目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

每日一詞 Vorto de la tago

manlajo,2006年12月1日の

メッセージ: 1902

言語: 简体中文

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月16日 3:13:15

0634 FENOMENO 現象 /xian4-xiang4/

1. Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazaĵo:
感官能察覺的外相; 自然的事件

Ĉiu elpensis sian teorion por klarigi la fenomenon.
每人想出能說明此一現象的自己理論.
Fenomenismo estas teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado.
現象論是一種理論, 它確言只有現象才是求知的對象.

2. Eksterordinara, malofta afero:
不尋常的, 罕有的事物

Renkonti vin estas vera fenomeno.
能遇見你真是難得.
Li havas fenomenajn kapablojn.
他有不尋常的能力.
En tiu valo kreskas fenomenaj floroj.
這個山谷裡生長著罕見的花.

(Ankaŭ 2007-04-06)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月17日 5:15:38

0635 SIMPATIO 同感 /tong2-gan3/

1. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj kaj simile:
兩人因品味, 性情, 意見等相似而彼此相知

Ili vivis en mirinda simpatio.
他們生活的相知令人稱奇.
Mi ne tre simpatias kun li.
我和他沒有太大的同感.

2. Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas:
某人對另一人能分享其感受的善意傾向

Vi havas por ŝi pli grandan simpation.
你對她有更大的同情心.
Ŝi estas tre simpatia knabino.
她是個很有同情心的女孩.
Vi tiel simpatie ridetas!
你那麼具有同情心地微笑著!
Mi ne kaŝas mian malsimpation al tiu persono.
我不隱藏我對那個人的幸災樂禍.

(Ankaŭ 2007-04-07)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月18日 4:10:46

0636 NEBULO 霧 /wu4/

1. Amaso de densa akva vaporo, formiĝanta en malsupra atmosfero, kiun ĝi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km:
形成在大氣底層的, 使能見度低於 1 公里的濃水氣

Estas multaj grizaj nebuloj en la ĉielo. Tio signifas, ke baldaŭ komencos pluvi.
天空有許多灰濛濛的霧. 那意味著即將下雨.
Ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo (eĉ ne estas ankoraŭ aperanta, estas tute necerta).
它仍未從深霧中出現 (甚不明顯, 完全不確定)
Nebulego kovris la valon.
濃霧罩著山谷.
Estis nenia nebuleto en la ĉielo.
天空沒有任何一絲的霧氣.

2. Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon:
迷濛視線的如霧之物

De tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn.
時時她的眼睛罩著迷霧.
Miaj pensoj nun estas nebulaj.
我的思想現在有如迷霧般.
Nebuligi al iu la okulojn (trompi).
讓人眼睛罩霧 (欺騙).
Ne eblis normale vidi kaj spiri pro la fumnebulo, kiu kovris la tutan urbegon.
籠罩整個都會的煙霧,令人無法正常觀看和呼吸.

(Ankaŭ 2007-04-08)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月19日 3:29:23

0637 VALIZO 手提箱 /shou3-ti2-xiang1/

Malgranda, manportebla kofro, kiu malfermiĝas en du partojn:
小型的手提行李箱, 可分為兩半打開

Ĉu vi jam pretigis la valizojn?
你已準備好手提箱了嗎?
Pli valoras propra ĉemizo ol fremda plena valizo.
自已的襯衫比別人滿滿的手提箱更有價值.
Mi metis miajn dokumentojn en valizeton.
我把我的文件放入手提箱.
Metu viajn valizojn en valizujon (de aŭto).
把你的手提箱都放在 (汽車的) 行李箱裡.

(Ankaŭ 2007-04-09)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月20日 7:42:30

0638 PEZI 重 /zhong4/

1. Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton:
因地球拉力而對支持或懸吊之物形成恆常的壓力或拉力.

La valizo pezas dudek kilogramojn.
手提箱重二十公斤.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
重量輕, 但價格高.
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
金比鐵重, 比空氣輕.
Via pakaĵo havas plipezon de du kilogramoj.
你的行李超重二公斤.
Mi perdis la egalpezon kaj falis.
我失去平衡而跌倒.

2. Sentigi al iu tian premon aŭ tiron:
使某人感受那樣的壓力或拉力

La katenoj tro pezis por rapide iri.
鐐銬太重了不適快走.
Sur ĉeval' de najbaro la ŝarĝo ne pezas.
鄰人的馬, 載貨不覺重.
Mi estas malpeze vestita.
我著輕裝.

3. Esti preme ĝena, laciga, sufoka:
壓得苦惱, 疲累, 喘不過氣

Mi ne povas forgesi la zorgojn, kiuj tiel pezas sur mia koro.
我無法忘卻憂慮, 有如重擔壓心.
Por amiko komplezo neniam estas tro peza.
給朋友的盛意, 永不會過重.
Pro la pezeco de stomako mi sentas min malbone.
由於胃重重的, 我覺得不舒服.
Tiu ĉi sciigo pezigos la korojn.
這個通知讓人心情沉重.

4. Havi gravecon, influon:
有重力, 影響力

La vorto de nia estro pezas (havas influon).
我們主管的話有份量 (有影響力).

(Ankaŭ 2007-04-10)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月21日 5:48:20

0639 EKZOT(IK)A 異國的 /yi4-guo2-de/

Devenanta el tre malproksima fremda lando:
源自遙遠的外國

Mi kun plezuro gustumis ekzot(ik)ajn manĝaĵojn.
我很樂於品嘗異國食品.
Dum ferioj ni ĝuis ekzot(ik)on de tiu lando.
假期中我們享受了該國的異國風情.
Homoj tre interesiĝis kaj ĝoje babilis pri tia ekzot(ik)aĵo kiel Esperanto.
人們很感興趣並樂於談論像世界語這樣的奇特事物.

(Ankaŭ 2007-04-11)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月22日 3:13:43

0640 IMPERTINENTA 魯莽的 /lu3-mang3-de/

Maldece aŭ arogante malrespekta:
不宜或自大無禮

Mi ne respondos tian impertinentan demandon!
我不回答那種魯莽的問題!
Ĉu vi havos la impertinentecon moki miajn konsilojn?
你會魯莽得嘲笑我的勸告嗎?
Li forlogis mian virinon kaj estos batita pro tia impertinentaĵo.
他拐走我的女人, 將要為那件魯莽事挨揍.
Vi ne devus komunikiĝi kun tiu impertinentulo.
你不必和那個魯莽漢交往.

(Ankaŭ 2007-04-13)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月23日 3:17:11

0641 REMI 划 /hua2/

Movi boaton sur akvo antaŭenpuŝante ĝin per speciala ligna ilo:
以特殊木具使船在水上前行

Ŝi kuŝis en la boato, kiu remis al la insulo.
她藏在划向島的船中.
En trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero.
在平靜的天氣裡, 每人安全地划著船.
Remado estas la ĉefa movrimedo por ni, ĉar ni loĝas en la apartaj flankoj de la rivero.
划船是我們的主要移動方式, 因為我們分住河的兩岸.
Kiel ni revenos al la bordo, se ni perdis la remilojn?
如果槳掉了, 我們如何回到岸上?
Ĉu iu el vi estas remisto?
你們之中有人是槳手嗎?
Mi tre ŝatas vetremadon - konkurson inter remboatoj.
我很喜歡划舟賽 - 比賽划船.

(Ankaŭ 2007-04-13)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月24日 3:44:28

0642 KONTENTA 滿足的 /man3-zu2-de/

Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas:
除已有的外, 不再想要其他的

Mi estas kontenta pri la rezultoj de nia laboro.
我對我們工作的結果滿意.
Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito.
滿足的精神比大利潤還有價值.
Kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas.
神仙也無法令所有人滿意.
Postulu de li kontentigon por la honto, kiu estis farita al vi.
要求他滿足於對你所造成的羞辱.
Lia respondo ne estis kontentiga por mi.
他的回答不令我滿意.
Vi devos kontentiĝi per tiu ĉi manĝaĵo.
你將須滿足於這個食物.
Kontenteco estas pli bona ol riĉeco.
知足比財富還好.
Kontentulo estas pli feliĉa, ol homo plej riĉa.
知足者比最富有者還幸福.
La voĉo de mia edzino estis nekontenta.
我太太的語氣意味著不滿.

(Ankaŭ 2007-04-14)

manlajo (プロフィールを表示) 2010年8月25日 1:35:35

Ĉevalo:
manlajo:Vi ne devus komuniki kun tiu impertinentulo.
Devas esti komunikiĝi.
Vi pravas. Dankon!
你說得對, komuniki 是及物動詞, 應改為 komunikiĝi 才能跟後面的 kun 連接使用.

先頭にもどる