Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

af manlajo, 1. dec. 2006

Meddelelser: 1902

Sprog: 简体中文

manlajo (Vise profilen) 4. jun. 2010 22.35.37

0564 INTENSA 強烈 /qiang2-lie4/

1. Tia, ke ĝia efiko estas tre vive sentata:
其作用能深刻感受到的

La sono estis tre intensa, ke miaj oreloj eĉ komencis dolori.
聲音很強烈, 我的耳朵甚至開始痛.
La bazaj fizikaj ecoj de lumo estas koloro kaj intenso.
光的基本物理性為色彩與強度.
La intenseco de varmego ne iĝis malpli granda.
熱的強度沒有變小.
Oni rimarkis intensiĝon de la febro ĉi-monate.
人們注意到這個月發燒轉強.

2. Kondukata kun grandaj rimedoj kaj streĉitaj fortoj:
以大手法及張力引導的

La laboro estas plej intensa matene.
工作在上午最緊張.
Oni devus pli intense pritrakti tiujn problemojn.
人們必須更用心去處理那些問題.
Ni intensigu la laboron, ĉar ni devas fini la konstruon jam post monato.
讓我們加緊工作, 因為我們必須在一個月後即完成建設.
La trafiko estas neintensa en ĉi tiu strateto.
這條巷子的交通量不大.

(Ankaŭ 2007-01-18)

manlajo (Vise profilen) 6. jun. 2010 13.03.25

0565 EKZAKTA 精確 /jing1-que4/

Science ĝusta kaj severe preciza:
像科學般正確而且極度精準

La priskribo ne estis tre ekzakta, sed ĉiuj komprenis, pri kio temas.
描述並不很精確, 但大家都了解那是關於什麼.
Mi preferas ekzaktajn sciencojn.
我喜歡精確的科學.
Ĉio devas esti kalkulita tre ekzakte.
全部都應計算得很精確.

(Ankaŭ 2007-01-19)

manlajo (Vise profilen) 6. jun. 2010 13.15.29

0566 VENDI 賣 /mai4/

1. Cedi la proprieton de objekto, besto aŭ sklavo kontraŭ difinita prezo:
以定好的價格讓與物品, 動物, 或奴隸的擁有權

Li vendis al mi sian komputilon.
他賣給我他的電腦.
Antaŭ mortigo de urso ne vendu ĝian felon.
未殺熊, 勿賣其皮.
Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo.
沒有謊話連連, 買賣作不成.
Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.
暗地賣的, 賣得最有利.
Por vendisto mensogo estas necesa apogo.
賣家的謊言, 是必要的支撐.

2. Teni stokon da artikloj por la klientoj:
為顧客而保有存貨

Kion oni vendas en tiu vendejo?
那家店賣什麼?
Tio estas ĉiovendejo - en ĝi eblas trovi iun ajn varon.
那是百貨店 - 在那裡可以找到任何貨品.
La vendado de aŭtoj estas profita.
賣汽車很有利潤.
La tuta stoko jam estas elvendita (disvendita).
全部存貨已經賣光了.

3. Oferi kontraŭ mono aŭ alispeca profito tion, kio havas moralan valoron:
為金錢或他種利益, 而犧牲具道德價值之事物

Amvendistinoj vendas sin al ĉiu, kiu havas monon.
賣愛的女人把自己賣給任何有錢的人.
Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas.
科學無以訂貨, 學識無以販賣.
En la nunaj tempoj ĉio estas vendebla, eĉ la konscienco.
現時任何東西皆可賣, 甚至良知.

4. Perfidi pro mono:
為金錢而背叛

Vi vendis min!
你出賣了我!

(Ankaŭ 2007-01-20)

manlajo (Vise profilen) 7. jun. 2010 04.48.45

0567 KRUELA 殘忍 /can3-ren3/

1. Inklina suferigi, turmenti:
性喜凌虐的

La tigro estis kruela, sed ĝi defendis siajn idojn.
虎雖殘忍, 卻也保衛自己的幼虎.
Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela.
在外人前她是天使嬌妻, 與丈夫時她是殘酷惡魔.
Estintaj amikoj plej kruele malpacas.
過去的朋友最會殘酷互鬥.
La knabo estis fama pro siaj kruelaĵoj.
那男孩的殘忍出了名.
Ĉiuj timis lin pro lia krueleco.
由於他的殘酷, 大家都怕他.
Ŝia edzo fariĝis kruelulo ne nur por ŝi, sed ankaŭ por la infanoj.
他丈夫成為殘忍的人, 不只為了她, 也為了孩子們.

2. Suferiga, turmenta:
讓人受苦, 受虐

Liaj insultoj estis kruelaj por mi.
他的羞辱對我太殘忍了.
Plej kruela estas redono por farita bono.
最殘忍的是把所行的善退回.

(Ankaŭ 2007-01-21)

manlajo (Vise profilen) 8. jun. 2010 03.41.33

0568 BRETO 架子 /jia4-zi/

Horizontala tabulo aŭ plato, por surmeti objektojn:
供放置物品的水平板或片

Ĉu vi vidis miajn ŝlosilojn? - Jes, ili kuŝas sur la breto apud la pordo.
你有看到我的鑰匙串嗎? - 有, 它就在門旁的架子上.
Mi ordigis la librojn, ĉar estis granda malordo ĉe la (libro)bretaro.
我整理了書籍, 因為書架上原來一團亂.
Sur la fenestrobreto staras belaj floroj.
窗架上放著漂亮的花.
Tiujn arte dekoraciitajn telerojn mi metos en telerbretaron.
那些裝飾得很藝術的盤子, 我將放在碗碟櫃裡.

[Ankaŭ 2007-01-23]

manlajo (Vise profilen) 9. jun. 2010 03.44.12

0569 ANTICIPI 預為 /yu4-wei2/

1. Uzi, alproprigi antaŭ la deca aŭ kutima tempo:
在必要或習慣時間前即使用或據有

La filmo anticipis la okazaĵojn (montris postvenintajn okazaĵojn antaŭ ol la antaŭirintajn).
影片預示了發生的事 (在先前的事之前即顯示了後來發生的事).
Ŝi neniam ĝuas per anticipo la estontan sukceson.
她不曾自得於預想的未來的成功.
Ne faru anticipajn konkludojn!
不要預作結論!

2. Fari, plenumi antaŭ la tempo:
在時間前作或完成

Mi povus pruntedoni al vi monon, ĉar vi kutime anticipas pagon de ŝuldo.
我可以借給你錢, 因為你習慣上會提前還債.
Mi anticipe dankas pro via komplezo.
我預為感謝你的盛情.
Anticipa pago ĉiam akceptiĝas.
預付款總是受歡迎.

3. Antaŭtempe imagi, elpensi:
預先的想像, 考慮

La sciencfikcio ofte anticipas la novajn inventojn.
科幻小說常預想新的發明.

[Ankaŭ 2007-01-24]

manlajo (Vise profilen) 10. jun. 2010 05.09.18

0570 LEGENDO 傳奇 /chuan2-qi2/

Rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj:
史實與奇聞混合的古老故事

Tiu legendo rakontas pri la origino de la monto.
那個傳奇述說了山的來源.
La avo scias multajn popolajn legendojn.
阿公知道許多民間傳奇.
Li estis legenda heroo kaj nun ĉiuj memoras liajn faritaĵojn.
他是傳奇英雄, 至今大家都記得他的事跡.

(Ankaŭ 2007-01-25)

manlajo (Vise profilen) 11. jun. 2010 04.31.32

0571 ANTIKVA 古董的 /gu3-dong3-de/

1. Ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta:
過去存在而且久已不存在的

Ni ĉiuj aŭskultis legendojn pri la antikvaj tempoj.
我們全聽過古時的傳說.
Demeti de si la antikvan Adamon (plibonigi la konduton).
放開身上的古老亞當 (改善行為).
Dionizo estis unu el la dioj, je kiuj kredis antikvuloj.
酒神是古人信仰的諸神之一.

2. Tro malnova, malmoderna:
太舊, 太古式的

Tiu modo estas antikva.
那個風格是古董的.
La kolektanto de antikvaĵoj volas aĉeti ĉi tiun vazon de mi.
古董收集家要向我買這支花瓶.
Mi kolektos monon por aĉeti tiun ringon de antikvaĵisto.
我將集錢從古董商買那個指環.
La antikveco de tiu pentraĵo estas certigita de sciencistoj.
那張畫的遠古性已由科學家鑑定過.

(Aankaŭ 2007-01-26)

manlajo (Vise profilen) 12. jun. 2010 08.14.03

0572 INFERO 地獄 /di4-yu4/

1. Ĉe la antikvuloj, subtera loko, kie loĝis la animoj, bonaj aŭ malbonaj, de la mortintoj:
在古人那裡, 位於地下住著不論好壞死者靈魂的地方

Hadeso estis la dio de la infero.
哈得斯是地獄之神.

2. Loko, kie kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon:
受譴犯罪者的靈魂接受永恆懲罰的地方

Vi iros en la inferon, se vi estos malbona!
如果你使壞, 你會下地獄!
En infero loĝante, kun diabloj ne disputu.
人在地獄, 不與鬼吵.
Donaco nesincera estas donaco infera.
不真心的禮品是地獄的禮品.

3. Loko, situacio, en kiu oni forte suferas:
極為受苦的地方或情況

Mia vivo estas vera infero!
我的生活真是有如地獄!
Mi ne povas ekdormi pro tiu infera bruo.
那地獄般的噪音使我無法入睡.

(Ankaŭ 2007-01-27)

manlajo (Vise profilen) 13. jun. 2010 05.48.27

0573 ŜOVI 推移 /tui1-yi2/

1. Puŝi objekton, glitigante ĝin sur la surfaco, sur kiu ĝi kuŝas:
推動物品在平面上滑移

Estis ne mi, kiu ŝovis la pordon!
推門的不是我!
Kara, alŝovu la seĝon al avino.
親愛的, 把椅子推給奶奶.
Ni translokiĝis al alia loko pro la katastrofa terŝoviĝo.
我們由於那場災難性的地面滑動而搬家到別處.
La seĝo ŝoviĝis kaj li preskaŭ falis.
椅子滑動使他差點跌倒.
Mi kunŝovis la fenestrokurtenojn, por ke neniu rigardu.
我把窗帘拉合, 以免別人看到.
Ŝi surŝovis sian belan robon.
她披上她那漂亮的長袍.

2. Pli-malpli krude aŭ malorde iun penetrigi, enpuŝi:
略顯拙劣或混亂地推擠某物

La infano ŝovis la manon en fajron.
小孩把手伸到火裡.
Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.
別把鼻子擠到陌生的盆子裡.
Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.
你盡管隱藏吧, 謊言自己會現身的.
Mi ne volas enŝovi min kun mia opinio.
我不想因我的意見而陷身進去.
Kiu okazon forŝovas, ĝin jam ne retrovas.
誰把機會推開, 就再也找不到它.

(Ankaŭ 2007-01-28)

Tilbage til start