Fechado
No máximo 500 mensagens.
每日一詞 Vorto de la tago
de manlajo, 1 de dezembro de 2006
Mensagens: 1902
Idioma: 简体中文
manlajo (Mostrar o perfil) 4 de setembro de 2010 03:13:06
1. Tuto de la aferoj, kiujn oni artisme aranĝas, por doni pli belan aspekton al konstruo aŭ loko:
為美化建物或地點而作的藝術性處理與安排
Ni jam interkonsentis pri la dekoracio de la salono, kie okazos nia geedziĝa festo.
我們已同意該如何裝飾舉行婚宴的大廳.
Ni dekoracios ĝin per multaj belaj floroj.
我們將用許多漂亮的花去裝飾它.
Multaj homoj uzas servojn de dekoraciistoj por dekoraciado de la apartamentoj.
很多人在裝潢公寓時, 顧用裝潢師來服務.
2. Pentritaj toloj aŭ paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno:
以繪製的布景或隔板表現劇場
Mi ne zorgos pri la dekoracio - mi ja estas aktoro!
我將不去照料布景 - 因為我就是演員!
La scenejo estis bele dekoraciita.
舞台裝點得很美.
La teatro iĝis fama pro la dekoraciriĉa scenejo.
該劇由於美侖美奐的舞台布置而出了名.
(Ankaŭ 2007-04-27)
manlajo (Mostrar o perfil) 5 de setembro de 2010 03:14:00
Atenti per la vido kaj aŭdo tion, kio estas prezentata:
以看和聽去注意事物的呈現
Hieraŭ ni spektis tre interesan filmon.
昨天我們觀看了很有趣的影片.
La spektaĵo estis spektinda ne nur pro belaj dekoracioj, sed ankaŭ pro bonaj aktoroj.
那個演出很值得看, 不只有漂亮的布景, 更也有很好的演員.
Ŝi estas spektema knabino - ŝi amas rigardi ĉion, kio okazas en diversaj lokoj.
她是個愛觀看的女孩 - 她愛看各處的東西.
Multegaj spektantoj venis al la koncerto.
大量的觀眾來到音樂會.
La spektaĵo tre ridigis la spektantaron.
表演很讓觀眾發笑.
Mi ĝojas, ke mi iris al la festivalo - ĝi estis vere spektinda.
我真高興我有去慶會 - 它真值得一看.
Tio estas la plej bona retrospekta (rilata al la pasintaĵoj) ekspozicio, kiun mi iam vidis.
那是我所看過的最佳的回顧展 (展出關於過去的事物).
(Ankaŭ 2007-04-28)
manlajo (Mostrar o perfil) 6 de setembro de 2010 03:07:10
1. La eksteraj formoj de religia aŭ civila solenaĵo:
宗教或民間典禮的形式
La sepan de julio okazos multe da edziĝaj ceremonioj.
七月七日有許多婚禮.
Ĉiuj estis vestitaj per belaj ceremoniaj vestoj.
大家都穿上了漂亮的禮服.
Geedziĝante oni sekvas ceremoniaron (ceremoniajn regulojn).
結婚時遵守儀式 (儀式規則).
Li estas grava homo, sed lia vizito estis senceremonia ĉi-foje.
他是個大人物, 但是他的這次訪問是不拘儀式的.
En Japanio mi partoprenis teceremonion, dum kiu mi ĝuis bongustegan teon.
在日本時我參加過茶道, 品嘗了美味的茶飲.
2. Eksteraj formoj, iomete ĝenaj, de ĝentileco en neintimaj interrilatoj:
外在形式, 由於互相的拘泥客套, 有點令人煩
Ne ĝenu vin, do lasu ĉiajn ceremoniojn.
不要客氣, 不拘任何儀式.
Ne farante pli ceremoniojn, ŝi sidiĝis.
不再拘泥儀式, 她坐了下來.
Li estas ceremoniema homo (amanta ceremoniojn).
他是個拘泥禮儀的人 (喜愛各種儀式).
(Ankaŭ 2007-04-29)
manlajo (Mostrar o perfil) 7 de setembro de 2010 03:34:30
1. Posedanta sciojn, akiritajn per praktika observado kaj agado, kaj kapabla uzi ilin:
擁有以實際觀察或執行而得, 並能予以應用的知識
Mi neniel povas helpi vin, eble demandu iun spertan homon.
我無法幫你, 或許你該去問有經驗的人.
Sperta mano ne restas sen pano.
有經驗的手不會空無麵包.
Kiu iras sperte, iras certe.
以經驗而去者, 去得有信心.
Ŝi ricevis bonan laboron ne pro la beleco, sed pro sia sperteco.
她得到好工作, 不因美色, 而在她的經驗.
Mi volas spertiĝi pri pretigo de projektoj.
我想要經驗一下專案的準備.
Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
別問科學者, 去問經驗者.
Vi ankoraŭ estas nesperta (sensperta).
你仍無經驗.
2. Rezultanta el la akiritaj scioj:
從習得知識導出的
Ni multon atingos sub via sperta gvidado!
我們將在你的經驗指導下收獲良多.
La lando denove spertis grandan krizon.
國家再次經歷大危機.
Eĉ malsaĝulon sperto instruos.
經驗也可教會傻瓜.
(Ankaŭ 2007-04-30)
manlajo (Mostrar o perfil) 8 de setembro de 2010 03:21:18
1. Grado, laŭ kiu iu aŭ io estas ŝatata pro siaj kvalitoj kaj meritoj:
某人或某物因其品質和優點而受喜愛的程度
Laŭ la personoj, kun kiuj oni havas interrilatojn, estas difinita la propra valoro de homo.
人的自身價值是由與他交往的人而定義的.
Kia estas via laboro, tia estas via valoro.
你的工作是怎樣, 你的價值就是那樣.
Montras parolo, kion cerbo valoras.
說話就顯示了頭腦值多少.
Mi pensas, ke vi havas senton de malplivaloreco.
我認為, 你的感覺很低值.
Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras.
並非有價值的人討人高興, 而是討人高興的人有價值.
Ne traktu nin kiel senvalorajn bestojn!
別待我們如沒價值的動物!
2. Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata:
可估價的程度; 以金錢估計的數額
La valoro de tiu varo malaltiĝis lastatempe.
那個貨物的價格近來降了.
Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.
人們敲打金子以測試它的價值.
Li elspezis ĉiun monon por aĉetado de tiu multevalora (grandvalora, altvalora) perlo.
他付了所有的錢去買那顆高價珍珠.
3. Grando, al kiu variablo aŭ funkcio povas egali:
變數或函數可得的大小
Trovu valoron de ĉi tiu funkcio.
找出此函數的值.
4. Io, kio iel valoras:
有價值的某物
Promesita trezoro estas sen valoro.
承諾的寶藏是沒價值的東西.
Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.
比起法律文件, 互相同意更具價值.
Viaj konsiloj estas tre valoraj por mi.
你的建議對我很有價值.
Ĉu vi forvendis ĉiujn valoraĵojn?!
你要賣出所有值錢的東西嗎?!
5. Tio, kion homoj juĝas morale aŭ estetike grava:
人們認為道德上或美學上重大的事物
Ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondo.
我們必須努力, 把本民族的真正價值宣揚給世人.
(Ankaŭ 2007-05-01)
manlajo (Mostrar o perfil) 9 de setembro de 2010 03:11:01
1. Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj (se paroli pri homo):
遵守榮譽, 義務, 及社會要求 (指人)
Li estas la plej honesta homo, kiun mi iam renkontis.
他是我所見過的最誠實的人.
Ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas.
別相信小偷會誠實.
Se vi faros tion, via honesteco estos difektita.
如果你那樣做, 將有損你的誠實
Mi ne estas honestulo, sed mi provos pliboniĝi.
我不是誠實人, 但我將試著改進.
Ne fidu lin, ĉar li estas malhonesta homo.
別信他, 因他是個奸詐的人.
Mensoguloj kaj malhonestuloj ne estas miaj amikoj.
說謊者和奸詐者都不是我的朋友.
2. Konforma al tio, kion postulas honoro, devo (se paroli pri ago):
符合榮譽與義務的要求 (指行為)
Via propono ne estas honesta.
你的提議不誠實.
Unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon.
一次偷蘋果, 終身失名節.
Tiu, kiu vivas honeste, agas juste.
誠實生活者, 行為守正義.
Mi konstante instruas al miaj infanoj pri honesto.
我持續教導我的孩子們要誠實.
Pli bona ĉifona vesto, ol riĉeco en malhonesto.
寧願身穿襤褸, 不要詐取財富.
Ĉiuj ekscios pri viaj malhonestaĵoj!
大家將識破你的奸詐!
(Ankaŭ 2007-05-02)
manlajo (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2010 00:35:35
1. Brile lerta, fidinde sperta, montranta valoran kompetentecon:
鮮活能幹, 堪信而有經驗, 展現有價值的能耐
Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava.
我國戰勝, 因為我國軍隊壯大而勇敢.
Brava batalanto kontraŭ plado bolanta.
驍勇戰士湧向熱騰騰的菜飯.
Vi brave batalis hodiaŭ!
你今天勇敢地戰鬥.
Li estas fama, ĉar li faris multajn bravaĵojn.
他有名, 因為他做了許多英勇的事.
Li estas bravulo en sia angulo.
他是個自己角落裡的勇者.
2. Virta, bonkonduta, honesta:
有德的, 善行的, 誠實的
Multaj virinoj estas bravaj, sed vi superas ĉiujn.
許多女人都很堅強, 但你超過了所有的人.
Estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino.
當個好男生, 幫幫老婆婆.
Ĉiuj scias, ke vi estas bravulino.
大家知道, 你是堅強的女人.
(Ankaŭ 2007-05-03)
manlajo (Mostrar o perfil) 11 de setembro de 2010 04:22:55
1. Posedanta akran instinkton, por malkovri aferojn kaj lertan eltrovemon por solvi malfacilaĵojn:
擁有敏銳直覺去發現事物或尋求困難的解決.
Ŝerloko Holmso estas sagaca detektivo.
福爾摩斯是位慧敏的偵探.
Li iĝis fama pro sia sagaceco kaj bravaj agoj.
他因慧敏及勇敢而出名.
2. Karakterizata de tia eco:
具有上述特質
Tio ne estas sagaca solvo de la problemo.
那是問題的極佳解決.
Ĉio en la ĝardeno estis aranĝita plej sagace.
花園裡一切都安排得極為得當.
(Ankaŭ 2007-05-04)
manlajo (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2010 03:37:39
Fari formalan deklaron kontraŭ io, kion oni opinias nejusta aŭ nevera:
以正式聲明反對認為不公平或虛偽的事
Ili protestis kontraŭ mia decido.
他們抗議我的決定.
La valideco de lia testamento estis protestita.
有人抗議他的作證是否有效.
Kontraŭ tiu formo protestas mia lingva sento.
那個格式不符我的語言感覺.
Kontraŭ neesto ne helpas protesto.
對不出席一事, 抗議並無幫助.
Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto.
未提質問的抗議, 往往是犯錯的考驗.
La protestantoj trankviliĝis kaj decidis lasi la aferon.
抗議者冷靜下來了並決定放棄那件事.
(Ankaŭ 2007-05-06)
manlajo (Mostrar o perfil) 13 de setembro de 2010 03:02:05
1. Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aŭ gason:
同質穩定地在液體中混入固體, 其他液體或氣體
Unue solvu salon en akvo.
首先把鹽溶在水中.
Ni uzos solvaĵon de natria jodido.
我們將使用碘化鈉溶液.
Mi ŝprucigis la solvilon sur la tablon por detrui fingropremaĵojn.
我噴溶液在桌上以消除指印.
Necesas ekscii solvan povon de la likvo por povi uzi ĝin.
必須知道液體的溶解力以便能應用它.
La ekstera falsa brilaĵo desolviĝis kaj mi komencis penti pri mia elekto.
外表的亮度消溶了, 我開始後悔我的選擇.
2. Trovi la nekonataĵon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilaĵo:
找到問題的未知部分, 疑問的回答, 困難的對策
Ni ne scias, kiel solvi tiun problemon.
我們不知道如何解決那個問題.
Mi pensas, ke translokiĝo nun estas la plej bona solvo por vi.
我認為, 現在搬家是你最好的解決辦法.
La enigmo simple solviĝas.
謎很簡易地解開.
Tiu ĉi metodo estas uzata por solvado de natur-protektaj problemoj.
這個方法是用來解決保護自然的問題.
Via problemo estas nesolvebla.
你的問題是無解的.
Finfine la sorĉo dissolviĝis!
最後迷咒化解了.
Ili sensolve disputis.
他們無解地爭論著.
(Ankaŭ 2007-05-06)