본문으로

닫힘
글 500개 까지.

每日一詞 Vorto de la tago

글쓴이: manlajo, 2006년 12월 1일

글: 1902

언어: 简体中文

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 18일 오전 2:31:12

073 FLARI 嗅 /xiu4/ [vidu ankaŭ/ 亦見: 2008-10-05]

1. Percepti odorojn per la nazo:
以鼻子感知氣味

Mi flaris la odoron de io brulanta.
我嗅到東西在燒的氣味.
Flaro estas unu el kvin homaj sentumoj.
嗅覺是人體的五感之一.
Oni facile antaŭflaras novan politikan krizon.
人們很容易地預感新的政治危機.

2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari:
以鼻子探索氣味, 嗅探, 追索氣味

Ŝi kuradis sur la herbejo kaj flaradis la florojn.
她跑在草原, 探聞群花.
La hundo per mallonga flarado tuj ekscias, ĉu ne estas narkotaĵoj apude.
狗短聞一下即可知道附近是否有毒品.
Ne timu, la hundo nur ĉirkaŭflaros vin.
別怕, 那狗只是嗅一下你.
Li enflaris la flartabakon.
他用鼻吸入鼻菸.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 19일 오전 12:50:56

0074 PAŜTI 牧 /mu4/

1. Konduki brutojn sur kampo, por ke ili manĝu herbon:
帶領牲畜在原野吃草

Kie li paŝtas la bovinojn?
他在哪裡牧牛?
Tiuj ŝafoj estas lia paŝtataro.
那些羊是他的牧群.
Sur tiuj kampoj paŝtiĝas (=paŝtas sin) grandaj brutaroj.
那些原野上牧養著大群的牲口.
Li volas fariĝi ŝaf-paŝtisto.
他想成為牧羊人.
Tiu paŝtejo jam ne plu taŭgas por paŝti tie bestojn.
那個牧場已不適合放牧動物.

2. Prizorgi kaj gvidi:
照顧引導

Li paŝtas la popolon jam multajn jarojn.
他領導人民已有多年.
Ĝoju, paŝtanto kaj paŝatoj!
享受吧, 牧者及被牧者!
Necesas mortigi la paŝtiston kaj la ŝafoj diskuros mem.
需殺死牧者而羊群會自行跑散.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 20일 오전 1:12:07

075 INSPEKTI 視察 /shi4-cha2/

Kontroli laŭ ricevita komisio la funkciadon de io aŭ la agadon de iu:
受委任檢查某物的運作或某人的行為

Li atente inspektis la lernejon.
他用心地視察該校.
Al li estis komisiita la inspektado de laboristoj en tiu fabriko.
他被委任視察該廠的工人.
Ŝi estis prenita sub la inspekton de tiu sinjorino.
她被安排由該女士監察.
Jen tiu inspektisto, al kiu estis komisiita ĉi tiu tasko.
這就是被委任此一任務的視察員.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 21일 오전 5:24:42

076 BARAKTI 掙扎 /zheng1-zha2/

1. Forte sin skui, vivege movadi la membrojn:
用力搖動自己, 拼命移動肢體

Barakti kiel fiŝo ekster la akvo.
有如魚離開了水而掙扎.
La bebo laŭte ridis baraktante per la piedetoj.
嬰兒大聲笑, 兩隻小腳掙扎著.
La kaptito energie baraktis por sin liberigi.
被捕住者使勁地掙扎想要掙脫.

2. Forte penadi kontraŭ la obstakloj:
用力地爭著對抗阻礙

Ni certe baraktos kontraŭ tiuj problemoj.
我們必然要對抗一切的問題.
Li longe baraktis kontraŭ la morto.
他長期和死神搏鬥.
Li baraktas en kontraŭdiroj.
他在反駁中爭辯著.

3. Penadi, por trovi esprimiĝon, realiĝon:
致力尋找表達或實現

En mia kapo baraktas multegaj ideoj.
我的腦子裡翻滾著很多點子.
Nun en ŝia kapo baraktas nova demando.
現在她腦子裡又有新的疑問.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 22일 오전 9:41:14

077 ADULTI 通姦 /tong1-jian1/

Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono:
與他人有性關係而破壞婚姻忠誠

Ne adultu!
不要通姦.
Li adultis kun la edzino de sia najbaro.
他和鄰人的妻子通姦.
Mi ne volas, ke mia edzino estu adultigata de aliulo.
我不想我太太被別人誘姦.
Ŝi estis kaptita en adulto.
她被逮到通姦.
Li estis tre adultema kaj ne sukcesis kaŝi siajn adultojn.
他通姦成性, 藏不住姦情.
Lastatempe adultado tre disvastiĝis.
近來通姦頗為廣泛.
La okulo de adultulo atendas la krepuskon.
通姦者的眼睛等著黃昏.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 23일 오전 3:42:02

078 ATENCI 謀害 /mou2-hai4/

1. Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti:
試圖殺害應受尊敬的某人

Hodiaŭ iu atencis la reĝon.
今天有人謀害國王.
Ĉu tio estis atenca provo kontraŭ la reĝo?
那是對國王的謀害企圖嗎?
Okazis atenco per bombo kontraŭ la prezidento.
發生了對總統的炸彈謀害.

2. Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj:
侵犯: 試圖毁損依法保護的某物

Ne atencu miajn rajtojn kaj liberecon.
不要侵犯我的權利及自由.
Malobeante regulojn de la gramatiko vi atencas la lingvon.
不守文法規則, 你違犯了該語言.
Tiu aĉulo atencis la honoron de virgulino.
那惡棍侵害了處女的榮譽.
Ĉu temas pri seks-atenco?
是指性侵害嗎?

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 24일 오전 3:23:32

079 BARI 攔阻 /lan2-zu3/

1. Meti ion sur vojon por malhelpi la trairon:
在路上放物以阻礙通過

Ni baris la korton por ke neniu fremdulo promenu tie.
我們攔住院子免得外人走進.
Ni konstruos akvo-baraĵon en la rivero.
我們將在河流建水壩.
Nur ilian korton baris altega barilo.
只是他們的院子擋有高欄.
La korto estis nebarita, sed la ĝardeno estis parte debarita.
院子沒有圍擋, 但園子則有部分圍擋.
La polico malbaris la vojon al li.
警察為他打開路擋.

2. Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io:
阻礙某事的生效或發展

Mi baros la progreson al la kalumnio!
我將阻擋其進展為醜聞!
Ili kontraŭbaris la vojon al ĉiuj reformoj.
他們阻擋所有改革之路.
Esperanto forigas la lingvajn barojn.
世界語將可移除語言障礙.
La besto estis ĉirkaŭbarita kaj ne povis forkuri.
動物被圍住而無法跑開.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 25일 오전 3:39:01

080 GUTI 滴落 /di1-luo4/

1. Fali, flui en gutoj:
以點滴方式掉下或流下

Ŝi malsanas kaj el ŝia nazo ofte gutas sango.
她生病了, 常從鼻子滴血.
Sur lian nazeton falis malgranda guto de pluvo; pluvo ekgutis.
細雨滴落在他的小鼻上; 雨滴下了.
Sen gutetoj maro ne ekzistus; maro estas nur gutaro.
無滴難成海; 聚滴成海也.
La vakso de kandeloj gutetis en la kandelingojn.
蠟燭滴在燭台上.
Riparu la tegmenton, ĉar pluvo tragutas tra ĝi!
修修屋頂吧, 因為雨水會滴透它!
Gutigu la kuracilon kaj kalkulu dek gutojn.
點藥數十滴.
Akvo ĉiam degutadis de tegmentoj post la ŝtormo.
風雨過後水一直從屋頂滴下.

2. Lasi fali de si kvazaŭ en gutoj:
若串滴般落下

Larmoj gutis de ŝiaj vangoj.
淚珠從她的雙頰滴落.
Forte pluvis kaj mi revenis hejmen kun gutantaj haroj.
下了大雨, 我頂著滴水的頭髮回家.
Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue.
幸福幾滴來, 禍害成流到.
Mi ĉiam trinkas vinon pogute.
我喝酒一向涓滴品嘗.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 26일 오전 9:48:48

081 KAŬRI 蹲 (dun1)

1. Sidi sur la kalkanoj:
坐在腳跟上

Se vi malobeos, vi kaŭros en angulo de la ĉambro!
如果你不乖, 你將要在房間角落去蹲!
Iuj homoj kaŭriĝas por preĝi antaŭ la manĝado.
有些人用餐前要蹲下來祈禱.
Kiam vi dormas, ne kuŝu kaŭre.
睡覺時不要躺蹲姿.

2. Sidi kuntiriĝante por sin kaŝi aŭ por eksalti:
縮身坐下以為躲藏或準備跳起

Malbonuloj kaŭris en la ombro kaj atendis homojn por ataki ilin.
壞人蹲在陰暗處等有人經過時攻擊.
Mia kato ĉiam kaŭriĝas kiam ekvidas iun birdon.
看到有鳥我的貓總是蹲下身來.

manlajo (프로필 보기) 2009년 1월 27일 오전 3:25:29

082 KIRLI 旋 (xuan2)

Komuniki al likvaĵo rapidan turniĝan movon, kiu kutime naskas ŝaŭmon:
使液體快速轉動, 通常會產生泡沫

Ŝi metis iom da spico en supon, kirlis ĝin kaj denove gustumis.
她放些調味料入湯, 攪拌一下, 然後再次嘗嘗.
Mi tre ŝatas kirlitan kremon kun sukero.
我很喜歡旋乳膏伴糖.
Tie estis danĝere ĉar kirloventego proksimiĝis.
那裡很危險, 因為龍捲風接近了.
Mi ne sciis kion fari; la pensoj kirliĝis en mia cerbo.
我不知如何是好; 各種想法在我腦子裡盤旋.
Frostis kaj neĝeroj kirliĝis en la aero.
冷極了, 雪片在空中迴旋飄下.
Por rapida kirlado de ovoj estas oportune uzi kirlilon.
要快速攪蛋, 最好用攪拌器.
En nia lando estas amasa kirliĝo de eksterlandanoj.
我國有著大量的外國人湧入.
La folioj falas de la arboj kaj kirle flugas.
葉子從樹上掉落, 在空中迴旋飛揚.

다시 위로