Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

每日一詞 Vorto de la tago

de manlajo, 1 décembre 2006

Messages : 1902

Langue: 简体中文

manlajo (Voir le profil) 19 décembre 2008 03:37:26

0043 PROMOCII 提升 /ti2-sheng1/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-29]

Altigi al iu pli alta grado, ofico:
提拔某人到較高的等級或職位

Li promociis min direktoro.
他提拔我當主任.
Episkopo volis esti promociita al kardinaleco.
主教想被提升為紅衣主教.
En tiu dokumento temas pri promocio de Esperanto en la mondo.
該文件的主旨為世界上世界語的推廣.
Ŝi revis promociiĝi ĉe sia laborejo.
她夢想著在職場上升遷.

manlajo (Voir le profil) 20 décembre 2008 03:52:04

044 DAMAĜI 破壞 /po4-huai4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-08-30]

Malutili al iu, kaŭzante materian aŭ moralan perdon:
造成物質或道德損失, 害及某人

La artikolo damaĝis mian reputacion.
該篇文章破壞了我的聲譽.
Tio povas damaĝi vian sanon.
那可能破壞你的健康.
Mi povas manĝi vitron kaj ĝi ne damaĝas min.
我可以吃玻璃而它不會傷到我.
Vi kaŭzis al tiuj personoj pli da damaĝo ol utilo.
你對那些人造成的破壞多於用途.
Mi postulas, ke vi kompensu la faritajn damaĝojn.
我要求你賠償所造成的損壞.

manlajo (Voir le profil) 21 décembre 2008 01:31:37

045 AKUZI 控告 /kong4-gao4/ [vidu ankaŭ/亦見: 2008-08-31]

Kulpigi iun pri io:
指控某人關於某事

Oni akuzis ilin pri terorismo.
人們指控他們的恐怖事件.
Li estis akuzita pri mortigo de sia edzino.
他被控謀殺他的妻子.
Ne ĉiu akuzito estas kulpa.
不是每個被告都有罪.
La akuz(aĵ)o estis, ke ŝi ŝtelis la juvelon.
指控的是她偷了珠寶.
La akuzanto bone argumentis dum akuzado.
原告在控訴時辯論得很好.
Mi estas certa, ke oni misakuzis lin.
我確定, 他被誣告了.
Li faris publikan sinakuzon.
他做了公開的自我譴責.

manlajo (Voir le profil) 22 décembre 2008 05:11:52

046 KONJEKTI 推測 /tui1-ce4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-09-01]

Elmeti opinion, konkludon aŭ klarigon, bazitan nur sur probablaĵoj:
只基於可能性而提出意見, 結論, 或說明

Ni povas nur konjekti pri evoluo de la mondo.
我們只能推測這個世界的演化.
Via versio estas bazita nur sur konjektoj.
你的版本只是基於推測.
Historio estas konjekta scienco, ĉar ni devas konjekti pri tio, kion ni ne scias.
歷史是一種推測科學, 因為我們必須推測一些我們不知道的事情.
Tio estas nur konjektaĵo. Mi ne certas pri tio.
那只是一種推測. 我不敢確定.
La bankroto de via firmao estis ja konjektebla.
貴公司的破產當初確是推測可得的.

manlajo (Voir le profil) 23 décembre 2008 03:27:05

047 MERGI 浸入 /jin4-ru4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-09-05]

Enmeti en likvaĵon, enprofundigi:
放入液體中, 沉沒

Infano mergis siajn manojn en la akvon por lavi ilin.
小孩把雙手放入水裡去洗.
La ŝipo mergiĝis en maron.
船沉入海裡.
Ŝi mergiĝis en la akvon kaj elmergis (malmergis) nur la kapon.
她浸在水裡, 只露出頭部.
Grandega ŝtono elmergiĝis (malmergiĝis) el la rivero.
巨石由河裡顯露出來.
La submergebla ŝipo povas veturi sur kaj sub la akvo.
潛水艇可以在水面和水下航行.

manlajo (Voir le profil) 24 décembre 2008 03:30:28

048 LULI 搖 /yao2/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-09-05]

1. Balanceti infaneton por ĝin dormigi:
擺動小孩, 讓他入睡

Mi devas luli la bebon al la dormo.
我必須搖嬰兒入睡.
Ŝia bebo dolĉe dormis en lulilo (balancebla liteto).
她的嬰兒甜蜜地睡在搖床裡 (可以搖擺的小床)
Mi ĉiam kantas lul-kanton por dormigi mian infanon.
我總是唱搖籃曲哄我的小孩入睡.

2. Balanceti per harmonia ir-reira movado:
以諧調的來回動作擺動

Ŝi bele lulas la koksojn por ke ĉiuj viroj rigardu al ŝi.
她美妙地搖擺著臀部讓所有男人都看她.
La boato estis lulata de la ondoj.
船被波浪擺動.
La ondoj plaŭdis harmonie kaj lule.
波浪諧調而搖動地拍打著.
Lula muziko tre helpas pli rapide ekdormi.
搖籃音樂很有助於快些入睡.
Mia avino tre ŝatas sidi en lul-seĝo kaj legi libron.
我婆婆很喜歡坐在搖椅裡讀書.
Knabeto sidis sur sia ligna lul-ĉevalo.
小男孩坐在他的木製榣馬上.

3. Kvietigi, kvazaŭdormigi:
安撫, 哄睡

Mi facile lulis liajn suspektojn pri alia amato.
我輕易地安撫了他懷疑我是否另有愛人.
Li kutime lulas sin en revoj.
他習慣在夢想中自我催眠.

manlajo (Voir le profil) 25 décembre 2008 05:05:20

049 STRINGI 絞 /jiao3/ [vidu ankaux/ 亦見: 2008-09-07]

Forte ĉirkaŭpremi, ĉirkaŭstreĉi:
用力環捏, 環擰

La ŝnuro stringis la gorĝon.
繩子絞住喉嚨.
La serpento sufoke stringis sian kaptaĵon.
蛇擰住獵物使它窒息.
Li stringas sian pafilon.
他緊握著槍.
Mi volas liberiĝi el la stringo de kateno.
我想要解脫鐐銬的束縛
Ni longan tempon estis en la stringo de tiu fama dogmo.
我們長時以來受到那個有名的教條所束縛.

manlajo (Voir le profil) 25 décembre 2008 23:26:13

050 INICI 傳授秘訣 /chuan2-shou4-mi4-jue2/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-09-09]

Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aŭ komplika (religio, sekto, scienco ktp.):
介紹某人某種有點機密或複雜之事 (宗教, 門派, 科學等)

Ĉu oni inicis ŝin al la sekto?
有人傳授她那個門派嗎?
En tiu urbeto ĉiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro.
那個小城裡所有小孩都被傳授技藝工作.
Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas iniciĝi pri ili.
只有他被傳授那些機密, 而我不想受傳那些.
Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo.
這些練習是瑜珈的入門傳習.
Ĉi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto.
這本教科書是很好的世界語真傳.

manlajo (Voir le profil) 26 décembre 2008 23:44:34

051 INSIDI 陷害 /xian4-hai4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-09-09]

Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili:
秘密準備狡猾的方法來欺騙及加害

Tiu vulpo insidas por kapti leporon.
那隻狼設圈套要抓兔子
Neniu scias, kia malfeliĉo lin insidas.
沒人知道, 是何等的不幸陷害著他.
La demandoj de la juĝisto estis plenaj je insidoj.
法官的問話充滿了陷阱.
Ŝi preparis insidaĵon kontraŭ alia virino.
她準備了陷阱去對付另一個女人.
Iliaj atakoj estis insidaj.
他們的攻擊是險詐的.
Li sidis inside en kaŝita loko.
他奸詐地安坐在隱匿的地方.
Mi ne fidas ŝin - ŝi estas tre insidema knabino.
我不想信她 - 她是個陰險的女孩.
Ĉiuj liaj malamikoj estas insidemuloj.
他的所有敵人都是陰險的人.
Ĉi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun).
今夜他將要密謀殺人.

manlajo (Voir le profil) 27 décembre 2008 23:01:40

052 INSTIGI 促使 /cu4-shi3/ [vidu ankaux/ 亦見: 2008-09-09]

Per ekscitoj kaj admonoj puŝi iun al ago:
以刺激與警告推促某人行動

La sento de venĝo instigis lin al murdo.
報復感促使了他去謀殺.
La bela vetero instigis min iri al plaĝo.
美麗的天氣促使了我去海灘.
Li en sia sango havas la instigon atingi la celon.
他的血液裡有著達成目標的敦促.
Ili estis instigintoj de la reformoj en la lando.
他們是該國改革的促成者.
Tiu kongreso povas esti instigilo aliĝi al la asocio.
那個大會可以是加入協會的誘因.
Tio ne malinstigis ŝin fariĝi amatino de la aktoro.
那也無法勸阻她成為該演員的情人.
Iel ili subinstigis min veni al la festo.
他們以某種方式影響了我來這個慶會.

Retour au début