Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 1 de desembre de 2006

Missatges: 1902

Llengua: 简体中文

manlajo (Mostra el perfil) 1 de desembre de 2008 4.39.23

0025 BLASFEMI 褻瀆 /xie4-du2/ [vidu ankaux/ 亦見: 2008-01-13]

1. Direkti malrespektajn kaj ofendajn vortojn al Dio, diaĵo, religio aŭ pli ĝenerale al ĉio konsiderata plej respektinda; paroli malrespekte kaj ofende pri tiaj aferoj:
對上帝, 神明, 宗教, 或一般認為值得尊敬者, 說不敬或冒犯的話; 不敬或冒犯地說該等事

Ne blasfemu kontraŭ Dio.
不要褻瀆上帝.
Mi estis surprizita pri liaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj.
我驚訝於他的褻瀆和淫亂言詞.
Mi esperas, ke oni pardonos mian blasfemon.
我希望大家能原諒我的褻瀆.
Tiu fiera blasfemulo agas kun kolero kaj malboneco.
那個驕傲的褻瀆者行為舉止帶著憤怒與邪惡.

2. Insulte malbeni:
咒罵

Li estis nervoza kaj blasfemis kontraŭ tiu ulo per koleraj vortoj.
他神經質, 怒言怒語罵了那個人.

manlajo (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2008 3.16.03

0026 PRETENDI 自許 /zi4-xu3/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-01-14]

1. Postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super ĝi:
要求某事, 自稱對其擁有權利

Li pretendis heredaĵon de avino.
他自許祖母的遺產.
Ŝi malpretendis reĝecon.
她放棄王權.
Mi ne havas pretendon super via posedaĵo.
我不要求你的財產.

2. Fanfarone kaj memiluzie aserti, ke oni estas ia; fanfaroni pri kvalitoj, kiujn oni kredas havi:
誇言及妄自認為是怎樣的; 誇言自認擁有的質素

Li pretendis, ke li estas granda konato de sporto.
他自詡是偉大的運動名人.
Ŝi pretendis elegantecon.
她自詡優雅.
Ili nur montris ridindan pretendemon.
他們顯示的只是讓人好笑的自以為是.

manlajo (Mostra el perfil) 3 de desembre de 2008 0.16.30

0027 REGALI 招待 /zhao1-dai4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-02-19]

1. Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li ion bonan (manĝaĵojn kaj trinkaĵojn):
善待或款待某人, 給予好的事物 (食物與飲料)

Ni regalis gastojn per tre bongusta vespermanĝo.
我們以極美味的晚餐招待客人.
La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj.
藝術家以兩首節目表以外的歌招待我們.
Kia regalato, tia regalado.
怎樣的客人, 就給他怎樣的款待.
Ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro.
請不要拒絕我們的盛情招待.

2. Malbone (ironie) trakti:
惡待: 好好 (諷刺) 對待

Li estis regalita per la plato de la glavo.
他受到刀劍的招待.
Forregali - malmilde forpuŝi.
排擠 - 酷厲地推開.
Li tiom zorgis pri vi kaj fine vi forregalis lin.
他那麼照顧你而最後你卻排擠了他.
Ŝi donis al li bonan forregalon.
她給他吃了一頓排擠.

Abengo (Mostra el perfil) 4 de desembre de 2008 8.40.55

我對以下的翻譯以為不妥:
Kia regalato, tia regalado.
怎樣被招待, 就怎樣招待人.
---------
代替的翻譯是:

什麼(客)人,什麼款待

Kia regalato, tia regalado.是出名的諺語,中文有兵來兵接,將來將檔,或見人說人話,見鬼說鬼話,有類似的意思

regalato 是現在被動分詞,表示被款待的人。Mnalajo 老師這幾天也許改作業或爭取新計畫,太累了而一時誤譯。

manlajo (Mostra el perfil) 4 de desembre de 2008 12.12.46

Abengo:我對以下的翻譯以為不妥:
Kia regalato, tia regalado.
怎樣被招待, 就怎樣招待人.
---------
代替的翻譯是:

什麼(客)人, 什麼款待

Kia regalato, tia regalado.是出名的諺語,中文有兵來兵接,將來將檔,或見人說人話,見鬼說鬼話,有類似的意思

regalato 是現在被動分詞,表示被款待的人。Mnalajo 老師這幾天也許改作業或爭取新計畫,太累了而一時誤譯。
是錯譯了. 謝謝指正.

manlajo (Mostra el perfil) 4 de desembre de 2008 12.26.27

0028 DISPONI 支配 /zhi1-pei4/ [vidu ankaŭ/ 亦見 2008-02-29]

Decidi, laŭ sia bontrovo, kio fariĝos pri iu aŭ io; uzi laŭ sia plaĉo:
依其明辨而決定某人或某物如何應用; 隨意使用

Vi scias, ke vi povas disponi pri mi.
你知道我隨時聽候使喚.
Mi disponas malmultan tempon.
我可用的時間很少.
Ĉu ĉi tiu loko estas ankoraŭ disponebla?
這個地方仍可供使用嗎?
Li havas la ŝlosilon sub sia dispono.
他有鑰匙供他使用.
Ni disponigis unu ĉambron al studentoj.
我們提供一個房間給學生使用.
Disponaĵo - aparato, kiu estas parto de komputa sistemo kaj estas disponebla al ties taskoj.
周邊用品 - 電腦系統的附屬裝備, 供配合電腦工作之用.

manlajo (Mostra el perfil) 4 de desembre de 2008 21.53.57

0029 FAJNA 細緻 /xi4-zhi4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-04-12]

1. Ekstrakvalita, pursubstanca:
高品質的, 純質的

La vino estis tre fajna.
這個酒很精醇.
Ŝia ringo estis farita el fajna oro.
她的戒指是純金打造的.
Ili fajnigis metalon por kemiaj procedoj.
他們精煉金屬供化學製程之用.

2. Prezentanta aŭ distinganta akre subtilajn diferencojn:
敏銳呈現或區分細微的差別

Mi havas belan ĉemizon, faritan el fajna tolo.
我有一件由純質亞麻布製作的漂亮襯衫.
Ŝiaj oreloj estas tiom fajnaj.
她的耳朵非常細緻敏銳.
Lia gusto estas vere fajna.
他的品味真是細緻.
Mi ne ŝatis liajn desegnaĵojn pro ilia malfajneco.
我不喜歡他的畫作, 因為它們很粗略.

manlajo (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2008 3.17.17

0030 PREVENTI 預防 /yu4-fang2/ [vidu ankaux/ 亦見 2008-04-21]

Antaŭmalhelpi (malbonon, malsanon ktp):
事先防止 (壞事, 疾病等)

Trinku vitaminon C, ĉar ĝi preventas malsanojn.
要喝維他命 C, 因為它可預防疾病.
Mi ĝojas, ke kuracistoj proponis al mi efikan preventan kuracmetodon.
我很高興, 因為醫生建議了我有效的預防醫療法.
Oni uzas preventilojn por ne gravediĝi.
人們使用預防措施以免受孕.
Oni aplikis bakteriofagojn por preventado de disenterio.
人們使用抗菌素以防痢疾.

manlajo (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2008 3.54.53

0031 ESCEPTI 除外 /chu2-wai4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-05-14]

Apartigi kaj ne kunkalkuli; intence preterlasi; malakcepti:
分開未計入; 故意跳過; 排除

Oni esceptis mortigistojn el la amnestio.
殺手被排除在特赦之外.
Gramatiko de Esperanto ankaŭ havas esceptojn.
世界語的語法也有例外.
Mi ricevis tiun laboron dank' al miaj esceptaj kapabloj.
我取得那份工作全因我的特有才能.
Mi ŝatas lerni ĉion escepte matematikon.
除數學外, 我喜歡學習任何東西.
Por la aranĝo necesas antaŭpagi. Esceptokaze oni povas pagi surloke.
參加活動必須預先付款. 情況特殊者得到場再付.
Ŝi invitis al sia festo ĉiujn, escepte de mi.
她邀請所有人到她的宴會, 除了我.
Ni iros promeni escepte se estos malbona vetero.
我們將去散步, 除非天氣不好.
Ĉiuj senescepte konsentis helpi al ŝi.
大家毫無例外地同意幫助她.

manlajo (Mostra el perfil) 8 de desembre de 2008 4.48.44

0032 PROSPERI 興旺 /xing1-wang4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-05-18]

1. Esti en kontentiga, sukcesa stato:
處於令人滿意, 成功的狀態.

Ni ĝojas, ke nia firmao prosperas.
我們很高興公司欣欣向榮.
Ŝi tre prizorgis la ĝardenon, pro tio ĉio prosperis tie.
她盡心照顧花園, 因此園子裡諸物欣欣向榮.

2. Okazi al iu, kiel kontentiga rezulto de penado:
某人努力的滿意結果

Al ni solaj prosperis ne perdi monon.
我們各個都成功地沒有丟錢.
La nova leĝo tute ne prosperos al niaj landanoj.
對我們國人, 這個新法律將行不通.

Prospero de via familio nun dependas nur de vi.
你家的興旺現只依賴你了.
Nia urbo estas sufiĉe prospera.
我們城市是有夠繁榮.
Li malprosperis en sia negoco.
他在生意上很蕭條.
Ŝi provis fari tion multfoje, sed ŝiaj provoj estis malprosperaj.
她曾多次嘗試做它, 但是她的嘗試都不成功.

Tornar a dalt