Tartalom

Zárva
Max. 500 üzenet

每日一詞 Vorto de la tago

manlajo-tól, 2006. december 1.

Hozzászólások: 1902

Nyelv: 简体中文

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 25. 4:01:50

0643 MURMURI 喃喃 /nan2-nan2/

1. Aŭdigi malakutan kaj mallaŭtan sonon:
發出和緩細微的聲音

La birdoj gaje murmuras sur arboj.
小鳥們愉快地在樹上喃喃輕唱.
Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.
水沸了, 咕嚕出聲, 而最後它跑掉了.

2. Paroli malakute kaj mallaŭte:
和緩細微地說

Homoj murmuris preĝojn.
人們喃喃祈禱.
Ŝi murmuretas al lia orelo.
她在他耳邊輕語.
Murmureto de admiro traflugis inter la ĉeestantoj.
驚嘆之聲傳遍出席者之間.

3. Aŭdigi obtuzan kaj malklaran sonon, kiel signon de malkontenteco:
發出粗鈍, 含糊的聲音, 呈現不滿的信號.

Li estis malkontenta kaj ion murmuris.
他不滿, 有些微詞.
Murmuri tra la dentoj.
透過牙齒咕噥.
La filo ekmurmuris kontraŭ sia patro.
兒子對著父親咕噥了幾句.
Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro.
腹部上面天鵝絨, 腹部裡面咕噥聲.
Mi ne volis aŭskulti la murmuradon de tiuj homoj.
我不想聽那些人發牢騷.
Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas.
熊大聲咕噥, 但它必須跳舞.

(Ankaŭ 2007-04-16)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 26. 3:16:36

0644 OFERTI 供給 /gong1-ji3/

Proponi (varon aŭ servon) al kliento:
提供 (貨品, 服務) 予客戶

Oni ofertas tre bonan komputilon kontraŭ favora prezo.
他們以有利的價位提供很好的電腦.
Li faris allogajn ofertojn, kiujn mi ne povis rifuzi.
他作出了誘人的提供, 令我難以拒絕.
Ŝi multon scias pri leĝoj, inter kiuj estas ankaŭ la leĝo pri ofertado kaj mendado.
她很懂法律, 也包含供貨和訂貨相關的法律.
Mi ne interesiĝas pri ofertaĵoj de tiuj vendistoj.
我對那些商販所提供的不感興趣.

(Ankaŭ 2007-04-17)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 27. 3:10:09

0645 FROSTO 霜 /shuang1/

1. Tiagrada malvarmo, ke ĝi glaciigas la akvon:
冷到水會結冰的程度

La infano tremis de frosto.
孩子因霜寒而發抖.
Malbona herbo froston ne timas.
賤草不怕霜.
La vetero hodiaŭ estas frosta.
今天的天氣很凍.
Fermu la fenestron - mi frostas!
請關窗 - 我快結霜了!
La rivero jam alfrostiĝis.
河流已結凍了.
La birdo enfrostiĝis en la glacion kaj ne povis moviĝi.
小鳥凍在冰裡, 動彈不了.

2. Sensaĵo simila al tiu de granda malvarmo:
類似劇寒的感覺

Ekkuris frosto sub mia haŭto.
我的皮膚底下頓然一陣寒意.
Frosto lin atakis (li ektimegis).
寒意襲擊了他 (他怕了起來).
Liaj vortoj frostigis nian entuziasmon.
他的話凍僵了我們的熱情.
Ilia gajeco frostiĝis ĉe tiu terura vido.
他們的歡樂被那可怕的一幕凍僵了.

(Ankaŭ 2007-04-18)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 28. 3:14:58

0646 AGNOSKI 承認 /cheng2-ren4/

Deklari oficiale rajtigita:
宣布正式授權

Oni agnoskis miajn rajtojn je la heredaĵo.
他們承認了我在遺產上的權利.
Min interesas, ĉu Esperanto estos iam oficiale agnoskita de ĉiuj registaroj.
我好奇, 世界語將來會否被所有政府所正式認可.
Ili silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.
他們默默否認了選舉的結果.

(Ankaŭ 2007-04-20)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 29. 3:46:27

0647 KONKURI 比賽 /bi3-sai4/

Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon:
盡力勝過另一個也想爭勝的對方

Mi konkuras kun ŝi pri tiu posteno.
我與她競爭那個職位.
Per konkura marĉando la prezo falis.
以競標方式, 價格降了.
Ili konkure paroladas.
他們競相談論.
Ĉiuj knabinoj konkuradas inter si per sia beleco.
所有女孩爭著展現自己的美麗.
La kaŭzo de la intergenta malamo ne estas la konkurado ekonomia.
種族間敵對的原因並不在於經濟上的競爭.
Li estas forta konkuranto.
他是強力的競爭者.
Mi estas nekonkurebla, ĉar mi fidas pri miaj fortoj.
我是不會輸的, 因為我對自己的實力有信心.
Oni metis en prezkonkuradon la konstruon de la ponto (ĝin konstruos la firmao, kiu proponos la plej malaltan prezon por tio).
人們把橋樑建造用來競標 (由標價最低的廠商承建它).

(Ankaŭ 2007-04-20)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 30. 4:15:11

0648 ADORI 崇拜 /chong2-bai4/

1. Honori kiel diaĵon per la decaj vortoj kaj gestoj:
以適當的言詞和姿態尊奉為神祗

Ili adoras iujn nekonatajn diojn.
他們崇拜某些不認識的神祗.
Tio estas sankta kaj adorata bildo.
那是一張神聖且受崇拜的圖畫.
Niaj praavoj adoradis sur ĉi tiu monto.
我們的祖先在那座山上祭祀.
Antaŭe ĉi tie estis adorejo de dioj.
以前, 此處是神的崇拜所.

2. Ami per respektoplena pasio:
以充滿尊敬之熱情去愛

Multajn heroojn mi adoris en mia infaneco.
在童年時我崇拜很多英雄.
Kiu mem sin adoras, nenion valoras.
自我崇拜者一文不值.
Por mi tiu aktorino estas plej adorinda.
對我而言, 那位女演員是最值得崇拜的.

3. Havi pasian emon al io:
對某物有熱情

Li adoras poezion.
他熱愛詩學.
Mi adoras belajn krurojn ĉe la virinoj.
我欣賞女人的美腿.
Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
任何嫌惡的事都有它的欣賞者.
Via ideo meritas adoradon.
你的創意值得讚賞.

(Ankaŭ 2007-04-22)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. augusztus 31. 3:19:36

0649 KONTRAKTI 簽約 /qian1-yue1/

Interkonsenti, per interŝanĝo de jure validaj deklaroj, pri difinitaj rajtoj kaj devoj de la respektivaj partioj:
關於約定的各方權利義務, 經互相同意而交換以有效的法律聲明

Oni kontraktis pri rajtoj de komercado.
他們簽了關於經商的合約.
Niaj landoj decidis kontrakti pri paco.
我們各國決定簽訂和約.
Kontraktoj pri edziĝo estas sufiĉe oftaj nuntempe.
當今簽訂婚約是很常有的事.
Ĉiuj kontraktantoj (personoj, kiuj subskribis la kontrakton) devos sekvi la regulojn.
所有簽約者 (在合約上簽字的人) 都應遵守規定.
Post la interkonsento pri la devoj kaj salajro ni subskribis laborkontrakton.
在同意了義務與薪資後, 我們簽了工作合約.

(Ankaŭ 2007-04-23)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. szeptember 1. 3:43:31

0650 KONTINUA 持續的 /chi2-xu4-de/

Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon:
由組成分形成連續無缺的序列

a) en tempo: 時間上

Pro la kontinua kaj ĝena bruo ni decidis translokiĝi al alia loko.
由於那持續的煩人噪音, 我們決定搬家到另個地方.
Dum la tuta semajno kontinue pluvas ĉe ni.
整個星期我們這裡連續下雨.
La kolekto kontinuas de la unua jaro ĝis hodiaŭ.
整個收藏從第一年持續至今.
La Bulonja Deklaracio estis kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo.
布倫宣言是用來確保世界語極必要的延續性.

b) en spaco: 空間上

Grandajn lagojn kaj kontinuajn montarojn, kiujn mi vidis tie, mi memoros longan tempon.
在那裡我所看到的大湖及綿延不絕的山巒, 將令我長時記住.
Li kontinuigis la rompitan barilon.
他把斷了的欄杆接續回去.

(Ankaŭ 2007-04-24)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. szeptember 2. 5:39:53

0651 KOMISII 委任 /wei3-ren4/

1. Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aŭ klopodo, kiun li devas zorgi aŭ prirespondi:
信任所選的人實現他須關心或負責的行動, 工作, 或努力

Ili komisiis al mi tradukadon de la libro.
他們委任我翻譯該書.
Li parolis komisie de la tuta klaso.
他受全班之委任而發言.
Mi estis komisiita aĉeti la trinkaĵojn por la festo.
我受委任購買宴會的飲料.
Ŝi bone plenumis ĉiujn miajn komisiojn.
她極佳地完成了一切我所委託的事.
Hodiaŭ venos lia komisiisto por kontrakti.
他的委任人今天將來簽約.
Li estas fidinda komisiito.
他是可信任的委任人.

2. Transdoni kiel prizorgotaĵon:
託管

Mi komisias al vi mian apartamenton.
我把我的公寓託管於你.

(Ankaŭ 2007-04-25)

manlajo (Profil megtekintése) 2010. szeptember 3. 5:07:36

0652 SPECIFI 規定 /gui1-ding4/

Nome esprimi, detale difini; precize mencii:
指名表示, 詳細定義; 精確敘述

Oni specifis la reciprokajn rajtojn en kontrakto.
他們把相互權益規定於合約中.
Ŝi specifis, ke ŝi volas ricevi ringon kun diamanto.
她明白指出, 她要收鑽戒.
Viaj taskoj jam estas specifitaj.
你的任務已明訂了.
Nia urbo havas specifan arkitekturon.
我們都市有獨特的建築.
Nenion specife interesan mi ekvidis dum tiu ekskurso.
那次出遊我看不到什麼特別有趣的事物.

(Ankaŭ 2007-04-26)

Vissza a tetejére