مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
المشاركات: 1902
لغة: 简体中文
manlajo (عرض الملف الشخصي) 14 يوليو، 2008 7:12:40 ص
1. Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn:
有講話時斷斷續續或經常重複音節的缺陷
Tiu, kiu balbutas parolante, ofte ĉesas balbuti kantante.
說話結巴的人往往唱歌時不會結巴.
Li estas balbutulo (homo, afekciata de balbutado).
他是個口吃者 (受口吃影響的人).
2. Malfacile aŭ nedistingeble paroli:
說話困難或難以分辨
Vi ne balbutu, sed parolu normale, ke ni povu vin kompreni.
你不要結結巴巴, 要正常地說, 我們才能聽得懂.
Li balbutis pardonpeton.
他結結巴巴地請求原諒.
Neniu komprenis lian balbuton.
沒人能理解他的結結巴巴.
Ŝia parolado estas nur balbutado kompare kun perfekta parolado de aliaj personoj.
和其他人的完美演講比起來, 他的演溝只是結結巴巴.
Mia provoka demando balbutigis lin.
我的挑釁質問令他語結.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 15 يوليو، 2008 3:35:08 ص
1. Malsupra, subportanta parto de objekto:
物體的底下支撐部
Homoj lasis florojn ĉe la bazo de la statuo.
人們在雕像基部放了花.
La domo baziĝas sur dika masonaĵo.
這房子以厚實的砌築作為基礎.
Elbazaj folioj kreskas el la baza, ĉeradika parto de la tigo.
根生葉生長在莖的基及根的部分.
2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aŭ mensa:
某信念或想法成立的依據
Via suspekto havas nenian bazon.
你的懷疑毫無依據.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
沒有沒鼻子的噴嚏, 也沒有沒依據的事實.
Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo.
以某項具體事例來建立你的意見吧.
Nia metodo estas bazita sur la praktiko.
我們的方法是立基於實踐.
Tio estas nur senbaza teorio.
那只是個沒根據的理論.
Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj.
我們根據不同人的故事寫作了這本書.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2008 3:58:46 ص
1. Facile cedanta al premo, facile knedebla aŭ fleksebla:
容易退讓於壓力, 易於捏揉或彎曲
La fruktoj estas molaj, do eblas manĝi ilin.
這水果已經軟了, 可以吃了.
Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.
沒有汙點的良心是最軟的墊子.
Mi preferas mole kuiritajn ovojn.
我喜歡吃煮半熟的蛋.
La infano manĝis molaĵon de la pano (panmolon).
小孩吃了麵包的軟部.
Ĉu la moleco de la matraco estas sufiĉa?
床墊的柔軟度足夠嗎?
La grundo moliĝis pro multe da pluvo.
由於太多雨水, 土壤鬆軟了.
2. Ne tro nete, ne tro akre impresanta la okulon aŭ la orelon:
不很方正, 對眼睛或耳朵沒有太銳利的印象
Mi ŝatas molajn ombrojn en tiu pentraĵo.
我喜歡那幅畫的軟調陰影.
3. Prezentanta relative pli facilan uzeblecon:
呈現相對較方便的用途
Mola akvo pli taŭgas por lavado.
軟水比較適合洗滌.
4. Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma:
容易退讓於外來影響, 不很堅定
Ŝia koro estas tre mola!
她的心很軟!
Mola kiel vakso.
柔軟如臘.
Mi ne scias, ĉu via pardonpeto moligos lian koron.
我不知你的求恕能否軟化他的心.
Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.
有個最硬心腸的丈夫比孤獨還好.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 17 يوليو، 2008 3:15:59 ص
Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraŭ ne estas konstatebla:
尚無法確認可否實現的理想, 理論, 或計畫
Aferoj, kiujn oni juĝis utopioj, nun fariĝis realaĵoj.
過去人們認為是烏托邦的事, 如今已成為事實.
Komence tio ŝajnis esti utopia projekto.
一開始, 那看起來像是個烏托邦計畫.
Mi certas pri mia ideo kaj ne timas malbonajn reagojn.
我很確定我的想法, 不怕反應不良. [缺 utopio 這個字]
Oni longe taksis la esperantistojn utopiistoj.
人們長期以來把世界語者當成烏托邦主義者.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 18 يوليو، 2008 3:21:06 ص
Plekti fadenojn en serion da maŝoj per du, kvar aŭ kvin trikiloj:
以二, 四, 或五支編針, 將線編成系列的網眼
Mi trikos al vi puloveron.
我將為你編織套頭毛衣.
Trikado estas unu el ŝiaj ŝatokupoj.
編織是她的愛好之一.
Mi bezonas kvin trikilojn por triki la ŝtrumpetojn.
我需要五支編針來織襪子.
Ŝi povas sufiĉe rapide triki iun veston per trikmaŝino.
她能很快地以編織機編織衣服.
Kaj nun necesas kuntriki du maŝojn.
而現在必須把兩個網眼織在一起.
Vi maltrikis mian ŝalon!
你拆散了我的圍巾.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 19 يوليو، 2008 4:12:36 ص
Maldika, ĝenerale akraranda aŭ pika peco de fendita aŭ rompita objekto:
從破物裂出的薄而尖或銳的小片
Li dishakis lignan ŝtipon en splitojn.
他把木頭砍開成小片
Mi ekvidis spliteton en la haŭto de mia fingro.
我在手指皮裡看到有碎片
Ĉi tiu vitro estas nesplitebla.
這是不碎玻璃嗎?
Ili decidis dissplitigi siajn fortojn.
他們決定分散他們的力量.
Grandaj ondoj dissplitiĝis kontraŭ la rokoj.
巨浪拍打岩石後碎成浪花.
Poste la lingvo forsplitiĝis en dialektojn.
後來該語言分裂為各種方言.
Ĉi tiu speciala oleo helpos kontraŭ harsplitado.
這個特別的油將有助對抗髮絲分裂.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 20 يوليو، 2008 4:15:11 ص
1. Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti kaj aperi en societo:
供女性裝扮面世的所有物品
Tio estis tre eleganta tualeto.
那是很優雅的化妝.
2. Tuto de la aranĝoj kaj agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado kaj beligado de la haŭto, la kombado de la haroj kaj tiel plu:
人們清潔及美化肌膚, 整髮等等的所有安排及動作
Ŝi ĉiutage pasigas multajn horojn por sia tualeto.
她每天花好幾小時作化妝.
La kombilon vi trovos sur la tualeta tablo.
梳子你可以在化妝台上找到.
Ĉu vi ankoraŭ longe tualetos?
妳還要長時間的化妝嗎?
La aktoroj ankoraŭ estas en la tualetejo.
演員們還在化妝室裡.
Mi prenis mian tualetujon kun mi por povi ŝminki min, se bezonatos.
我帶著化妝盒, 需要時可以打扮一下.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 21 يوليو، 2008 4:56:53 ص
1. Senigi je ĉia povo de forkuro aŭ kontraŭstaro per intense fiksita rigardado (se paroli pri serpentoj):
強烈注視而使失去跑開或對抗的能力 (指蛇)
Serpento fascinis min.
蛇迷住了我.
2. Nerezisteble allogi, ravi:
無法對抗的吸引力, 令人心醉
Ŝi fascinis ĉiujn virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri.
她迷醉了所有男性, 令他們既近不得, 也走不開.
Ŝi estis fascinanta belulino!
她是個迷人美女.
Mi estis tre fascinita de la belega pejzaĝo.
我很被那美麗的風景迷住.
Tiu filmo estis fascina.
那部電影很迷人.
Mi rigardis la preĝejon kun fascino.
我醉心地看著那教堂.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 22 يوليو، 2008 3:59:42 ص
Kredi, ke iu aŭ io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aŭ ion kiel havantan ian econ:
相信某人或某事是怎樣的; 無客觀證明而視某人或某事具有某特質
Ŝi opinias sin saĝa.
她自認聰明.
Li ĉiam estis opiniata brava kaj honesta.
他向來被認為是勇敢且誠實.
Vera opinio montriĝas en ebrio.
醉後吐真言.
La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona.
人民習慣上總認為政府很差.
Preskaŭ ĉiuj estis jesopiniaj pri lia ideo.
幾乎大家都認同他的想法.
La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion / publikopinion.
報紙理應表達民意.
Mi ne samopinias kun vi en ĉi tiu afero.
對於此事我與你看法不同.
manlajo (عرض الملف الشخصي) 23 يوليو، 2008 3:39:58 ص
Subita, kolektiva teruro, ofte sen sufiĉa kaŭzo:
突然的集體恐怖, 往往並無充分理由
Incendio kaŭzis grandan panikon en la korto.
大火造成院子裡極大的恐慌.
Ne paniku, ja nenio malbona okazis!
別恐慌, 其實並無壞事發生!
Ŝi ekpanikis, kiam ŝi restis sola.
當她獨處時, 她突然恐慌起來.
Post tiu okazo mi preskaŭ ĉiunokte vekiĝis kun panika timo.
那事之後, 我幾乎每晚都因恐慌而驚醒.
Ŝi panike timas araneojn.
她怕極了蜘蛛.
Ni ankoraŭ ne diru malbonajn novaĵojn por ne panikigi la homojn.
我們先不要提起壞消息, 以免造成人們的恐慌.