LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON
de spiritualdigest, 2009-januaro-04
Mesaĝoj: 34
Lingvo: Esperanto
rubulo (Montri la profilon) 2009-januaro-10 13:08:58
Miland (Montri la profilon) 2009-januaro-10 20:03:44
josell:Se mi komprenis AlfRoland ĝuste, li parolis pri ne religio sed tipo de agado taŭga por forumo. Longa prediko ne taŭgas por libera diskuta forumo kiel ĉi tiu. Ĝi apartenas al preĝejo kie ĝi estas atendita. Ilia celo estas forti konvinkojn, ne proponi debatindaĵojn. En forumoj oni supozas, ke neniu scias la tutan veron, alie ne necesus diskuto.AlfRoland:Ja estas via logiko, ĉar vi pensas ke la religio, laŭ via vortoj, devas esti nur en preĝejoj. Aŭ ĉu mi miskomprenis viajn vortojn? Se tiel estis, pardonu -bonvolu- min.josell:Ne estas mia logiko, kaj vi ŝajne malhavas logikon!
Via logiko: "Mi pensas ke la esperanta kongreso estas pli taŭga ejo por esperanto ol interreto."
Ideoj mem ne estas tabuaj, sed en forumo ili estas diskuteblaj, debateblaj, kaj ekzameneblaj de vidpunkto alia ol tio de la predikanto.
josell (Montri la profilon) 2009-januaro-11 04:27:27
Miland:Mi pensis ke ĉi tiu forumo prias vid-punktojn ajnajn kaj ne nuraj.josell:Se mi komprenis AlfRoland ĝuste, li parolis pri ne religio sed tipo de agado taŭga por forumo. Longa prediko ne taŭgas por libera diskuta forumo kiel ĉi tiu. Ĝi apartenas al preĝejo kie ĝi estas atendita. Ilia celo estas forti konvinkojn, ne proponi debatindaĵojn. En forumoj oni supozas, ke neniu scias la tutan veron, alie ne necesus diskuto.AlfRoland:Ja estas via logiko, ĉar vi pensas ke la religio, laŭ via vortoj, devas esti nur en preĝejoj. Aŭ ĉu mi miskomprenis viajn vortojn? Se tiel estis, pardonu -bonvolu- min.josell:Ne estas mia logiko, kaj vi ŝajne malhavas logikon!
Via logiko: "Mi pensas ke la esperanta kongreso estas pli taŭga ejo por esperanto ol interreto."
Ideoj mem ne estas tabuaj, sed en forumo ili estas diskuteblaj, debateblaj, kaj ekzameneblaj de vidpunkto alia ol tio de la predikanto.
Polaris (Montri la profilon) 2009-januaro-11 05:45:16
Dankon, kaj Feliĉan Novjaron!
Troy
spiritualdigest:Estimataj,
LA ETERNULO PLIBONIGOS VIAN VIVON
"Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo. Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis" (Jesaja 40:4-5).
Denove, mi deziras al vi feliĉan kaj prosperan novjaron (2009). Mi bazu mian unuan predikon por la jaro sur la preĝoj (adapto de Jesaja 40:4-5) kiujn mi dissendis je la unua tago de la jaro.
Oni jam interpretis ĉi tiujn profetajn diraĵojn de Jesaja multerimede. Kelkaj interpretas kaj aplikas ilin al la Izraela popolo kiu estis tiam en spirita dezerto. Aliaj komprenas ilin kiel aludon al Johano la Baptisto kiu venis por prepari la vojon por la Mesio. Ankorau, aliaj aplikas ĉi tiujn diraĵojn al la estonto kiam Jesuo Kristo venos por regi sur la tero. Kiun ajn interpreton oni adoptas, la diraĵoj ne estas lauvortaj, sed figuraj.
En la Anktiva Oriento, reĝoj sendis heraldojn antau si je vojaĝo por forigi obstaklojn, fari digvojojn sur valoj, kaj malaltigi montetojn. Oni faris ĉi tion por glatigi la vojojn kie la reĝoj pasos. Estas kiel fari seriozan preparon por grava vizitanto. Ĉi tiu preparo malkaŝos la gloron de Dio kiu estos manifestita al ĉiu karno. Ĉi tio certe plenumiĝos ĉar Dio jam diris ĝin, kaj tion kion Li jam diris Li faros, kaj tion kion Li jam parolis Li plenumos.
Ĉi-novjare, la Eternulo glatigos vian vivon. Li glorigas Sin je via vivo ĝis homoj malproskimaj kaj apudaj vidos ĝin kaj laudos Lin pro tio kion Li faros je via vivo. Kielmaniere vi volas ke ĉi tio plenumiĝu? Li faros ĝin ĉar Li jam diris ĝin! Tamen, vi devas cedi vin al Lia glatigo. Vi devas kunlabori kun Li. Li plibonigos vian
vivon je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Trold (Montri la profilon) 2009-januaro-11 14:00:09
rosto (Montri la profilon) 2009-januaro-17 03:03:42
Vidu popon uzantan multekostan aŭton, kaj komprenu, ke "la eternulo" vere povas plibonigi ies vivon.
Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-17 04:00:54
rosto:Spiritualdigest skribis, ke li estas pastoro. Pastoro estas homo, kiu profesie lukras per ilia "opinio".Vidu ankaŭ Benny Hinn.
Vidu papon uzantan multekostan aŭton, kaj komprenu, ke "la eternulo" vere povas plibonigi ies vivon.
Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-17 04:16:24
La aŭtoro de Hoŝea 13:16: Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
josell (Montri la profilon) 2009-januaro-18 05:04:52
rosto:Spiritualdigest skribis, ke li estas pastoro. Pastoro estas homo, kiu profesie lukras per ilia "opinio".Sportisto estas ulo kiu lukras per ne-utilaĵoj... kaj la sportistoj gajnas pli ol sciencistoj kaj religiisto0j.
Vidu popon uzantan multekostan aŭton, kaj komprenu, ke "la eternulo" vere povas plibonigi ies vivon.
Tamen. ne ne-kredant-uloj ne kritikas sportistojn, ĉu?
Pli-bone, unue pensu, poste kritiku.
Iĉo (Montri la profilon) 2009-januaro-18 09:01:10
josell:Sportisto estas ulo kiu lukras per ne-utilaĵoj... kaj la sportistoj gajnas pli ol sciencistoj kaj religiisto0j. Tamen. ne ne-kredant-uloj ne kritikas sportistojn, ĉu?Via analogeco lamas.
Sportado ja ne utilas, sed ĝuigas multajn spektantojn. La sama ja povas diriĝi pri religiistoj, sed neniu devigas nin spekti sporton kiel oni devigas nin aŭdi, legi, kaj vivi religiaĵojn. Kaj neniu publike instruas ke oni suferos kaj (ĝuste!!) suferu pro manko da sporta intereso, kaj neniu volas devigi ke ĉiuj vivu laŭ la reguloj de iu sporto. Kaj neniu per senĉesa kritikado klopodas silentigi tiujn, kiuj ne aparte ŝatas sporton.
Tiuj estas kialoj por kritiki religiajn kredojn, kie ili trudas ĝin al nevolantuloj. Se pri sporto ankaŭ fariĝus la saman, ni do kritikus.
josell:Pli-bone, unue pensu, poste kritiku.Li ja almenaŭ pensas. Ĉu vi ankaŭ ĝin faras, ĝi certe ne jam evidentis.