Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
每日一詞 Vorto de la tago
de manlajo, 2006-decembro-01
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-15 07:17:51
1. Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io:
事物據以生效的情況或事實
Ni plenumas ĉiujn kondiĉojn postulatajn por partopreni la konkurson.
我們滿足了所有的參賽要求條件.
Kondiĉa modo esprimas kondiĉon, ekzemple: se mi havus monon, mi aĉetus domon.
條件語氣表示條件, 例如: 如果我有錢, 我就買房子.
2. Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de aranĝo, kontrakto:
必要的互相同意的事項, 約定或合同的生效取決於這些事項的遵守
Ni diskutis la kondiĉojn de luado de apartamento.
我們討論了租賃公寓的條件.
La aliĝo al nia organizo kondiĉas la akcepton de ĝia statuto.
加入我們組織的條件為接受它的章程.
Mi konfidas al vi plene kaj senkondiĉe.
我完全且毫無條件地信任你.
3. Ĉiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiuj dependas lia aŭ ĝia stato:
據以決定人員或物品的從屬或其狀況的各個外在因素
La vivkondiĉoj en nia lando iomete pliboniĝis.
生活條件在我國略有改善.
Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.
同樣的條件, 同樣的迷信.
Mi venos, kondiĉe ke la vetero estos bela.
我會來, 但條件是天氣要好.
(Ankaŭ 2007-03-04)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-16 07:36:40
1. Diskuti pri la kondiĉoj de iu afero por finveni al interkonsento:
商討某事的條件以求得共識
La firmaoj traktis negocon.
公司協商交易.
Ni jam pritraktis vendon.
我們已協商了販售之事.
Ni devas reciproke intertrakti.
我們必須互相協商.
2. Tia- aŭ alimaniere agi, konduti kontraŭ iu aŭ io:
對待某人或某物的行為方式
Ŝi afable traktis la gaston.
他和藹地招待客人.
Mi ĉiam traktadis vin kiel mian propran infanon!
我一直把你當自己孩子對待!
3. Metode esplori, disvolvi kaj klarigi temon:
依循方法探討, 發展, 或澄清議題
La aŭtoro en tiu libro traktas tre gravan problemon.
那本書的作者論述一個很重要的問題.
La traktado de tiu problemo estas sufiĉe detala.
對該問題的論述是夠詳細了.
Mi tralegis ĉiujn liajn traktaĵojn (verkojn, en kiuj oni traktas demandon).
我讀遍了所有他的論述 (探討問題的論述).
4. Modifi per fizika aŭ psika rimedo:
以生理或心理方式處置
Kuracistoj traktis malsanulon per antibiotikoj.
醫師用抗生素處置病人.
(Ankaŭ 2007-03-05)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-18 02:52:43
1. Fariĝanta, okazanta sen ia ekstera videbla kaŭzo:
無任何外在可見原因而形成或發生
Ni batalas kontraŭ spontanea kreskado de sovaĝaj vegetaĵoj.
我們對抗自生的野草.
La domo spontanee ekbrulis.
房子自行著火了.
2. Meminiciata, sen ekstera instigo:
無外在刺激而自行引發
Li faris spontanean proponon de siaj servoj.
他自願提出了服務的提案.
Ŝi spontanee esprimas siajn sentojn.
她自然表現了她的感受.
Nia socio estas organizema, sed al ĝi mankas spontaneeco.
我們的社會是善於組織的, 但仍缺乏自發性.
(Ankaŭ 2007-03-06)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-18 02:59:31
1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera:
宣信: 公開宣布內心相信的事
Ĉiu homo havas rajton konfesi kian religion li volas.
每人都有權宣信他要的宗教.
La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.
宣信同一宗教的人為教友.
2. Malkaŝe diri, malgraŭ la eblaj kaŭzoj de sindeteno:
招認: 公開說出而不顧可能會遭拒絕
Li konfesis sian amon al ŝi.
他承認對她的愛.
Ekaŭdinte amkonfeson ŝi perdiĝis kaj ne sciis kion respondi.
忽然聽到有人示愛, 她不見了而不知如何回應.
3. Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si:
承認: 本能地宣稱對自己不利或有害的事
Mi konfesas mian eraron.
我承認自己的錯.
Filo konfesis - patro forgesis.
兒子承認 - 父親忘記.
Post konfeso venas forgeso.
承認後再來就忘記.
La infano malkonfesis sian kulpon.
孩子否認自己的錯.
4. Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon:
告解: 宗教上宣告自己的錯, 以求寬恕
Ĉu vi jam konfesis viajn pekojn?
你已告解你的錯了嗎?
La pastro sidas en konfesejo. Li konfesprenas (aŭskultas konfesojn).
神父坐在告解室裡. 他聽取告解.
(Ankaŭ 2007-03-07)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-19 04:26:56
1. Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj:
由很細很微小的顆粒構成
La sablo estas subtila.
沙很細.
2. Malfacile kaptebla, rimarkebla, komprenebla, pro ĝiaj delikataj nuancoj:
因細小的差異而難以捉摸, 注意, 或理解
Lia klarigo estis vere subtila.
他的說明真地很微妙.
Ni dume forgesu pri la subtilaĵoj, ĉar restis multaj diskutindaj demandoj.
讓我們暫且忘了細節, 因為還有許多值得討論的問題.
La poemo subtile kaj kortuŝe priskribas ĝin.
這首詩微妙且動人地描述著它.
Ŝi ne konsentis okupiĝi pri financaj aferoj pro ilia subtileco.
她無意費心於財務事項, 因為那太奧妙難懂.
3. Kapabla fari aŭ rimarki delikatajn nuancojn, diferencojn:
有能力做出或注意到細微的差異或不同.
Mi devas konfesi, ke vi estas subtila observanto!
我必須承認, 你是個觀察入微的人.
(Ankaŭ 2007-03-08)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-20 03:21:17
1. Purigi per akvo aŭ alia likvo:
以水或其他液體清潔
Lavu la manojn antaŭ ol manĝi.
吃飯前請洗手.
Mano manon lavas.
手洗手.
La grajneto ellaviĝis el mia okulo pro mia plorado.
由於我的哭泣, 灰塵自動從眼睛排出.
La patrino frotlavas la plankon.
母親擦洗地板.
Lavado de vestoj estas facila nuntempe, ĉar la tutan laboron faras lavmaŝinoj.
現在洗衣服很簡單, 因為整個工作可由洗衣機做.
Ankaŭ la manĝilaron ne necesas lavi permane, ĉar ekzistas telerlaviloj.
食器也不需用手洗, 因為有洗碗機.
2. Tuŝi per sia akvo:
以自身的水碰觸
La Balta maro lavas la bordon de nia lando.
波羅地海沖洗著我國的海岸.
Maraj ondoj ĉirkaŭlavis la ŝipon.
海浪環洗著船身.
3. Purigi:
清潔
Lavu de la malbono vian koron!
把你的心從邪惡中洗滌乾淨!
Fari al iu bonan lavon (severan riproĉon).
給某人痛洗一頓 (嚴厲指責).
(Ankaŭ 2007-03-09)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-21 04:04:37
Peceto, tufeto da maldensa kaj malpeza materio, kiu ŝvebas en aero, malrapide falante:
一小片或一小撮鬆而輕的材質, 懸浮於空氣中, 慢慢落下.
Flokoj de neĝo rapide degelis en miaj manoj.
雪片很快在我手中融了.
Matene ni manĝas avenflokojn kun jogurto.
早上我們吃燕麥片和優酪乳.
Flokaj nuboj ŝvebis en la ĉielo.
朵朵細片的雲飄在天空.
Oni uzas sapflokojn por lavado de vestoj.
人們用皂粉洗衣服.
(Ankaŭ 2007-03-10)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-22 03:02:46
Natura ĉiela korpo, ekzemple, stelo, kometo, planedo:
自然天體, 如星星, 彗星, 星球
Li naskiĝis sub favora astro.
他出生在很好的星座.
Astra lumo heligis la tutan ĉielon.
星光照亮整個天空.
Multaj homoj kredas je prognozoj de astrologoj.
很多人相信星象學的預測.
Astrologio estas arto priskribi la karakteron de homo kaj doni informojn pri ties ebla estonteco laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo.
星象學是依人出生時的星體排列狀況而描述其性格並預測其未來的一種技法.
(Ankaŭ 2007-03-11)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-23 03:08:13
1. Estigi sonon, daŭre sonantan post la ĉeso de ĝia kaŭzo (se paroli pri aĵoj):
弄出聲音直到造成發聲的原因停止 (指物品)
La glasoj sonoris dum la festo.
宴會中玻璃杯碰聲連連.
La vitro dispeciĝis kun sonoro.
玻璃出聲而破.
Antaŭ la tagmanĝo oni povis aŭdi la sonorajn kuirilojn.
午餐前可聽到廚具互碰的聲音.
Sonorado al li venas, sed de kie - li ne komprenas.
向他而來一串響聲, 但從何而來 - 他卻不知道.
2. Indiki per sonorado (se paroli pri iloj):
以聲響表示 (指工具)
La sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo.
鐘響表示了耶誕慶會的開始.
Sonorilo vokas al preĝejo kaj mem neniam eniras.
鐘喚人進教堂, 而自己不曾進去.
Alarmsonorilo avertis nin pri la danĝero.
警鈴警告我們有危險.
La gongo eksonoris.
鑼聲響起.
3. Sonorigi (se paroli pri homoj):
使物出聲 (指人)
La knabino sonoris per sonorileto.
女孩用小鈴鐺發出聲響.
Iu sonorigas ĉe nia pordo per pordosonorilo.
有人在門口按門鈴.
(Ankaŭ 2007-03-12)
manlajo (Montri la profilon) 2010-julio-24 03:20:16
1. Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laŭ kavigita lango:
吹氣透過撮圓的嘴唇和凹曲的舌面而產生尖銳的樂音
Li fajfis por sia hundo (vokante ĝin).
他吹口哨呼叫他的狗.
Post lia fajfo la hundo tuj alkuris al li.
隨著他的口哨, 狗即刻跑向他.
2. Produkti analogajn sonojn per sia beko:
以鳥嘴產生的類似聲音
En la arbaro mi aŭdis, kiel bele fajfis iu birdo.
在樹林裡, 我聽到有隻鳥的鳴聲是多麼美.
3. Produkti analogajn sonojn per ilo:
用器具產生的類似聲音
Dum la futbala maĉo juĝisto fajfis per sia fajfilo.
足球賽期間, 裁判用哨子吹哨音.
Danci laŭ ies fajfilo.
隨著某人的哨音舞動.
Ekstere estis malvarme kaj aŭdeblis fajfado de la vento.
外面很冷而且可以聽到風的呼嘯聲.
4. Esprimi senton per fajfado:
以吹口哨表達感覺
Mi fajfas pri tio (tute ne zorgas).
那件事我以口哨相對 (完全不在乎).
Junuloj ekfajfis kiam ekvidis tiun belegan fraŭlinon.
一看到那個漂亮的小姐, 青年們都吹了口哨.
La teatraĵo estis tre teda kaj pro tio oni ĝin moke prifajfis.
戲劇很無聊, 因而有人嘲弄地出了噓聲.
(Ankaŭ 2007-03-13)