Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

ya manlajo, 1 Desemba 2006

Ujumbe: 1902

Lugha: 简体中文

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 8 Desemba 2008 11:22:20 alasiri

0033 ABSORBI 吸收 /xi1-shou1/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-05-26]

1. Ekskluzive okupi (la spiriton aŭ atenton):
全部佔有 (精神或注意)

Lia lernado absorbas tutan lian penson.
他的學習佔據了他的全部思維.
Absorbita per la legado ŝi ne rimarkis, ke jam venis nokto.
貫注於閱讀, 她沒注意到夜已到來.

2. Sorbi:


Ĉi tiuj floroj rapide absorbas akvon.
這些花很快地吸收水份.
Via ĉemizo absorbis en sin vian ŝviton.
你的襯衫吸入了你的汗水.

Li tiel absorbiĝis en sia laboro, ke li eĉ ne volis manĝi.
他那麼貫注於他的工作, 甚至不想吃飯.
La glaso falis kaj suko absorbiĝis en tapiŝon.
玻璃杯倒了, 果汁滲入地毯裡.
Absorbiĝo en amo povas kaŭzi grandajn problemojn.
陷入愛情裡可能造成大問題.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 10 Desemba 2008 3:58:05 asubuhi

0034 REFUTI 反駁 /fan3-bo2/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-06-03]

Venke rebati opinion per trafaj argumentoj:
以得當的論點成功地反擊意見

La sciencisto refutis sian teorion.
那位科學家辯駁自己的理論.
Ĉiu aserto devas esti refutita ne nur per vortoj.
任何主張必須受到不只是言詞的辯駁.
Ŝiaj vortoj estis refuto al la ofenda artikolo pri ŝiaj gepatroj.
她的話是對攻擊她父母的文章的一種反駁.
Mi montros tion per nerefuteblaj faktoj.
我將以不可辯駁的事實展現那事.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 11 Desemba 2008 4:44:20 asubuhi

0035 DESTINI 注定 /zhu4-ding4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-06-23]

1. Decidi, ke iu (aŭ io) ricevos ion:
決定誰獲得什麼

Li destinis testamente sian posedaĵon al sia filo.
他擬定遺囑分財產給兒子.
La reĝo destinis por ŝi malbonan sorton.
國王為她欽定惡運.
Tiuj donacoj estis destinitaj por mi.
那些捐贈是配定給我的.
Neniu rajtas ŝanĝi la destinon de tiu testamenta postlasaĵo.
無人有權改變該遺囑的遺物分配.

2. Decidi pri cirkonstanco aplikota al io:
決定某事的適用情況

Mi destinis tiun tagon por vizito de amikoj.
我擬定該日作為朋友的訪問.

3. Decidi pri la estonteco aŭ sorto de io aŭ iu:
決定某物或某人的未來或命運

Ĉiu homo estas destinita por morto.
每個人都注定要死.
Ilia geedziĝo estas destinita al malsukceso.
她們的婚姻注定要失敗.
La sorto destinis, ke ni ne havu infanojn.
命運注定我們沒有孩子.
La destino de Romo estis konkeri la mondon.
羅馬命定要征服世界.

4. Decidi, kien iros io:
預定某物往何處去

La aviadilo destinita por Londono.
這飛機預定飛往倫敦.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Desemba 2008 3:02:11 asubuhi

0036 ALTERNI 輪流 /lun2-liu2/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-06-26]

1. Sin sekvi laŭvice, kun pli-malpli da reguleco:
依序逐個相隨, 多少具有規則性

Kvar sezonoj de printempo, somero, aŭtuno kaj vintro alternas orde.
春夏秋冬四季依序輪流.

2. Esti laŭvice pozitiva kaj negativa:
依序正負

Alternanta elektra fluo.
交流電.
Ĉiujare ĉe alterno de vintro kaj pintempo nin atakas inundoj.
每年在冬春交替之際洪水來襲.
Ili konis la ĉielon pere de alternado de la kvar sezonoj kaj irado de la steloj.
他們經由四季的交替及星星的移動而認識天空.
Ili speciale alternigis la virojn kaj virinojn ĉirkaŭ la tablo.
他們特別交互安排男女環桌而坐.
Alternatoro estas maŝino, kiu produktas alternan elektran fluon.
交流發電機是產生交流電的機器.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Desemba 2008 3:54:18 asubuhi

0037 DOTI 給嫁妝 /gei3-jia4-zhuang1/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-19]

1. Doni doton al iu:
給某人嫁妝

Ili riĉe dotis sian filinon.
他們大手筆地給女兒嫁妝.

2. Havigi iajn kvalitojn:
取得某種資質

Naturo lin dotis per granda saĝeco.
自然賦予他高度的聰敏.
Bela vizaĝo estas duono da doto.
美貌是一半的天賦.
Ŝi ricevis multe da dotaj havaĵoj.
她取得許多天賦的資質.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 14 Desemba 2008 2:34:01 asubuhi

0038 STUMBLI 絆倒 /ban4-dao3/ [vidu ankaŭ/亦見: 2008-08-20]

1. Irante preskaŭ fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kaŭzita de obstaklo, glito ks.:
行進中因障礙或地滑等, 腳步著地不穩而差點倒下

Li malfruis, ĉar ŝi stumblis sur stumpo kaj batis piedon.
他遲到了, 因為她絆到樹的殘幹而打到腳. [可能男女兩人同行吧? 女的絆倒, 男的也遲了.]
Provu eviti la stumblojn sur la glacio.
試著避免在冰上跌跤.

2. Senkonscie fari malgravajn erarojn:
無意識地做些小錯誤

Dum la ekzameno mi stumblis pri datoj.
考試中我弄錯了日期.
Ŝiaj klopodoj helpi estis stumblaj kaj nur ĝenis.
她的努力幫忙是羈絆而只會干擾.
La lingvaĵo de lia romano ŝajnis al mi iom stumbla.
他的小說用的語言在我看來有點不順暢.
La prezidento estis malkontenta pri la stumblado pri la preparoj por la elektoj.
總統不滿意選舉準備的失策.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 15 Desemba 2008 4:35:22 asubuhi

0039 TIKLI 搔癢 /sao1-yang3/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-21]

1. Per delikataj kaj ripetaj ektuŝoj de iuj partoj de la korpo kaŭzi sensaĵon, kiu estigas konvulsian ridon:
細緻重複地碰觸身體某部分而引起不禁想笑的感覺

Patrino tiklis sian bebon per plumo.
母親以羽毛搔癢她的嬰兒.
Mi estas tre tikliĝema (tuŝotima).
我很怕癢.

2. Agrable eksciti:
舒服地刺激

Tiu muziko agrable tiklas la orelojn.
那個音樂聽得耳朵舒服.
Ŝi ofte eksentas tiklon memorante liajn karesojn.
憶起他的愛撫, 她常頓感一陣酥癢.

Mi ne scias, kiel solvi tiun tiklan aferon.
我不知道如何解決那個棘手的問題.
Se vi sentas tikladon en la gorĝo, povas esti, ke vi malsaniĝos.
如果你覺得喉嚨癢, 可能你快要生病了.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 16 Desemba 2008 4:11:04 asubuhi

0040 SOIFI 渴 /ke3/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-26]

1. Senti bezonon trinki:
感到需要喝水

Multaj homoj en Afriko suferas pro soifo.
在非洲有許多人因渴受苦.
Mi sukcesis kvietigi la soifon per akvo de fonto.
藉由泉水我成功地止了渴.
Vi estas laca, soifa kaj malsata, do vi manĝu, trinku kaj ripozu.
你累了, 渴了, 餓了, 因此你去吃, 去喝, 去休息吧.
Oni konsilas trinki akvon por sensoifigi sin.
人們勸告, 要止渴就喝水.

2. Forte deziri:
渴望: 極為想要

Ili soifis venĝon al siaj malamikoj.
他們渴望報復敵人.
Li estis soifanta al libero.
他渴望自由.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Desemba 2008 1:21:34 asubuhi

0041 STAGNI 停滯 /ting2-zhi4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-27]

1. Restadi senmova:
停留不動

Stagnanta akvo.
停滯的水.

2. Restadi senmova, senaga, malaktiva:
停留不進, 沒動作, 呆滯

La komerco stagnas.
商業停滯.
Ĉu la movado progresas aŭ stagnas?
運動在前進或停滯?
Dum lastaj jardekoj la nombro de la naskiĝoj stagnas.
最近幾十年來出生人數停滯了.

manlajo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Desemba 2008 12:58:53 asubuhi

0042 KOLIZII 相撞 /xiang1-zhuang4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-28]

1. Renkontiĝi kaj ege forte tuŝi sin reciproke:
相遇並彼此猛力碰觸

Ĵus okazis granda akcidento - du trajnoj koliziis.
剛出了個大車禍 - 兩輛火車相撞了.
Esperu, ke neniam okazos kolizio de kometo kun la tero.
讓我們期許永遠不要發生彗星撞地球的事.

2. Kontraŭi, konflikti, neakordiĝi (se paroli pri cirkonstancoj aŭ sentoj):
對抗, 衝突, 不協調 (指情況或感覺)

En li la honoro koliziis kun timo.
在他內心, 榮譽與恐懼起了衝突.
En la konkurso videblis granda kolizio de diversaj teamoj.
競賽中可看到各種隊伍的大對抗.

Kurudi juu