Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

每日一詞 Vorto de la tago

od manlajo, 1. decembra 2006

Príspevky: 1902

Jazyk: 简体中文

manlajo (Zobraziť profil) 5. marca 2008 8:36:58

946 KAPRICO 反復無常 /fan3-fu4-wu2-chang2/

1. Subita, nekonstanta, neantaŭvidebla kaj senmotiva volo:
突然, 不定, 未預見, 無動機的意向

Mi ne atentas ĉiujn kapricojn de la infanoj.
我沒注意到孩子們的所有反復無常.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
年輕無不反復無常, 年老無不心機滿懷.
Kaprica fianĉino restos eterne fraŭlino.
反復無常的未婚妻將停留為永遠的小姐.
Ĉesu konduti kaprice, alikaze vi restos hejme!
停止舉止反復無常, 否則你留在家.
Ĉe stomako malsata ne kapricas palato.
肚子飢餓, 嘴巴不挑.

2. Neantaŭvidebla, ŝajne senkaŭza, stranga ŝanĝo:
未預見的, 看似無理由的奇怪變化

Tio estas nur kapricoj de la modo.
他只是世界的變幻莫測.
Kiam finiĝos ĉi tiu kaprica pluvo?
這種難捉摸的雨何時要停?

manlajo (Zobraziť profil) 6. marca 2008 4:32:13

947 MATERIO 物質 /wu4-zhi2/

1. Tio, kies ekzistadon ni perceptas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo (kontraste kun la energio):
其存在我們能以感官知覺, 且是構成宇宙之物 (與能量相對)

Ekzistas diversaj teorioj pri la materio.
有多種關於物質的理論.
Antimaterio estas materio el inverse ŝargitaj partikloj.
反物質是由反向充電粒子所構成的物質.

2. Parto el tiu io, kiu prezentas apartajn ecojn al nia analizo:
其一部分, 呈現有我們所分析的特性

La materio de tiuj objektoj estas peza.
這些物品的質量是重的.
Ni analizos la materian strukturon de la molekulo.
我們將分析該分子的物質結構.

3. Nespirita, eksterkonscia kaŭzo de perceptoj:
非精神上的, 知覺的意識之外的因由

Mondo de la materio estas malsama ol tiu de la ideoj.
物質世界和理念世界是不同的.
Ĉu vi kredas je la materieco de la animo?
你想信靈魂的物質性嗎?
Vi estas freneza! Ja materiiĝo de fantomo estas neebla!
你瘋了! 鬼魂的物質化是不可能的.
La plimulto opinias la animon nemateria.
多數人認為靈魂是非物質的.

manlajo (Zobraziť profil) 7. marca 2008 7:57:29

948 TUKO 巾 /jin1/

Peco de teksaĵo, ordinare ortangula, por difinita uzo:
通常為方形的特定用途織物

La kapon de avino volvis tuko.
祖母頭上包著頭巾.
Tablon ornamas ne tuko, sed kuko.
裝飾桌子的不是桌巾, 而是糕餅.
Mi surmetis antaŭtukon antaŭ kuirado.
下廚前我穿上圍巾.
Oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon, kovrilon.
提供有需要的床墊, 椅墊, 床單, 及被子.
Ŝi viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko / poŝtuko.
她用手巾擦拭眼睛和臉.
Salivtuko gardas la vestojn de infano de malpuraĵoj.
圍巾保護孩子的衣服免得弄髒.
La tablon kovris diverskolore brodita tablotuko.
彩色的刺繡桌巾覆蓋著桌子.
Prenu viŝtukon kaj viŝu la tablon.
去拿抹布來擦拭桌子.

manlajo (Zobraziť profil) 8. marca 2008 4:13:26

949 KONTRASTO 對比 /dui4-bi3/

Malsameco de du objektoj aŭ ideoj, kiuj reciproke pli klare distingiĝas pro la apudmetiĝo mem:
兩物或想法的差異, 因併置而更易辨明

Oni povas facile rimarki kontraston de la ombro kaj de la lumo.
人們可輕易注意到陰影與光亮的對比.
Suspekton vekis belega ringo, kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo.
對照於極其慘澹的穿著, 漂亮的戒指引人懷疑.
Viro estas homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun la infano.
男人是指對比於小孩所看到的熟齡的人.
Blankaj tukoj forte kontrastis kun la grizaj muroj de la domo.
白色布巾和屋子的灰壁強烈對比著.
Oni kontrastigas tragedion al la komedio.
人們以悲劇和喜劇對比.

manlajo (Zobraziť profil) 9. marca 2008 6:01:29

950 PLORI 哭 /ku1/

Montri sian doloron per larmoj kaj ĝemetoj:
流淚及嘆息表示哀痛

Kio okazis, ke vi ploras?
你在哭, 怎麼了?
Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.
往往嘴裡唱歌, 心裡哭泣.
Rido matene - ploro vespere.
早晨笑 - 晚上哭.
Ne atentu lian ploradon.
別理會他的哭泣.
Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.
我們避開哭泣者, 親近歡笑者.
Ŝi ploregis pri la morto de sia infano.
她為自己孩子的死而痛哭.
Ne estu tia plorema, vi jam estas aĝa!
不要動不動就哭, 你已成年!
Mi iras al la bebo, ĉar ĝi ekploris.
我去嬰兒那兒, 因為他開始哭了.
Ĉiuj priploris la mortintan patron.
大家為死去的父親哭泣.

manlajo (Zobraziť profil) 10. marca 2008 4:54:14

951 MATERIALO 材料 /cai2-liao4/

1. Ĉia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion, aŭ al kiu ĝi donas apartan formon:
供人製作物品或具特別形態的任何物質

Ligno estas bona brula materialo.
木材是很好的燃燒材料.
Ni vendas diversajn teksmaterialojn (krudmaterialojn por teksi).
我們賣各種紡織材料 (紡織用的原料).

2. Tuto de la objektoj, iloj kaj simile, necesaj por ago, laboro:
行動, 工作所需的物品, 工具等之全部

Mi jam havas ĉiujn materialojn, bezonatajn por la laboro.
我已有工作所需的所有材料.
Ni akceptas ĉian helpon - kaj moralan, kaj materialan.
我們接受任何幫助 - 精神上的和物質上的.
Ili materiale subtenis nian aferon.
他們在物質上支持我們的事業.
Materialistoj zorgas preskaŭ nur pri sia bonvivado.
物質主義者在乎的幾乎只是他的美好生活.

3. Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron:
寫作, 編輯, 從事心智工作所需的知識之全部

Materialon por mia studlaboro mi ĉerpis el multaj verkoj.
在我的研究工作上, 我從很多作品引用素材.

manlajo (Zobraziť profil) 11. marca 2008 4:18:52

952 STATO 狀況 /zhuang4-kuang4/

1. Maniero, en kiu eventuale staras afero:
事情的可能存在方式

La aŭto estas en bona stato.
這輛汽車的狀況不錯.
Vivu stomako laŭ stato de l' sako.
依口袋狀況讓胃過活.
Kiel statas la afero?
事情狀況如何?
Mi ne plendas pri mia sanstato.
我不埋怨我的健康狀況.

2. Maniero de ies ekzisto, kiel ĝin difinas la cirkonstancoj:
其存在關聯於情境的方式

Mia financa stato fariĝis malbona.
我的財務狀況變差.
Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato.
不是最富的狀況, 就是完全挨餓.
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
工作提供好狀況, 懶惰則挨餓.
La organizo estas tre bonstata.
組織狀況極佳.
Tiuj malaltstataj homoj neniam povos ĝui luksaĵojn!
那些低層人士將永遠不能享受奢侈品.

3. Ĉiu el la tri manieroj kiel prezentiĝas la materio:
物質三態中之任一狀態

Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.
水有三態: 固態, 液態, 和氣態.

manlajo (Zobraziť profil) 12. marca 2008 3:29:31

953 SENCO 意義 /yi4-yi4/

Maniero, kiel vorto aŭ frazo estas komprenota:
字句被理解的方式

La senco de tiuj vortoj estas malsama.
那些字的意義不同.
Mia tuta vivo perdis sencon kaj valoron.
我的一生失去了意義和價值.
Tiurilate mi sentas min tute kontraŭsence de la aliaj homoj.
因此我覺得自己和他人是完全反義的.
Iusence tio estas interesa laboro.
就某種意義而言, 那是個有趣的工作.
Tiuj anglalingvaj verboj estas plursencaj.
那些英語動詞是歧義的.
Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco.
賦閒比無意義的勤勞還值得.
Vi parolas sensencaĵon!
你說荒唐!

manlajo (Zobraziť profil) 13. marca 2008 10:17:07

954 MAĈI 嚼 /jue2/

Dispremi en la buŝo per la dentoj:
在嘴中用牙齒壓碎

Maĉu bone kaj nur poste glutu!
細嚼而後吞嚥!
Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.
愛瞟者, 沒得嚼.
Ĉi tiujn pilolojn necesas gluti ne maĉinte.
那些藥丸要用吞的, 不要嚼.
La maĉado estas necesa al la digestado.
咀嚼對消化有需要.
Bovoj remaĉas la herbon. Ili estas remaĉuloj.
牛反芻草. 它們是反芻動動.
Mi krakmaĉis la nukson.
我咬裂核果.
La onklo tabakmaĉas.
伯父嚼菸.

manlajo (Zobraziť profil) 14. marca 2008 4:32:45

955 KONTRIBUI 貢獻 /gong4-xian4/

1. Alporti sian parton al komuna laboro aŭ ofero:
為共同工作或奉獻提出自己的一份

Multaj kontribuis por la fondo de nia asocio.
許多人為我們協會的建立作出貢獻.
Mi volas kontribui la programon per la kantoj.
我要以唱歌貢獻於節目.
Oni enmetis mian kontribuaĵon al la gazeto.
我給雜誌的投稿被採用了.
La aranĝo estis sukcesa pro multaj kontribuantoj.
由於有許多貢獻者, 活動辦得很成功.

2. Esti unu el pluraj elementoj, kies ĉiu speciale utilas por komuna rezultato:
多項因素中的某一項, 特別有用於整體成效

La belega lago kontribuas al la romantikeco de la loko.
美極的湖泊凸顯著此地的浪漫氣氛.

Nahor