Затворен
Max. 500 messages.
每日一詞 Vorto de la tago
од manlajo, 01. децембар 2006.
Поруке: 1902
Језик: 简体中文
manlajo (Погледати профил) 08. јануар 2009. 04.35.40
1. Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj mov-kapablon:
在一時段裡失去意識及行動能力
Li ĉiam svenadis vidante sangon.
他一看到血總是昏倒.
Ni jam dum longa tempo sveniĝadas de la granda varmego.
我們已經長時間因巨熱而昏倒.
Ŝi falis svene pro amasega homaro.
她由於人群眾多昏倒了.
Min subite atakis sveno.
我突然昏倒.
Tia malbonega odoro baldaŭ svenigos min.
那種惡臭將立即讓我昏倒.
2. Malaperi, disperdiĝi:
消失, 散去
La fiodoro svenis.
惡臭消失了.
La hodiaŭa tago tre rapide svenis.
今天很快過去了.
Jen la forsveno de la lasta sonorilo en lernejo.
聽那學校的最後鐘聲響過.
Kial miaj vortoj konstante duonsvene forsonas preter viaj oreloj?!
為什麼我的話一直都似有似無地飄過你的耳朵?!
manlajo (Погледати профил) 09. јануар 2009. 03.27.51
Esprimi sian bedaŭron, ĉagrenon, doloron de neplenumata deziro, per forta longa elspiro, akompanata de plenda tono:
以強的長嘆, 伴以不滿的聲調, 對未達成的期望表示遺憾, 懊惱, 或痛苦
Ho ve, mi tiom malsukcesis pri la ekzameno, - suspiris la knabino.
哎呀, 我考試考得那麼差, - 女孩嘆息著.
Kie li estas...? - ŝi diris al si suspirante.
他在哪裡...? – 她嘆息著自言自語.
La suspirantaj infanoj dormis profunde.
哀嘆的孩子們深睡了.
Kun suspiro li skribis, "Mi ege vin atendas...".
他怨嘆地寫著, "我迫不及待地等著你..."
manlajo (Погледати профил) 10. јануар 2009. 04.08.38
1. Tralavi, finlavi (se paroli pri glasoj, teleroj, tukoj) per nura multa akvo, sen sapo:
只以大量清水而不用肥皂澈洗 (若指杯, 盤, 布等)
Ĉi tiun bluzon gargaru en malvarma akvo.
用冷水清洗這件罩衫.
2. Tralavi la buŝon aŭ la gorĝon per iu fluaĵo, kiun oni skuas en ĝi:
漱口: 以某種液體, 含在口中翻滾而清洗口腔或喉嚨
Por ke la dento ne doloru li gargaris la buŝon per vodko.
為止牙痛, 他用伏特加酒嗽口.
Gargaraĵo (gargarilo) estas medikamento por gargari al si la gorĝon.
漱口水是漱喉嚨用的藥水.
3. Konfuze prononcaĉi ion kvazaŭ gargarante la gorĝon:
好像在喉中打轉地發不清楚的音
Li ion elgargaris en nekomprenebla lingvo.
他以無人能了解的語言呼嚕地說了些什麼.
Poste tiu stranga gargara sono malaperis.
後來那個奇怪的呼嚕聲消失了.
manlajo (Погледати профил) 11. јануар 2009. 04.25.34
Eligi malfortan kaj iom sekan sonon kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks.:
產生輕微的有如出自緞, 絲, 揉紙等的乾爽聲
Ŝia silka robo ĉarme susuris.
她的絲袍迷人地沙沙出聲.
La venteto susuras inter la arbetoj.
小樹間微風發出沙沙聲.
La fonto susuradis kun mallaŭta murmureto.
噴泉帶著低吟沙沙作響.
Pluvo falas kviete, nur kun susuranta sono.
雨靜靜地下著, 只傳出沙沙之聲.
Ie malproksime aŭdeblis susuro de birdaj flugiloj.
遠方某處可聽到鳥兒振翅的沙沙聲響.
manlajo (Погледати профил) 12. јануар 2009. 03.30.24
1. Rapide kaj ripete moveti ion en aero tien kaj reen:
快速重複地在空中來去移動某物
Estas interese rigardi, kiel birdoj svingas siajn flugilojn.
看鳥兒如何擺動其翅膀很有趣.
Li ekvidis min kaj eksvingis la manon por saluti min.
他一看到我隨即搖手和我打招呼.
La svingoj de ŝiaj kruroj estis tro fortaj kaj fiŝoj fornaĝis.
她的腿擺動太用力, 魚兒游開了.
La patrino eksvingetis sian fingron por montri, ke li tion ne faru.
母親輕擺著手指, 告訴他不要做那個.
La bovo volis elsvingi sian nukon el la jugo.
牛要把它的頸項從軛擺脫.
2. Forte streĉi la muskolojn kaj subite ĵeti ion antaŭen:
用力伸展肌肉並突然把某物擲向前
Li svingis la ŝtoneton kaj ĵetis ĝin en lagon.
他揮動小石子並將它擲入湖裡.
Li kursvingiĝis (antaŭen-ĵetis sin por salti).
他跳躍 (自身向前推擲以躍起).
La glitkurantoj svingiĝadis sur la akvo.
滑水者在水面上推進.
3. Ekmovi, ekimpulsi, instigi:
啟動, 衝動, 促使
Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
舌頭什麼也達不成, 如果沒有智慧啟動它.
La svingpordo de la butiko subite malfermiĝis.
那家店的搖門突然開啟了.
manlajo (Погледати профил) 13. јануар 2009. 06.37.02
Oficiale kaj publike anonci:
正式公開宣布
Oni proklamis lin reĝo.
大家聲明他是國王.
Hieraŭ estis proklamitaj la rezultoj de voĉdonado.
昨天公布了投票的結果.
Mi ne atendis la proklamon de milito.
我不等到宣戰.
Jam pasis multaj jarcentoj de la proklamado de nia ŝtato.
我國立國已有好幾世紀.
manlajo (Погледати профил) 14. јануар 2009. 00.39.54
Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas:
順從他人所命令或不許之事
Ŝi estas bona filino kaj obeas siajn gepatrojn.
她是個乖女兒, 很孝順父母.
Li estas obeata de la popolo, ĉar li estas reĝo.
人民順從他, 因為他是國王.
Jam de mia infaneco mi lernis obe(ad)on al la gepatroj.
自從童年我即學習孝順父母.
Mi ne estas obeema, pro tio mi povas nur obeigi.
我不是那麼聽話, 因此我只會被迫屈從.
La hundeto rigardis al mi kun obeemo.
小狗順從地看著我.
Eĉ ne intencu malobei, malgranda aĉulo!
小惡棍, 別想反抗.
Vi mem kulpas, ke viaj infanoj estas neobeemaj.
你的孩子們不孝順是你自己的錯.
Ŝiaj postuloj estis neobeeblaj.
她的後人是不可服從的.
manlajo (Погледати профил) 15. јануар 2009. 02.56.45
1. Juĝe deklari iun kulpa kaj difini la meritan punon:
宣判某人有罪並定其應有的處罰
La juĝisto decidis kondamni min al monpuno.
法官決定判定我罰款.
Li estis kondamnita al morto.
他被判定死刑.
Ili ricevis kondamnon pro murdo.
他們因謀殺被判罪.
Mi povis aŭdi mian kondamnan verdikton.
我可以聽我的判決.
La kondamnitoj staris kaj ridetis.
被判罪者站著並微笑.
Nur la juĝo de Strasburo povis malkondamni ŝin.
只有 Strasburo 的判決可以為她除罪.
Li estos mort(o)-kondamnita, se oni pruvos lian kulpon.
如果能證明他有罪, 他將被判死刑.
2. Jure deklari ion sufiĉa motivo, por ke la farinto estu leĝe punata:
法律上宣布某事具足夠動機, 行為者應依法受罰
Tiu libro estis kondamnita de ĉiuj legantoj.
該書受所有讀者的譴責.
Ĝi estis vere malbona kaj kondamninda.
那真是壞而該受罰.
3. Deklari iun malprava, ion riproĉinda:
宣布某人是錯的, 某事該受譴責
Mi kondamnas terorismon.
我譴責恐怖主義.
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
不要譴責別人, 別人將不會譴責你.
Li ĉiam kondamnos sin, ke li lasis ŝin morti.
他將永遠譴責自己, 是他讓她死的.
manlajo (Погледати профил) 16. јануар 2009. 12.24.58
Momenta, ĉien disvastiĝanta modo, favoro, sukceso:
一時四散的風尚, 愛好, 成就
La furoro de lia firmao tre mallonge daŭris.
他的公司的流行持續很短.
Li estas furorulo kaj kantas furorkantojn.
他是個流行者, 愛唱流行歌曲.
Tiaj gajaj dancoj tre furoras.
那種輕快的舞蹈很流行.
Interreto estas pli kaj pli furoranta en la mondo.
電腦網路在世界上越來越流行.
manlajo (Погледати профил) 17. јануар 2009. 05.01.57
1. Grandamase interpuŝe movetiĝi kaj skuetiĝi ĉiuflanken:
一大群互相向四處推擠騷動
Estis sabato kaj la popolo svarmis en la bazaro.
是個星期六, 商場裡人擠人.
Ŝi kuris de li tra la homa svarmo.
她穿過人群跑離開他.
Sur la vojo estis svarmado de aŭtoj.
路上擠滿了汽車.
2. Esti tre multenombra:
群集: 有很大的數量
En la ĉielo svarmis la steloj.
天上群星聚集.
Min atakis svarmamaso da abeloj.
一大群蜜蜂攻擊了我.
La kuloj ĉirkaŭsvarmis min kaj pikis al mi la krurojn.
蚊子圍攻我, 叮我的小腿.