli taŭga loko por predikado ol ĉi tiuj forumoj. En la forumoj bonvolu diskuti.
Via logiko: "Mi pensas ke la esperanta kongreso estas pli taŭga ejo por esperanto ol interreto."

Dominique (Montri la profilon) 2009-januaro-09 03:16:35

Rodrigoo:
orthohawk:Ĉu ni komprenu, ke via ĉeesto tie ĉi signifas, ke vi estis forigita de ĉiuj aliaj esperanto-grupoj surrete pro via troa spamo?
Tiukaze alvenis tempon por lia sekva forigo, ĉu ne?

Sammondane,
Ĥod
Mi konsentas. Tiu ulo jam delonge spamadas multajn Esperantajn dissendlistojn, kaj nun eĉ ĉi tiu forumo. Lia rubaĵo nur forigindas.

Dominiko.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-januaro-09 19:17:05

josell:
Via logiko: "Mi pensas ke la esperanta kongreso estas pli taŭga ejo por esperanto ol interreto."
Ne estas mia logiko, kaj vi ŝajne malhavas logikon!

josell (Montri la profilon) 2009-januaro-10 04:25:46

AlfRoland:
josell:
Via logiko: "Mi pensas ke la esperanta kongreso estas pli taŭga ejo por esperanto ol interreto."
Ne estas mia logiko, kaj vi ŝajne malhavas logikon!
Ja estas via logiko, ĉar vi pensas ke la religio, laŭ via vortoj, devas esti nur en preĝejoj. Aŭ ĉu mi miskomprenis viajn vortojn? Se tiel estis, pardonu -bonvolu- min.

Reen al la supro