Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.
每日一詞 Vorto de la tago
manlajo, 2006 m. gruodis 1 d.
Žinutės: 1902
Kalba: 简体中文
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 26 d. 22:23:46
1. Apartenanta ekskluzive al iu aŭ al io:
專屬於某人或某物
Esperanto estas propra apartenaĵo de neniu nacio.
世界語不專屬於任何民族.
Propra opinio ne estas leĝo por alia.
自己的意見不是別人的法律.
Tio apartenas propre al mi.
那個專屬於我.
La rido estas propraĵo de la homo.
笑是人所獨有的.
Ŝi proprigis al si miajn manierojn!
她把我的方法據為她的.
Ne miksu vin en malproprajn aferojn.
不要把你涉入他人的事務.
2. Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio:
專屬於提及之主語
Tio estas mia propra infano.
那是我自己的小孩.
En la propra sia domo ĉiu estas granda homo.
在自己的房子裡, 每人都是大人物.
(Ankaŭ 2007-01-09)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 27 d. 11:44:14
Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla:
透光而不能透視的
Lumo penetris la akvon kaj ĝi iĝis diafana.
光穿透水, 而水成為半透明的.
Diafaneco estas unu el plej gravaj proprecoj de la papero.
紙的最主要特性是其半透明性.
En maldiafana lago ni povis vidi neniun fiŝon.
全不透光的湖裡, 我們看不到任何魚.
(Ankaŭ 2007-01-10)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 28 d. 04:45:21
1. Ĉiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno:
榖穗上的每粒果實
Avino ĵetis iom da grajnoj al siaj kokinoj.
祖母扔一些榖粒給她的母雞們.
Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon.
連瞎母雞也能找到榖粒.
Mi tre ŝatas manĝi grajnaĵon el freŝaj grajnoj.
我很喜歡吃用新鮮稻米煮的粥.
Venis tempo por disgrajnigi vinberaron.
已到了把葡萄串拆成散粒的時間.
(Ankaŭ 2007-01-11)
La maizo jam grajniĝas.
玉蜀黍已拆散成玉米粒.
2. Ĉiu seka semo aŭ frukto, prezentanta etan volumenon:
呈現小量體的各個種籽或水果
Kion vi intencas fari kun tiuj grajnoj de pomo?
你想用這些蘋果籽作什麼?
3. Malgranda globa objekto, simila al vegetaĵa grajno:
如同榖粒般的小顆物體
Sur la fundo de la rivero troviĝas grajnoj da oro.
在河床上有金粒.
Grajneto da vitro penetris en mian okulon.
玻璃細屑刺進了我的眼睛.
La sablo estas grajneca.
沙子是顆粒狀的.
4. Tre malgranda kvanto da io:
小量的某物
Vi ne havas en la kapo eĉ unu grajnon da saĝo!
你的頭殼裡沒有一絲絲的聰明才智!
(Ankaŭ 2007-01-11)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 29 d. 03:59:44
1. Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton:
看得到摸不到的形象, 一般認為是逝者的再現
Mi vidis la fantomon de mia mortinta amiko!
我看到我朋友的幽靈!
La fantoma kastelo timigis ĉiujn loĝantojn de tiu loko.
那個鬧鬼的城堡讓當地所有居民都害怕.
2. Bildo sen realeco, nura ŝajno:
沒有實質只是好像有的圖像
Tio estis nur sonĝa fantomo.
那只是個夢中的幻像.
La ŝipo trankvile, kvazaŭ fantome glitis sur la ondoj.
船靜悄悄地, 有如幽靈般地滑行於波濤上.
Tra Esperantujo fantomas diversaj onidiroj pri tio.
在世界語國度裡, 對那件事流傳著各種各樣的說法.
(Ankaŭ 2007-01-12)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 30 d. 06:34:27
1. Glaciiĝinta pluvo, falanta dense en grajnoj:
密集落下的化成冰的雨粒
Hajlo difektos niajn kreskaĵojn!
冰雹損了我們的作物!
Estas tia hajla pluvego kaj ili ne havas ombrelon!
是那樣如冰雹的大雨, 而他們沒有傘!
Ekstere hajlas.
外面在下冰雹.
La hajlero rapide degelis en miaj manoj.
冰雹顆粒很快在我雙手中融了.
Ĉi tiu hajleto min ne timigos!
這個小冰雹將嚇不了我.
2. Densa falado de rondaj aĵoj:
密集落下的圓粒物
Kiam vi estos en tiu montaro, atentu la ŝtonan hajlon.
當你到那山脈, 要注意落下的碎石.
(Ankaŭ 2007-01-13)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. gegužė 30 d. 06:36:08
1. Malfacile paŝanta pro kripleco de kruro aŭ piedo:
因腿或腳的殘障而不良於行
Li estas denaske lama.
他生來就跛足.
Atendi bonan veteron kaj laman kurieron.
等待好天氣與跛主教.
Vi min preskaŭ lamigis!
你幾乎把我弄跛腳了!
Ridas blindulo pri lamulo.
瞎子笑跛子.
2. Tia, ke io mankas, por ke ĝi estu ekvilibra, regulira:
要平衡正常進行仍缺了什麼的
Riparu la tablon - ĝi estas lama.
修好桌子 - 它腳壞了.
La projekto estas lama - io mankas al ĝi.
方案仍不齊全 - 它仍缺些東西.
Io lamas en nia movado.
我們的運動中仍缺了什麼.
La afero iras lame.
這個事殘缺地進行著.
(Ankaŭ 2007-01-14)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 1 d. 03:26:33
1. Frapi, por tranĉi per bato de akra ilo:
以銳器擊打以便切開
Mia patro estas (arbo)hakisto.
我父親是伐木工.
Li ofte hakas grandajn arbojn per hakilego.
他常用巨斧砍大樹.
Nek por baki, nek por haki.
既不為烘烤, 也不為砍伐.
Unu hako kverkon ne faligas.
一斧砍不倒橡樹.
Hakado de ligno donas lignerojn.
劈砍木柴得到木塊.
Patrino haketas cepojn per haketilo.
母親用小剁刀剁洋蔥.
Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo.
斧頭是利的, 但樹枝並不退縮.
Mi dehakis kelkajn branĉojn de piceo por fari Kristnaskan bukedon.
我砍幾枝雲杉來作聖誕花束.
2. Difekti aŭ detrui, kvazaŭ per batado de hakilo:
有如用砍攻擊而損壞
La hajlo hakis la rikoltojn.
冰雹損壞了收成.
3. Maldelikate distranĉi en apartajn, neligitajn pecojn:
粗略地砍成分開不相連的片塊
Parolante li hakas vortojn.
講話時, 他把字詞切開.
Li starigis ŝtonhakistojn, por ĉirkaŭhaki ŝtonojn por la konstruado de la domo.
他叫起採石工們, 在周圍開採石頭用以建造房子.
Ili elhakis al si vojon tra arbaro.
他們在林子裡砍開一條路.
(Ankaŭ 2007-01-15)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 2 d. 03:20:49
Tio, kion oni prenis perforte aŭ perruze:
強取或巧奪之物
Piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde.
海盜在海上及岸邊尋找掠奪品.
Ĉasado estas unu el predaj okupiĝoj, praktikeblaj kiel amuziĝo.
狩獵是一種攻奪業務, 可以當娛樂來進行.
Longe li estis en la arbaro, sed predis neniun ĉasaĵon.
他在樹林裡呆很久, 但沒捕到任何獵物.
Restis ege malmultaj balenoj pro predado.
只存在極少的鯨魚可獵殺了.
Ŝarkoj estas bonaj predantoj.
鯊魚是優秀的捕獵者.
(Ankaŭ 2007-01-16)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 3 d. 04:41:57
Kvanto da varoj, krudmaterialoj aŭ fabrikitaĵoj, disponeblaj en magazeno aŭ deponejo:
店內或倉庫中可動用的商品, 材料, 或製品的存量
La ministro devigis Coca-Cola detrui sian tutan stokon.
部長要求可口可樂銷毀全部存貨.
Bedaŭrinde la varoj, kiujn mi stokis, iĝis malpli kostaj.
遺憾的是, 我存的貨變便宜了.
La varoj estas sekure stokitaj.
商品已安全地存好了.
La oficejo funkcias ankaŭ kiel stokejo de la eldonaĵoj.
辦公室也當成出版品的存貨處了.
(Ankaŭ 2007-01-17)
manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. birželis 4 d. 03:25:54
1. Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata:
其作用能深刻感受到的
La sono estis tre intensa, ke miaj oreloj eĉ komencis dolori.
聲音很強烈, 我的耳朵甚至開始痛.
La bazaj fizikaj ecoj de lumo estas koloro kaj intenso.
光的基本物理性為色彩與強度.
La intenseco de varmego ne iĝis malpli granda.
熱的強度沒有變小.
Oni rimarkis intensiĝon de la febro ĉi-monate.
人們注意到這個月發燒轉強.
2. Kondukata kun grandaj rimedoj kaj streĉitaj fortoj:
以大手法及張力引導的
La laboro estas plej intensa matene.
工作在上午最緊張.
Oni devus pli intense pritrakti tiujn problemojn.
人們必須更用心去處理那些問題.
Ni intensigu la laboron, ĉar ni devas fini la konstruon jam post monato.
讓我們加緊工作, 因為我們必須在一個月後即完成建設.
La trafiko estas neintensa en ĉi tiu strateto.
這條巷子的交通量不大.
(Ankaŭ 2007-01-18)