Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Tin nhắn: 1902
Nội dung: 简体中文
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:02:39 Ngày 24 tháng 2 năm 2008
1. Memori, ke oni jam aŭdis, vidis, legis ion:
記得曾聽過, 看過, 讀過
Mi konas ŝian nomon.
我認得她的名字.
La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam oni parolas pri konataj personoj aŭ objektoj.
冠詞 'la' 用在談及認識的人或物.
Koniĝas majstro laŭ sia verko.
大師因作品而知名.
Mi rekonas lian skribon.
我認得他的寫法.
2. Havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aŭ pri la enhavo, uzado de io:
依自身經驗對某物的內容或用途有一些清楚概念
Kiu panon donas, malsaton ne konas.
給食物者不識飢餓.
Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.
物品壞了後我們才認識其價值
Mi konigos al vi la urbon.
我將讓你認識本市.
Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron.
不知水深, 不要下河.
3. Havi ideon pri ies identeco:
對某人身分有概念
Ĉu vi konas mian fratinon?
你認識我姐姐 (妹妹) 嗎?
Estas agrable konatiĝi kun vi.
很高興認識你.
Hodiaŭ okazos interkon(atiĝ)a vespero.
今天將有相見歡晚會.
Kara, vi tre ŝanĝiĝis kaj estas nerekonebla!
親愛的, 你變化多端, 快要認不得了!
4. Havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu:
依自身意願和某人建立關係
Sako ne sonas, amiko ne konas.
口袋無物, 朋友不識.
Konateco ne estas hereda.
相知不是遺傳的.
Li estas mia malnova konato.
他是我的舊識.
5. Havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro kaj simile:
依自身經驗對某人個性, 價值等有一些完整概念
Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
我們相知, 不需解釋.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 05:02:19 Ngày 25 tháng 2 năm 2008
1. Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu:
把某物置於某人前, 供其拿取, 觀看, 或評斷
Mi jam prezentis al vi mian proponon, nun vi devas decidi, kion fari.
我已向你展示我的提議, 現在由你決定怎麼辦.
Kion koro sentas, lango prezentas.
心有所感, 嘴有所談. [舌頭呈現心中的感覺]
Tio estas misprezento de la faktoj.
那是不符事實的呈現.
2. Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili:
帶某人到他人面前讓其認識
Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.
百年沉默, 突然現身.
3. Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io:
在其想像中建立某人或某物的圖象
Mi tute ne povis prezenti al mi, kiel tio okazis.
我完全無法想像那是怎麼發生的.
4. Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto:
以言談, 繪畫, 或其他技法, 在某人眼前呈現某物的擬象
Bonvolu klarigi, kion prezentas tiu ĉi bildo.
請說明這張圖要表現什麼.
Mi longe rigardis la prezenton de batalo en la pentraĵo.
我久久觀看畫中的戰況描繪.
Belega vido prezentiĝis en la momento de la sunsubiro!
日落時刻呈現一片絕美景觀.
5. Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon:
在大眾前演出戲劇或影片
Mi prezentis la dramon.
我上演戲曲.
Ĉi tiu spektaklo ĝis nun neniam estis prezentita.
這種景象至今不曾上演.
Ĉu vi venos al la filmoprezentado?
你會來看電影演出嗎?
6. Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj:
以某一面貌呈現在某人思維中
La afero prezentas grandan profiton.
那件事展現極大的利益.
7. Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi:
顯現某物的特質; 構成
Vesto homon prezentas.
服裝展現穿者.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:18:46 Ngày 26 tháng 2 năm 2008
Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono:
受尊敬的公眾人物因行為不檢而犯眾怒
Liaj agoj kaŭzis grandan skandalon.
他的行為造成極大的醜聞.
Ŝi scias multajn skandalajn historiojn.
她知道許多醜聞故事.
La koncerto finiĝis skandale.
音樂會的結局議論紛紛.
Lia malrespekto skandalis ĉiujn ĉeestantojn.
他的狂傲引起所有在場者的物議.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:14:33 Ngày 27 tháng 2 năm 2008
Riskema fari ion malgraŭ danĝeroj, malhelpoj, sociaj kaj moralaj premoj kaj simile:
不顧危險, 阻礙, 社會及道德壓力等而冒險去做
La verko estas tro aŭdaca, laŭ mi.
依我看來, 這部作品太大膽了.
Vi estas bravuloj, vi tre aŭdace batalis.
你是勇者, 你很勇敢地奮戰.
Kiel vi aŭdacis diri pri mi ion malbonan?!
你膽敢說我的壞話?!
Ĉiuj malamikoj timas nin pro nia aŭdaco kaj memfido!
一切敵人因我們的勇敢及自信而怕我們.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 10:26:10 Ngày 28 tháng 2 năm 2008
1. Ĉagreni iun, malplaĉante al li kaj kontraŭante lian komprenmanieron pri dececo kaj konveneco:
傷到某人, 使其不悅並違背他對恰分與禮節的想法
Tiu murdo ŝokis ĉiujn.
那件謀殺震驚所有的人.
Mi estis ŝokita, kiam mi ekvidis ŝiajn bluajn harojn.
當我看到她的藍髮時我大感震驚.
Mi certe ne intencas respondi viajn ŝokajn demandojn.
我當然無意回答你的冒犯問題.
Prefere ne aŭskultu, kion li diras, ĉar liaj paroloj estas ŝokantaj.
最好不要聽他說, 因為他的說詞很傷.
2. Meti en staton de ŝoko:
置於震驚狀態
Ŝoko finiĝas per morto aŭ per rapida resaniĝo.
震驚的結局是死亡或快速康復.
Elektroŝoko estas uzata en traktado de mensaj afekcioj.
電擊用在治療心理困擾.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:51:12 Ngày 29 tháng 2 năm 2008
Decidi, laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io; uzi laŭ sia plaĉo:
依其明辨而決定如何應用某物; 隨意使用
Vi scias, ke vi povas disponi pri mi.
你知道我隨時聽候使喚.
Mi disponas malmultan tempon.
我可用的時間很少.
Ĉu ĉi tiu loko estas ankoraŭ disponebla?
這個地方仍可供使用嗎?
Li havas la ŝlosilon sub sia dispono.
他有鑰匙供他使用.
Ni disponigis unu ĉambron al studentoj.
我們提供一個房間給學生使用.
Disponaĵo - aparato, kiu estas parto de komputa sistemo kaj estas disponebla al ties taskoj.
周邊用品 - 電腦系統的附屬裝備, 供配合電腦工作之用.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:21:30 Ngày 01 tháng 3 năm 2008
1. Altiĝi en la aeron kaj for de la tero, fleksante kaj subite etendante la krurojn (se fiŝo, la voston), kaj refali preskaŭ sur la sama loko, plejofte por montri vivplenon, ĝojon aŭ simple por ekzerciĝi:
彎曲後突然伸展雙腿 (魚則指尾) 離地升空, 而後落回原地, 往往用來表示活力, 歡樂, 或只是運動
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaŭ haltas.
跳得快者停得早.
Ekaŭdinte la bruon mi salte leviĝis de la lito.
一聽到吵聲, 我從起床上一躍而起.
Ŝi eĉ eksaltis de ĝojo.
她甚至高興得跳了起來.
Birdoj saltetis laŭlonge de la branĉoj.
鳥兒延著樹枝雀躍.
Bastono batas, bastono resaltas.
棒子打, 棒子反彈.
2. Tiamaniere sin movi de loko al alia, pasante sentuŝe super la interaĵo:
這樣地到處移動而未觸及之間的物品
Li saltis en la akvon de la ponto.
他從橋上跳入水中.
Ne diru "hop" antaŭ la salto.
跳前讓我們齊呼 "跳!".
Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
如被吹起的雪片般飛揚在事物周邊.
La rajdanto desaltis de la ĉevalo.
騎士躍下馬.
Hoko elsaltis, afero haltis.
鉤子跳出, 事件休止. [阻礙]
3. Rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima kaj diferenca, ne okupante sin pri la interaj aferoj:
快速由某事走向遠處的另一不同事務, 而不牽涉之間的事
Kaj nun ni saltu al la sekva punkto.
現在我們跳到下一點.
Legante tiun libron mi ofte transsaltis la paĝojn.
讀這本書時, 我常跳頁看.
4. Subite kreski (se paroli pri kvanto):
突然成長 (若指數量)
La gradoj de varmo saltis de 10 ĝis 20.
溫度由 10 度跳到 20 度.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 03:20:00 Ngày 02 tháng 3 năm 2008
Antaŭeniri al supera grado de disvolviĝo:
前行到發展的上一等級
La preparoj por la kongreso progresas.
大會的準備進展著.
Vivu, progresu, sed lerni ne ĉesu.
要活, 要進步, 要不停地學習.
Tiun ĉi libron ŝatas multaj progresantoj de Esperanto.
許多進階世界語學習者喜歡這本書.
Rapida progreso de la malsano malfaciligas la kuracadon.
病的快速進展使醫療變困難了.
Ŝi rapide progresadis en sia metio.
她在手藝上進步很快.
Por la progresado de la lingvo estas uzado de ĝi.
為了語言的進步要使用它.
Li tre helpis progresigi nian aferon.
他很幫忙我們的事.
Edukado malprogresas en tiu lando.
該國的教育在退步.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:45:45 Ngày 03 tháng 3 năm 2008
Skribi tekston per maŝino:
以機器書寫文字
Mi nun lernas tajpi rapide kaj sen rigardi la ekranon.
我現在學習快速打字而不看螢幕.
La teksto enhavas multajn tajperarojn.
這文本中有許多打字錯誤.
Via tajpado estas tro hakata.
你的繕打有太多中斷.
La instruisto tre ŝatis bele prezentitan tajpaĵon.
老師很喜歡呈現得很漂亮的打印.
Skribu la titolon per tajpeca tiparo.
請用印刷體寫出標題.
Ŝi estas tre sperta tajpistino.
她是很有經驗的打字員.
Antaŭe oni uzis tajpilojn.
以前使用打字機.
manlajo (Xem thông tin cá nhân) 04:11:52 Ngày 04 tháng 3 năm 2008
1. Gasa produkto, miksaĵo de gaso, akva vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, grizeta aŭ nigreta, pli aŭ malpli densa, leviĝanta el brulanta korpo:
從燃燒體揚起混合著氣體, 水蒸氣, 及微小固態物,
呈灰或暗黑色而有些稠密的氣態產物
Ne ekzistas fumo sen fajro.
無火不起煙.
Estas malpermesite fumi ĉi tie, bonvolu iri al la fumejo.
此處不許抽煙, 請到吸煙室去.
Mia avo laboras en fumaĵejo. Tie oni fumaĵas / fumumas fiŝojn.
我祖父在熏製食品廠工作. 那裡製做煙熏食品/熏魚.
Kuracisto malrekomendis al mi manĝi fumaĵojn.
醫生勸我不要吃熏製食品.
Kiun lokon vi deziras: ĉu por fumantoj aŭ nefumantoj?
你要怎樣的位置: 吸煙區或非吸煙區?
Post longaj jaroj da kvieto la vulkano rekomencis fumiĝi.
多年靜止後, 火山又開始冒煙.
Ni foriru de ĉi tiu fumplena drinkejo.
讓我們遠離這煙霧彌漫的酒吧.
2. Tiu sama produkto el kelkaj substancoj, donanta sensoplaĉan odoron:
由若干物質產生的相同產物, 具有好聞的氣味
Mi ŝatas fumon de la incenso / odorfumo.
我喜歡燃香的氣味.
Ni ĝuis fume brulantan incenson.
我們享受了有香氣的燃香.
3. Tiu sama produkto, uzata kiel simbolo de ardanta kolero:
相同產物, 用作盛怒的象徵
La drako koleriĝis kaj leviĝis fumo el lia nazo kaj fajro el lia buŝo.
龍生氣了, 鼻孔冒煙, 口吐火焰.
4. Tiu sama produkto, rigardata kiel simbolo de io momente foriĝanta:
相同產物, 視為遙遠事物的象徵
Gloro estas nur fumo.
榮耀只是雲煙.