Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2010-marto-28 05:11:19
Favorkora donaco plej ofte mona, kiel helpo al malriĉulo:
用以幫助窮人的善心資助, 通常是金錢.
Almozuloj ofte sidas apud la pordo de la preĝejo kaj petadas almozon.
乞丐往往坐在廟口求人施捨.
Almozoj ne malriĉigas.
施捨不會使人窮.
Mi neniam povus almoz(pet)i.
我永遠無法求人施捨.
Tiuj homoj vivas almoze.
那些人靠乞討過活.
Almozpetanto sinĝena restas kun sako malplena.
自我設限的乞討者將留守空空的袋子.
Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo.
生活不懂算計, 不久即將行乞.
Li estas almozdonema - volonte kaj malavare donanta almozojn.
他善施捨 - 情願並慷慨施給.
manlajo (Montri la profilon) 2010-marto-29 07:26:41
1. Havanta nek komenciĝon nek finiĝon:
沒有開始, 也沒有結束
Laŭ Spinozo, materio estas same eterna, kiel spirito.
依照 Spinozo 的說法, 物質一樣是永恆的, 就如同精神.
Eterneco estas unu el la plej ĝenerale rekonataj atributoj de la dioj.
永恆是諸神最廣被認同的屬性之一.
2. Havonta neniun finiĝon:
將不會有結束
Tiam ni ĝuos eternan feliĉon.
那時我們將享受著永恆的幸福.
Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne.
快樂既不會, 哀愁也不會永遠不變的.
Por sperto kaj lerno ne sufiĉas eterno.
經驗和學習永遠都是不足的.
La pentristo eternigis ŝian belecon en siaj pentraĵoj.
畫家把她的美麗永存在他的畫作之中.
3. Tiel longa, aŭ ripetata, ke oni ne antaŭvidas finon:
如此之長久或重複, 以至無法預見其結束
Inter ni komenciĝis eterna milito.
我們之間開始了永無休止的爭戰.
manlajo (Montri la profilon) 2010-marto-30 06:57:30
1. Resti, nenion farante, por refreŝigi siajn fortojn:
歇息, 什麼也沒做, 以恢復力氣
Mi multe laboris kaj poste decidis iom ripozi.
我已工作很多, 後來決定稍事休息.
Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas.
太多休息, 就得行乞.
Laboro finita, ripozo merita.
完成工作, 值得休息.
Li laboradas senripoze, ĉar li volas enspezi pli multe da mono.
他工作不息, 因為他想賺很多錢.
Freŝa aero iomete ripozigis mian cerbon.
新鮮的空氣多少讓我的腦子得以休息.
2. Senmove kviete kuŝi:
靜躺不動
Lia kapo ripozis sur mia brusto.
他的身子停靠在我的胸上.
3. Resti morte kuŝanta:
死臥安息
Li (mortinto) ripozu trankvile!
願他 (死者) 安息!
Ĉi tio estas lia ripozejo por eterne.
這是他永恆安息之處.
manlajo (Montri la profilon) 2010-marto-31 00:12:29
1. Demando, prezentanta divenotaĵon per intence malklaraj dusencaj esprimoj:
故意以意義不清的方式呈現供人猜測的問題
Se vi solvos la enigmon, vi povos eniri la urbon.
如果你解了那個謎, 你就可以入城.
2. Malklara, malfacile komprenebla afero:
不清楚, 難以理解的事
Atlantido estas unu el la plej malnovaj enigmoj por la homaro.
阿特蘭堤斯是人類最古老的謎之一.
Io enigma estis en lia rigardo.
他的眼神裡有著謎樣的東西.
La solvon de la vortkrucenigmo vi trovos en la venonta numero de la gazeto.
字謎的答案將在本雜誌的下一期刊出.
manlajo (Montri la profilon) 2010-aprilo-01 04:58:00
Malproksimiĝi unu de la alia (se paroli pri direktoj, linioj aŭ radioj):
彼此分開 (指方向, 線條, 或光線)
Kiam fasko da paralelaj radioj trairas vitran lenson, kies rando estas pli dika ol la centro, la fasko diverĝas.
當平行的光束穿過其邊緣厚於中心的玻璃鏡頭時, 光束會發散.
Post la diskuto la opinioj ankoraŭ pli diverĝis.
討論之後意見更發散了.
Dum leciono pri fiziko ni esploris diverĝan faskon.
物理課時, 我們實驗光束的發散.
Diverĝigeco estas mezurata propreco, kiun havas lenso por diverĝigi.
發散性是指發散鏡頭所具有的經測量而得的特性.
manlajo (Montri la profilon) 2010-aprilo-03 15:19:43
1. Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro:
從禁錮自我釋放; 跑開而成功地避免
La krimulo eskapis el malliberejo.
罪犯從監獄逃離.
Serĉo de la eskapintoj estas efektivigata.
對逃犯的搜尋已啟動.
Oni eksciis pri lia eskapo nur la sekvan tagon.
到了次日人們才知道他的逃離.
2. Provi forgesi la vivtenajn zorgojn, la sintrudantan realaĵon:
試著忘去生活上的關照或必要的現實面
Romantikismo estas nur provado eskapi burĝajn malnoblaĵojn.
羅曼帝克主義不過是試圖規避平民階級的庸俗.
manlajo (Montri la profilon) 2010-aprilo-03 15:21:18
1. Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aŭ vereco de io:
不確定某事的存在性, 事實性, 或真正性.
Mi dubas pri ŝia amo.
我懷疑她的愛.
Lia fideleco estas dubinda.
他的忠誠度可疑.
Vi posedas nedubeblan talenton.
你擁有無可置疑的天份.
Sendube vi estas prava.
無疑地, 你是對的.
2. Ne scii, heziti kredi, ĉu io okazos aŭ ne:
不知或不確信某事是否會發生
Mi forte dubas, ke oni akceptos nian proponon.
我大為懷疑, 我們的提議會被接受.
Dubo gardas kontraŭ risko.
懷疑可保障免於風險.
Granda parolisto estas duba faristo.
偉大的演說家是可疑的實行家.
Li dubas pri multaj aferoj - li estas dubema.
他懷疑很多事 - 他是多疑的.
manlajo (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 07:24:21
1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi flarsenson:
散出看不到但可以刺激嗅覺的身體物質
Odoras je brasika supo.
聞起來是甘藍湯的氣味.
Kiu mem sin gloras, malbone odoras.
自我榮耀者, 渾身臭氣.
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
沒有氣味的錢, 說不出來源.
Li ĝuis ŝian bonodoran korpon.
他享受著她的體香.
Mi ne sentas la odoron de la manĝo, ĝi ŝajnas esti senodora.
我沒感覺到食物的氣味, 它好像是沒氣味的.
2. Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi:
呈現某種特質, 顯得, 看起來, 意味著
Via reveno tiel malfrue odoras perfidon!
你那麼晚回來, 暗示著不老實!
Lia oferto estis agrablodora.
他的提供散發著愉快的氣味.
Tiu lando malbonodoriĝis.
那個國家變臭了 [風評差].
manlajo (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 03:50:37
1. Forpreni kaj alproprigi al la ŝtato per justica aŭ administra proceduro por puni iun:
以法律或行政程序取走或納為國有, 作為懲罰
Oni konfiskis kontrabandaĵon.
他們沒收了走私品.
Oni ordonis konfiskon de posedaĵoj de elmigrintoj.
他們命令沒收外移者的財產.
2. Forpreni de iu laŭ rajtigita aŭtoritato ion malpermesitan aŭ senrajte posedatan:
依正當權責取走某人的違禁品或不當的擁有品
Mi konfiskis tranĉilon de infano por ke li ne vundiĝu.
我沒收孩子的刀子, 免得他受傷.
Ili perdis multe da mono pro la konfisko de nepermesataj lumdiskoj.
因為違禁光碟的沒收, 他們損失了很多錢.
manlajo (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 03:02:51
Decidiĝi favore al unu afero aŭ ago post komparo kun alia:
和其他的比較後, 決定較喜好某一事務或行動
Mi preferas bananojn ol pomojn.
我較喜歡香蕉甚於蘋果.
Mi preferis tion ne fari.
我寧可不作那個.
La instruistino havas preferon por li.
老師對他有偏愛.
Aĉetu kuketojn prefere al bombonoj.
請買餅干, 那將比買糖果好.
Mona donaco estas preferinda.
金錢的提供尤佳.
Nia domo havas preferindecon, ke ĝi ebligas vendi ĝin kontraŭ granda monsumo.
我的房子有令人想要之處, 它能賣到好價格.