Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Mesaĝoj: 1902
Lingvo: 简体中文
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-06 07:21:02
1. Arkoforma akvomaso, kiu leviĝas kaj refalas ĉe la supraĵo de maro, lago kaj simile, sub la blovo de la vento:
海或湖等的表面在風的吹襲下形成的水體弧狀起伏
Estas tre danĝere nun naĝi, ĉar la ondoj estas grandegaj.
現在去游泳很危險, 因為波浪很大.
Ili fornaĝis en la ondan maron.
他們游向波濤大海.
Onderoj trafis mian vizaĝon.
浪花打到我的臉.
2. Tio, kio prezentas tian saman alternon de leviĝoj kaj malleviĝoj:
呈現同樣起伏交替之物
Li longe observis la ondojn de ŝia fluganta hararo.
他久久觀察著她的飛髮波揚.
La greno ondiĝas, kiam la vento blovas super ĝi.
當風吹過時, 稻穀波盪.
La arbaroj ondiĝadis pro grandega vento.
由於大風, 樹林陣陣波動.
Mi ondumos miajn harojn por la festo.
為了宴會, 我將去燙髮.
3. Tio, kio progresas per sinsekvaj antaŭeniĝantaj linioj, per interrompaj masoj:
不連續實體有如陣線逐次向前的行進狀態
Ondoj da turistoj varias laŭ semajntagoj.
觀光客的浪潮隨一周的不同日而有變化.
4. Provizora intensiĝo de ia sento, influo, fenomeno:
感覺, 影響, 現象等的暫時增強
Ondo da malvarmo venis al nia lando.
寒流來襲我國.
Intereso pri tiu afero ondas tra la tuta lando.
對該事的興趣襲湧全國.
5. Vibrado kun moviĝanta fazo:
移位之震動
Rapideco de sona ondo en aero estas 330 m/s.
聲波在空氣中的速度是 330 米/秒.
Mikroonda kuirilo plirapidigas varmigon de la pladoj.
微波爐加速了菜的加熱.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-07 03:48:25
1. Nedubeble vera, originala, ne falsita:
無疑是真的, 原本的, 非假冒的
Tio estas aŭtentika letero de Zamenhof.
那是柴門霍夫的真跡信件.
Mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo.
我保證那個信息的真實性.
2. Oficiale certigita:
正式確定的
Kie mi povas trovi aŭtentikan mortakton?
何處我可找到真正的死亡證明?
Kemia esplorado aŭtentikigis tiun pentraĵon.
化學探測證實了那個畫作的真實性.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-08 04:57:04
1. La tuto de tio, kio ekzistas aŭ okazas sen interveno de la homo:
未有人類介入而自然存在或發生之事的總體
Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetaĵoj kaj bestoj).
自然存在著三界 (礦物界, 植物界, 及動物界).
Avo mortis per natura morto.
祖父自然死亡.
2. La kreanta povo, kiu montriĝas sub la ŝanĝiĝantaj formoj de la objektoj kaj estaĵoj:
物體及事物變化形式下所顯現的創造能力
La naturo malavare favoris tiun landon.
大自然慷慨施惠於該國
Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki.
發生了無法解釋的超自然之事.
3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj:
視為人類及動物生活場所的地球表面
La naturo jam vekiĝas.
大自然清醒過來.
Geavoj transdonis diversajn naturaĵojn al ni.
祖先們遺傳各種自然物給我們.
4. La esenco, ecaro propra al iu aŭ io:
某人或某物擁有的特質或性質
La infano havas malbonan naturon.
這孩子有不良本性.
5. La primitiva stato de estaĵo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo:
存在物之原始狀態, 對比於教育及養育的天生性質
Li vivas laŭ sia naturo.
他依其本性生活著.
Difekton de naturo ne kovros veluro.
天鵝絨遮掩不了本性的缺陷.
La leporo estas nature timema.
野兔天生膽小.
Vi eĉ ne provas venki vian laŭnaturan inklinon al pigreco.
你甚至沒試著克服你天生懶散的傾向.
6. Objekto de la arto, kontraste kun la artaĵoj:
對比於藝術品的藝術物
Mi ŝatas desegni laŭ la naturo (ne laŭ la fantazio).
我喜歡依自然作畫 (不是依奇想).
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-09 04:55:01
1. Perdinta sian naturan ruĝetan koloron, blanketa:
失去原本的粉紅, 稍白
Ĉu vi ne malsanas? Vi estas pala.
你沒病吧? 你臉色蒼白.
La ĉefaj simptomoj de tiu malsano estas paleco de la vizaĝo kaj konstanta laco.
那種病的主要徵候是臉色蒼白及一直疲倦.
Ŝi paliĝis pro timo.
她嚇得臉色蒼白.
2. Senbrile blanketa:
無光彩地稍白
Vintre ni povas ĝui nur palan sunon.
冬天我們只能享受微弱的太陽.
3. Senviveca, senĉarma, seninteresa, senforta, senpova:
無活力, 不迷人, 無趣, 無力, 無能
Min neinteresas tiuj palaj oficialaj paroloj.
那些官式說詞提不起我的興趣.
Ĉi tiu bonega festo paligis ĉiujn antaŭajn festojn.
這個絕佳的宴會使之前的所有宴會都失色.
La impresoj pri la vojaĝo paliĝadis kun la tempo.
旅行的印象隨著時間而淡忘.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-10 03:45:25
1. Ĉiu el la transversaj ŝtonaj platoj aŭ lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpaŝon:
逐個漸升使能往上走的任一橫置石板或木板
Mi glitis sur la ŝtupo kaj defalis.
我在階梯上打滑而跌倒.
Estas tre malfacile iri laŭ la spirala ŝtuparo.
順著這個旋梯很難走.
Uzu la ŝtupareton por preni la libron de tiu supra breto.
請用小梯去取上層書架的書.
2. Ĉiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aŭ malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entranĉoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-iĝon kaj aliaj:
任何類似的用來往上或往下的器具, 如梯子的踏級, 冰牆上供置腳的挖入孔, 固定於車輛或火車等供進出用的擱板等
Ne metu la piedon sur la ŝtupon antaŭ ol la trajno plene haltos.
在火車完全停止前請勿將腳置於階梯上.
Ni uzis ŝnurŝtupetaron por engrimpi la ŝipon.
我們使用繩梯爬上船.
3. Ĉiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile:
任何在進前, 退後, 升遷等的等級
Ŝtupo post ŝtupo li atingis rangon de ministro.
一級一級地他達到了部長的職級.
La reformoj estis enkondukitaj ŝtupe kaj malrapide.
各種改革逐漸並緩慢地被導入.
La afiksoj prezentas kvazaŭ interŝtupon inter gramatiko kaj vortaro.
接詞顯得有如語法與詞典之間的中介梯級.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-11 08:58:17
Malagrable subita, neĝentile senprepara:
令人不快地突然, 唐突未及準備
Homoj ekpanikis pro la abrupta tertremo.
人們因急遽的地震而驚慌失措.
La vojo estis abrupta kaj preskaŭ vertikala, kio timigas la irantojn.
路途顛簸陡峭, 嚇到了行人.
Mi ektimis, kiam iu abrupte frapis la pordon.
突然有人敲門, 我嚇了一跳.
Mi neniel povas kompreni la abruptecon de lia amo.
我無從了解他那麼突然的愛.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-12 04:10:14
1. Aŭdigi diversajn fortajn sonojn, sen harmonio:
弄出各種不協調的巨大聲響
Iu bruis nokte kaj ĝenis dormi al mi.
有人在夜裡吵, 干擾了我的睡眠.
Ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas.
債務不吵, 但破壞睡眠.
Post brua vento subita silento.
在喧囂大風後, 突然一片寧靜.
Musoj bruetas.
老鼠吱喳作響.
Feliĉe la fridujo estas malbrua.
還好這冰箱很靜.
Ni iris per senbruaj paŝoj, por ke neniu nin ekaŭdu.
我們悄悄行進, 以免別人聽到我們.
La laŭtega muziko superbruis eĉ lian krion.
巨響的音樂蓋過了他的叫聲.
2. Abunde kaj laŭte paroli pri io, por atentigi la publikon:
大聲不絕地說, 以引起大眾注意
Ŝajnas al mi, ke la tuta mondo bruas pri tio.
在我看來, 全世界都在吵這件事.
Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas.
他以言語喧嘩, 破壞全市.
Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo.
愈是吵雜, 愈是難受.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-13 09:28:50
1. Detale esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti:
詳細探索某事物是否符合所應有的
Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn.
整日喝酒吧, 但要檢點你的行為.
La kontrolisto kontrolis niajn biletojn.
驗票員檢查我們的票.
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
不要相信未親自查核過的話.
Prefere ne mensogu, ĉar la informoj estas facile kontroleblaj.
最好別說謊, 因為信息很容易查核.
Tio estas nur nekontrolebla aserto.
那只是個無法檢證的確說.
Infanoj eksentis senkontrolan liberecon.
孩子們感覺到不受查核的自由.
2. Esplori, ĉu io estas konforma al supozo:
探索某事物是否符合假設
Mi volas kontroli, ĉu mi kapablos fari tion.
我要檢驗我是否有能力做那件事.
Mi kontroladas mian lernadon de vortoj, komparante miajn tradukojn kun la tradukoj en la libro.
我比較我的譯法和書裡的譯法, 以檢驗我學到的新詞.
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-14 03:26:02
Provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio:
提供某人或某物其設定功能所需之一切
Oni ekipis la urbon per novaj busoj.
為本市裝備新的公共汽車.
La fabriko estas ekipita per plej modernaj maŝinoj.
工廠裝備了最現代的機器.
El la origina ekipo kaj meblaro en la kastelo bedaŭrinde nenio konserviĝis.
該城堡原有的裝備和家具可惜一件也沒保留下來.
Ni pensas pri ekipado de kongresanoj per mapoj de la urbo.
我們考慮讓會議出席者都有本市地圖.
Kian ekipaĵon mi bezonas por tio?
為那件事我需要什麼裝備?
Oni jam virekipis la ŝipon (provizis la ŝipon per ŝipanoj).
該船已配置了人力 (為船提供船員).
manlajo (Montri la profilon) 2008-junio-15 04:06:16
1. Preni sur sin la respondecon de alia persono pri io aŭ iu:
為他人之關於某事或某人負責
Mi garantias pri la ĝusteco de informoj.
我保證信息的正確性.
Kiu garantias, trankvilon ne scias.
作保者無寧日.
Kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon.
作保者償債務.
2. Aserti sub sia respondeco, ke io certe okazos:
負責確認某事必將發生
Nenio garantias, ke mi ne perdos la laboron.
無法保證我不會丟掉工作.
Garantie liberigu mian fraton!
你要保證釋放我的弟弟!
Mi prenos vian ringon kiel garantiaĵon.
我拿你的指環當擔保品.
3. Certigi al iu la posedon de io:
向某人確定擁有某物
Nia metodo garantias rapidajn progresojn.
我們的方法保證進展快速.
Ĉiumonate ni donas monon al garantia fonduso.
每個月我們繳錢給保證基金.
4. Gardi de ia maloportunaĵo:
防範不測
Edziĝo najbara garantias de eraro.
鄰居結婚保證沒錯.
Li estas garantiita kontraŭ la militservo.
他受保免服兵役.